何西阿書 7
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1我想醫治 以色列 的時候, 以法蓮 的罪孽和 撒馬利亞 的罪惡就顯露出來。 他們行事虛謊, 內有賊人入室 偷竊 , 外有強盜成群騷擾。
1Kiam Mi komencis kuraci Izraelon, malkaŝiĝis la malbonagoj de Efraim kaj la malboneco de Samario; ĉar ili agas mensoge, ŝtelistoj eniras, kaj bandoj rabas sur la strato.
2他們心裏並不思想我記念他們的一切惡; 他們所行的現在纏繞他們,都在我面前。
2Ili ne pensis en sia koro, ke Mi memoras ĉiujn iliajn malbonagojn; nun ĉirkaŭas ilin iliaj agoj kaj staras antaŭ Mia vizaĝo.
3他們行惡使君王歡喜, 說謊使首領喜樂。
3Per sia malboneco ili gajigas la reĝon kaj per siaj trompoj la princojn.
4他們都是行淫的, 像火爐被烤餅的燒熱, 從摶麵到發麵的時候, 暫不使 火 着旺。
4Ĉiuj ili adultas, kiel forno, forte hejtita de la bakisto, kiu ĉesas hejti nur de post la knedado de sia pasto ĝis ĝia fermentiĝo.
5在我們王 宴樂 的日子, 首領因酒的烈性成病; 王與褻慢人拉手。
5Hodiaŭ estas festo de nia reĝo; kaj la princoj komencas fariĝi frenezaj de la vino, kaj li etendas sian manon kun la blasfemantoj.
6首領埋伏的時候,心中熱如火爐, 就如烤餅的整夜睡臥, 到了早晨火氣炎炎。
6Ili armas sian koron per malico, kiel fornon, kaj kvankam la bakisto dormas dum la tuta nokto, ĝi tamen matene brulas kiel flamanta fajro.
7眾民也熱如火爐, 燒滅他們的官長。 他們的君王都仆倒而死; 他們中間無一人求告我。
7Ĉiuj ili ardas, kiel forno, kaj formanĝas siajn juĝistojn; ĉiuj iliaj reĝoj falis, kaj neniu el ili vokas al Mi.
8以法蓮 與列邦人攙雜; 以法蓮 是沒有翻過的餅。
8Efraim miksis sin kun la popoloj, Efraim fariĝis kiel platkuko, bakita sen renversado.
9外邦人吞吃他勞力得來的,他卻不知道; 頭髮斑白,他也不覺得。
9Fremduloj konsumis liajn fortojn, kaj li ne rimarkis; eĉ grizaj haroj lin kovris, kaj li tion ne scias.
10以色列 的驕傲當面見證自己, 雖遭遇這一切, 他們仍不歸向耶和華-他們的上帝, 也不尋求他。
10La malmodesteco de Izrael atestas kontraŭ li, sed ili ne turnas sin al la Eternulo, sia Dio, kaj ne serĉas Lin malgraŭ ĉio.
11以法蓮 好像鴿子愚蠢無知; 他們求告 埃及 ,投奔 亞述 。
11Efraim fariĝis kiel naiva, senprudenta kolombo: ili vokas la Egiptojn, ili iras en Asirion.
12他們去的時候,我必將我的網撒在他們身上; 我要打下他們,如同空中的鳥。 我必按他們會眾所聽見的懲罰他們。
12Kiam ili iros, Mi ĵetos sur ilin Mian reton; kiel birdojn de la ĉielo Mi tiros ilin malsupren; Mi ilin punos, kiel estis predikate en iliaj kunvenoj.
13他們因離棄我,必定有禍; 因違背我,必被毀滅。 我雖要救贖他們,他們卻向我說謊。
13Ve al ili, ke ili foriĝis de Mi; malfeliĉaj ili estas, ke ili defalis de Mi. Mi volas savi ilin, kaj ili parolas kontraŭ Mi mensogojn.
14他們並不誠心哀求我, 乃在床上呼號; 他們為求五穀新酒聚集, 仍然悖逆我。
14Kaj ili ne vokas al Mi en sia koro, kiam ili ĝemas sur siaj litoj; pro pano kaj mosto ili kunvenas, sed de Mi ili foriĝas.
15我雖教導他們,堅固他們的膀臂, 他們竟圖謀抗拒我。
15Mi instruis ilin, fortigis ilian brakon, kaj ili pensas malbonon pri Mi.
16他們歸向,卻不歸向至上者; 他們如同翻背的弓。 他們的首領必因舌頭的狂傲倒在刀下; 這在 埃及 地必作人的譏笑。
16Ili returnas sin, sed ne al la Plejaltulo; ili fariĝis kiel malĝusta pafarko; falos de glavo iliaj estroj pro sia kolerema lango; tio estos moko kontraŭ ili en la lando Egipta.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.