列王紀下 11
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1亞哈謝 的母親 亞她利雅 見她兒子死了,就起來剿滅王室。
1Kiam Atalja, la patrino de Aĥazja, vidis, ke ŝia filo mortis, ŝi leviĝis kaj ekstermis la tutan reĝan idaron.
2但 約蘭 王的女兒, 亞哈謝 的妹子 約示巴 ,將 亞哈謝 的兒子 約阿施 從那被殺的王子中偷出來,把他和他的乳母都 藏 在臥房裏,躲避 亞她利雅 ,免得被殺。
2Sed Jehoŝeba, filino de la reĝo Joram kaj fratino de Aĥazja, prenis Joaŝon, filon de Aĥazja, kaj ŝtele forkondukis lin el inter la mortigataj filoj de la reĝo, lin kaj lian nutristinon, kaj lokis ilin en la ĉambro de litoj; kaj oni kaŝis lin for de Atalja, kaj li ne estis mortigita.
3約阿施 和他的乳母藏在耶和華的殿裏六年; 亞她利雅 篡了國位。
3Kaj li restis kaŝita kun ŝi en la domo de la Eternulo dum ses jaroj; kaj Atalja reĝis super la lando.
4第七年, 耶何耶大 打發人叫 迦利 人和護衛兵的眾百夫長來,領他們進了耶和華的殿,與他們立約,使他們在耶和華殿裏起誓,又將王的兒子指給他們看,
4Sed en la sepa jaro sendis Jehojada kaj prenis la centestrojn el la korpogardistoj kaj la kuristoj kaj venigis ilin al si en la domon de la Eternulo; kaj li faris kun ili interligon kaj ĵurigis ilin en la domo de la Eternulo kaj montris al ili la filon de la reĝo.
5吩咐他們說:「你們當這樣行:凡安息日進班的三分之一要看守王宮,
5Kaj li ordonis al ili, dirante: Jenon vi devas fari: tiu triono de vi, kiu venas en sabato, plenumu gardadon en la domo de la reĝo;
6三分之一要在 蘇珥 門,三分之一要在護衛兵院的後門。這樣把守王宮,攔阻閒人。
6triono estu ĉe la Pordego Sur; kaj triono ĉe la pordego malantaŭ la korpogardistoj. Kaj plenumu la gardadon de la domo alterne.
7你們安息日所有出班的三分之二要在耶和華的殿裏護衛王;
7Du partoj el vi ĉiuj, kiuj foriras en sabato, plenumu gardadon ĉe la reĝo en la domo de la Eternulo.
8各人手拿兵器,四圍護衛王。凡擅入你們班次的必當治死,王出入的時候,你們當跟隨他。」
8Kaj ĉirkaŭu la reĝon ĉiuflanke, ĉiu kun sia batalilo en la mano; kaj se iu eniros en la vicojn, oni lin mortigu. Kaj estu apud la reĝo, kiam li eliros aŭ eniros.
9眾百夫長就照着祭司 耶何耶大 一切所吩咐的去行,各帶所管安息日進班出班的人來見祭司 耶何耶大 。
9Kaj la centestroj faris ĉion, kion ordonis la pastro Jehojada; kaj ĉiu prenis siajn homojn, la sabate venantajn kaj la sabate forirantajn, kaj venis al la pastro Jehojada.
10祭司便將耶和華殿裏所藏 大衛 王的槍和盾牌交給百夫長。
10La pastro disdonis al la centestroj la lancojn kaj ŝildojn, kiuj apartenis al la reĝo David kaj kiuj estis en la domo de la Eternulo.
11護衛兵手中各拿兵器,在壇和殿那裏,從殿右直到殿左,站在王子的四圍。
11Kaj la korpogardistoj stariĝis, ĉiu kun siaj bataliloj en la mano, de la dekstra flanko de la domo ĝis la maldekstra flanko de la domo, ĉe la altaro kaj ĉe la domo, ĉirkaŭe de la reĝo.
12祭司領王子出來,給他戴上冠冕,將律法 書交給他 ,膏他作王;眾人就拍掌說:「願王萬歲!」
12Kaj li elkondukis la reĝidon kaj metis sur lin la kronon kaj la ateston; kaj oni proklamis lin reĝo kaj sanktoleis lin, kaj oni aplaŭdis kaj kriis: Vivu la reĝo!
13亞她利雅 聽見護衛兵和民的聲音,就到民那裏,進耶和華的殿,
13Kiam Atalja aŭdis la bruon de la kuranta popolo, ŝi iris al la popolo en la domon de la Eternulo.
14看見王照例站在柱旁,百夫長和吹號的人侍立在王左右,國中的眾民歡樂吹號; 亞她利雅 就撕裂衣服,喊叫說:「反了!反了!」
14Kaj ŝi ekvidis, ke jen la reĝo staras ĉe la kolono, laŭ la moro, kaj la eminentuloj kaj la trumpetistoj apud la reĝo, kaj la tuta popolo de la lando ĝojas, kaj oni trumpetas. Tiam Atalja disŝiris siajn vestojn, kaj ekkriis: Konspiro, konspiro!
15祭司 耶何耶大 吩咐管轄軍兵的百夫長說:「將她趕出班外,凡跟隨她的必用刀殺死!」因為祭司說「不可在耶和華殿裏殺她」,
15Kaj la pastro Jehojada ordonis al la centestroj, la estroj de la militistaro, kaj diris al ili: Elkonduku ŝin ekster la vicojn, kaj ĉiun, kiu ŝin sekvos, mortigu per glavo; ĉar la pastro diris: Oni ne mortigu ŝin en la domo de la Eternulo.
16眾兵就閃開讓她去;她從馬路上王宮去,便在那裏被殺。
16Kaj oni liberigis por ŝi lokon, kaj ŝi iris laŭ la vojo de la ĉevaloj al la reĝa domo, kaj tie oni ŝin mortigis.
17耶何耶大 使王和民與耶和華立約,作耶和華的民;又使王與民立約。
17Kaj Jehojada faris interligon inter la Eternulo kaj la reĝo kaj la popolo, ke ĝi estu popolo de la Eternulo; kaj inter la reĝo kaj la popolo.
18於是國民都到 巴力 廟,拆毀了廟,打碎壇和像,又在壇前將 巴力 的祭司 瑪坦 殺了。祭司 耶何耶大 派官看守耶和華的殿,
18Kaj la tuta popolo de la lando iris en la domon de Baal kaj ĝin detruis; kaj liajn altarojn kaj liajn bildojn ili tute disrompis; kaj Matanon, la pastron de Baal, ili mortigis antaŭ la altaroj. Kaj la pastro starigis oficistaron en la domo de la Eternulo.
19又率領百夫長和 迦利 人與護衛兵,以及國中的眾民,請王從耶和華殿下來,由護衛兵的門進入王宮,他就坐了王位。
19Kaj li prenis la centestrojn kaj la korpogardistojn kaj la kuristojn kaj la tutan popolon de la lando, kaj ili kondukis la reĝon el la domo de la Eternulo, kaj ili venis per la pordego de la kuristoj en la reĝan domon; kaj li sidiĝis sur la trono de la reĝoj.
20國民都歡樂,閤城都安靜。眾人已將 亞她利雅 在王宮那裏用刀殺了。
20Kaj la tuta popolo de la lando ĝojis, kaj la urbo estis trankvila. Sed Ataljan oni mortigis per glavo en la reĝa domo.
21約阿施 登基的時候年方七歲。
21La aĝon de sep jaroj havis Jehoaŝ, kiam li fariĝis reĝo.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.