何西阿書 4
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1以色列 人哪,你們當聽耶和華的話。 耶和華與這地的居民爭辯, 因這地上無誠實, 無良善,無人認識上帝。
1Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho Izraelidoj; ĉar la Eternulo havas juĝan disputon kun la loĝantoj de la tero; ĉar sur la tero ne ekzistas vero, nek amo, nek konado de Dio.
2但起 假 誓,不踐前言, 殺害,偷盜,姦淫,行強暴, 殺人流血,接連不斷。
2Malbenado kaj trompado, mortigado, ŝtelado, kaj adultado tre disvastiĝis, kaj sangoverŝo sekvas sangoverŝon.
3因此,這地悲哀, 其上的民、田野的獸、 空中的鳥必都衰微, 海中的魚也必消滅。
3Pro tio ekploros la tero, kaj malfeliĉo trafos ĉiujn ĝiajn loĝantojn kaj la bestojn de la kampo kaj la birdojn de la ĉielo; eĉ la fiŝoj de la maro malaperos.
4然而,人都不必爭辯,也不必指責, 因為這民與抗拒祭司的人一樣。
4Sed neniu malpacu, neniu riproĉu; via popolo estas kiel insultantoj de pastro.
5你這祭司必日間跌倒; 先知也必夜間與你一同跌倒; 我必滅絕你的母親。
5Vi falos meze de la tago, kaj ankaŭ la profeto falos kun vi en la nokto; kaj Mi pereigos vian patrinon.
6我的民因無知識而滅亡。 你棄掉知識, 我也必棄掉你, 使你不再給我作祭司。 你既忘了你上帝的律法, 我也必忘記你的兒女。
6Mia popolo pereos pro tio, ke ĝi ne havas scion. Ĉar vi forpuŝis la scion, tial Mi vin forpuŝos, ke vi ne plu estu Mia pastro. Ĉar vi forgesis la instruon de via Dio, tial ankaŭ Mi forgesos viajn infanojn.
7祭司越發增多,就越發得罪我; 我必使他們的榮耀變為羞辱。
7Ju pli ili multiĝas, des pli ili pekas kontraŭ Mi; ilian honoron Mi faros senhonoreco.
8他們吃我民的 贖 罪 祭 , 滿心願意我民犯罪。
8Per la pekoj de Mia popolo ili sin nutras, kaj al ĝia malpieco strebas ilia animo.
9將來民如何, 祭司也必如何; 我必因他們所行的懲罰他們, 照他們所做的報應他們。
9Kaj fariĝos al la popolo tiel same, kiel al la pastroj: Mi punos ĝin pro ĝia konduto, kaj Mi repagos al ĝi pro ĝiaj agoj.
10他們吃,卻不得飽; 行淫,而不得立後; 因為他們離棄耶和華, 不遵 他的命 。
10Ili manĝos kaj ne satiĝos, ili malĉastos kaj ne disvastiĝos; ĉar ili forlasis la Eternulon kaj ne atentas Lin.
11姦淫和酒,並新酒, 奪去人的心。
11Malĉastado, vino, kaj mosto forprenas la prudenton.
12我的民求問木偶, 以為木杖能指示他們; 因為他們的淫心使他們失迷, 他們就行淫離棄上帝, 不守約束,
12Mia popolo demandas sian lignon, kaj ĝia bastono donas al ĝi respondon; ĉar la spirito de malĉasteco erarigas ilin, kaj ili malĉastas kontraŭ sia Dio.
13在各山頂,各高岡的橡樹、 楊樹、栗樹之下,獻祭燒香, 因為樹影美好。 所以,你們的女兒淫亂, 你們的新婦行淫。
13Sur la supro de montoj ili alportas oferojn, kaj sur montetoj ili incensas sub kverko, poplo, kaj terebintarbo, ĉar bona estas ilia ombro. Tial malĉastos viaj filinoj, kaj viaj bofilinoj adultos.
14你們的女兒淫亂, 你們的新婦行淫, 我卻不懲罰她們; 因為你們自己離群與娼妓同居, 與妓女一同獻祭。 這無知的民必致傾倒。
14Ĉu Mi povas ne puni viajn filinojn, se ili malĉastas, kaj viajn bofilinojn, se ili adultas, se ili apartiĝas kune kun la malĉastistinoj kaj alportas oferojn kune kun la publikaj virinoj, kaj la malklera popolo pereas?
15以色列 啊,你雖然行淫, 猶大 卻不可犯罪。 不要往 吉甲 去, 不要上到 伯‧亞文 , 也不要指着永生的耶和華起誓。
15Se malĉastas vi, ho Izrael, tiam almenaŭ Jehuda ne kulpiĝu; ne iru en Gilgalon, ne iru en Bet-Avenon, kaj ne ĵuru: Kiel vivas la Eternulo.
16以色列 倔強, 猶如倔強的母牛; 現在耶和華要放他們, 如同放羊羔在寬闊之地。
16Ĉar Izrael obstinas, kiel obstina bovino; ĉu nun la Eternulo povas paŝti ilin, kiel ŝafidon sur vasta paŝtejo?
17以法蓮 親近偶像, 任憑他吧!
17Efraim aliĝis al idoloj; lasu lin.
18他們所喝的已經發酸, 他們時常行淫, 他們的官長最愛羞恥的事。
18Abomeninda fariĝis ilia drinkado; ili fordonis sin al malĉastado kaj malhonora amo; honto al iliaj protektantoj.
19風把他們裹在翅膀裏; 他們因所獻的祭必致蒙羞。
19La vento forportos ilin per siaj flugiloj, kaj ili hontos pri siaj oferoj.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.