列王紀下 13
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1猶大 王 亞哈謝 的兒子 約阿施 二十三年, 耶戶 的兒子 約哈斯 在 撒馬利亞 登基作 以色列 王十七年。
1En la dudek-tria jaro de Joaŝ, filo de Aĥazja, reĝo de Judujo, Jehoaĥaz, filo de Jehu, fariĝis reĝo super Izrael en Samario por la daŭro de dek sep jaroj.
2約哈斯 行耶和華眼中看為惡的事,效法 尼八 的兒子 耶羅波安 使 以色列 人陷在罪裏的那罪,總不離開。
2Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, kaj sekvadis la pekojn de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon; li ne deturnis sin de ili.
3於是,耶和華的怒氣向 以色列 人發作,將他們屢次交在 亞蘭 王 哈薛 和他兒子 便‧哈達 的手裏。
3Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ la Izraelidoj, kaj Li transdonis ilin en la manon de Ĥazael, reĝo de Sirio, kaj en la manon de Ben-Hadad, filo de Ĥazael, por la tuta tempo.
4約哈斯 懇求耶和華,耶和華就應允他,因為見 以色列 人所受 亞蘭 王的欺壓。
4Sed Jehoaĥaz ekpreĝis al la Eternulo, kaj la Eternulo aŭskultis lin, ĉar Li vidis la suferadon de Izrael, kiel premis ilin la reĝo de Sirio.
5耶和華賜給 以色列 人一位拯救者,使他們脫離 亞蘭 人的手;於是 以色列 人仍舊安居在家裏。
5Kaj la Eternulo donis al la Izraelidoj savanton, kaj ili eliris el sub la mano de la Sirianoj, kaj la Izraelidoj loĝis en siaj tendoj kiel antaŭe.
6然而他們不離開 耶羅波安 家使 以色列 人陷在罪裏的那罪,仍然去行,並且在 撒馬利亞 留下 亞舍拉 。
6Tamen ili ne deturnis sin de la pekoj de la domo de Jerobeam, kiu pekigis Izraelon, sed ili sekvis ilin; ankaŭ la sankta stango restis en Samario.)
7亞蘭 王滅絕 約哈斯 的民,踐踏他們如禾場上的塵沙,只給 約哈斯 留下五十馬兵,十輛戰車,一萬步兵。
7Al Jehoaĥaz ne restis pli ol kvindek rajdistoj kaj dek ĉaroj kaj dek mil piedirantoj; ĉar la reĝo de Sirio pereigis ilin kaj faris ilin kiel polvo piedpremata.
8約哈斯 其餘的事,凡他所行的和他的勇力都寫在 以色列 諸王記上。
8La cetera historio de Jehoaĥaz, kaj ĉio, kion li faris, kaj lia forto estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
9約哈斯 與他列祖同睡,葬在 撒馬利亞 。他兒子 約阿施 接續他作王。
9Kaj Jehoaĥaz ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Samario. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Joaŝ.
10猶大 王 約阿施 三十七年, 約哈斯 的兒子 約阿施 在 撒馬利亞 登基作 以色列 王十六年。
10En la tridek-sepa jaro de Joaŝ, reĝo de Judujo, Jehoaŝ, filo de Jehoaĥaz, fariĝis reĝo super Izrael en Samario, por la daŭro de dek ses jaroj.
11他行耶和華眼中看為惡的事,不離開 尼八 的兒子 耶羅波安 使 以色列 人陷在罪裏的一切罪,仍然去行。
11Li agadis malbone antaŭ la Eternulo; li ne deturnis sin de ĉiuj pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon; ilin li sekvis.
12約阿施 其餘的事,凡他所行的和他與 猶大 王 亞瑪謝 爭戰的勇力,都寫在 以色列 諸王記上。
12La cetera historio de Joaŝ, kaj ĉio, kion li faris, kaj lia forto, kaj kiel li militis kontraŭ Amacja, reĝo de Judujo, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
13約阿施 與他列祖同睡, 耶羅波安 坐了他的位。 約阿施 與 以色列 諸王一同葬在 撒馬利亞 。
13Kaj Joaŝ ekdormis kun siaj patroj, kaj Jerobeam eksidis sur lia trono. Kaj oni enterigis Joaŝon en Samario kun la reĝoj de Izrael.
14以利沙 得了必死的病, 以色列 王 約阿施 下來看他,伏在他臉上哭泣,說:「我父啊!我父啊! 以色列 的戰車馬兵啊!」
14Eliŝa malsaniĝis per sia malsano, de kiu li estis mortonta. Venis al li Joaŝ, reĝo de Izrael, kaj ploris super li, kaj diris: Mia patro, mia patro, ĉaro de Izrael kaj liaj rajdistoj!
15以利沙 對他說:「你取弓箭來。」王就取了弓箭來;
15Kaj Eliŝa diris al li: Prenu pafarkon kaj sagojn. Kaj li prenis al si pafarkon kaj sagojn.
16又對 以色列 王說:「你用手拿弓。」王就用手拿 弓 。 以利沙 按手在王的手上,
16Kaj li diris al la reĝo de Izrael: Metu vian manon sur la pafarkon. Kaj li metis sian manon. Kaj Eliŝa metis siajn manojn sur la manojn de la reĝo,
17說:「你開朝東的窗戶。」他就開了。 以利沙 說:「射箭吧!」他就射箭。 以利沙 說:「這是耶和華的得勝箭,就是戰勝 亞蘭 人的箭;因為你必在 亞弗 攻打 亞蘭 人,直到滅盡他們。」
17kaj diris: Malfermu la fenestron orienten. Li malfermis. Kaj Eliŝa diris: Pafu. Li pafis. Kaj li diris: Sago de savo de la Eternulo kaj sago de savo kontraŭ Sirio, kaj vi venkobatos la Sirianojn en Afek, ĝis vi ilin tute pereigos.
18以利沙 又說:「取幾枝箭來。」他就取了來。 以利沙 說:「打地吧!」他打了三次,便止住了。
18Kaj li diris: Prenu la sagojn. Li prenis. Kaj li diris al la reĝo de Izrael: Frapu sur la teron. Li frapis tri fojojn kaj haltis.
19神人向他發怒,說:「應當擊打五六次,就能攻打 亞蘭 人直到滅盡;現在只能打敗 亞蘭 人三次。」
19Tiam ekkoleris kontraŭ li la homo de Dio, kaj diris: Vi devis frapi kvin aŭ ses fojojn, tiam vi venkobatus la Sirianojn ĝis plena pereo; sed nun vi nur tri fojojn batos la Sirianojn.
20以利沙 死了,人將他葬埋。到了新年,有一群 摩押 人犯境,
20Eliŝa mortis, kaj oni enterigis lin. Kaj militistaroj de Moab venis en la landon en la komenco de la jaro.
21有人正葬死人,忽然看見一群人,就把死人拋在 以利沙 的墳墓裏,一碰着 以利沙 的骸骨,死人就復活,站起來了。
21Okazis, ke, enterigante iun homon, oni ekvidis la militistaron, kaj oni ĵetis la homon en la tombon de Eliŝa. Kiam tiu homo tien falis kaj kuntuŝiĝis kun la ostoj de Eliŝa, li reviviĝis kaj stariĝis sur siaj piedoj.
22約哈斯 年間, 亞蘭 王 哈薛 屢次欺壓 以色列 人。
22Ĥazael, reĝo de Sirio, premis la Izraelidojn dum la tuta vivo de Jehoaĥaz.
23耶和華卻因與 亞伯拉罕 、 以撒 、 雅各 所立的約,仍施恩給 以色列 人,憐恤他們,眷顧他們,不肯滅盡他們,尚未趕逐他們離開自己面前。
23Sed la Eternulo favorkoris ilin kaj kompatis ilin kaj turnis Sin al ili pro Sia interligo kun Abraham, Isaak, kaj Jakob, kaj Li ne volis ekstermi ilin kaj ankoraŭ ne forĵetis ilin de antaŭ Sia vizaĝo.
24亞蘭 王 哈薛 死了,他兒子 便‧哈達 接續他作王。
24Ĥazael, reĝo de Sirio, mortis, kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Ben-Hadad.
25從前 哈薛 和 約阿施 的父親 約哈斯 爭戰,攻取了些城邑,現在 約哈斯 的兒子 約阿施 三次打敗 哈薛 的兒子 便‧哈達 ,就收回了 以色列 的城邑。
25Kaj Jehoaŝ, filo de Jehoaĥaz, prenis returne el la mano de Ben-Hadad, filo de Ĥazael, la urbojn, kiujn li milite prenis el la mano de lia patro Jehoaĥaz. Tri fojojn Joaŝ venkobatis lin kaj reprenis la urbojn de Izrael.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.