哥林多後書 4
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1我們既然蒙憐憫,受了這職分,就不喪膽,
1Pro tio, ke ni havas ĉi tiun administradon, kiel ni ricevis kompaton, ni ne senkuraĝiĝas;
2乃將那些暗昧可恥的事棄絕了;不行詭詐,不謬講上帝的道理,只將真理表明出來,好在上帝面前把自己薦與各人的良心。
2sed ni formetis la kaŝitajn aferojn de honto, ne irante kun ruzeco kaj ne falsante la vorton de Dio, sed per elmontro de la vero rekomendante nin al ĉies konscienco antaŭ Dio.
3如果我們的福音蒙蔽,就是蒙蔽在滅亡的人身上。
3Sed se nia evangelio eble estas vualita, ĝi estas vualita rilate al tiuj, kiuj pereas;
4此等不信之人被這世界的神弄瞎了心眼,不叫基督榮耀福音的光照着他們。基督本是上帝的像。
4en kiuj la dio de ĉi tiu mondo blindigis la animojn de la nekredantoj, por ke la lumo de la evangelio de la gloro de Kristo, kiu estas la bildo de Dio, ne brilu sur ilin.
5我們原不是傳自己,乃是傳基督耶穌為主,並且自己因耶穌作你們的僕人。
5Ĉar ni predikadas ne nin mem, sed Kriston Jesuon kiel Sinjoron, kaj nin mem kiel viajn servistojn pro Jesuo.
6那吩咐光從黑暗裏照出來的上帝,已經照在我們心裏,叫我們得知上帝榮耀的光顯在耶穌基督的面上。
6Ĉar Dio, kiu diris: El mallumo lumo brilos, Tiu brilis en niaj koroj, por doni lumon de la scio de la gloro de Dio en la vizaĝo de Jesuo Kristo.
7我們有這寶貝放在瓦器裏,要顯明這莫大的能力是出於上帝,不是出於我們。
7Sed ni havas ĉi tiun trezoron en argilaj vazoj, por ke la treega grandeco de la potenco estu de Dio, kaj ne de ni mem;
8我們四面受敵,卻不被困住;心裏作難,卻不致失望;
8ni estas premegataj ĉe ĉiu flanko, tamen ne enanguligitaj; embarasataj, sed ne konsternataj;
9遭逼迫,卻不被丟棄;打倒了,卻不致死亡。
9persekutataj, sed ne forlasataj; faligataj, sed ne detruataj;
10身上常帶着耶穌的死,使耶穌的生也顯明在我們身上。
10ĉiam portante en la korpo la mortiĝon de Jesuo, por ke la vivo ankaŭ de Jesuo elmontriĝu en nia korpo.
11因為我們這活着的人是常為耶穌被交於死地,使耶穌的生在我們這必死的身上顯明出來。
11Ĉar ni, la vivantoj, ĉiam estas submetataj al morto pro Jesuo, por ke la vivo ankaŭ de Jesuo elmontriĝu en nia morta karno.
12這樣看來,死是在我們身上發動,生卻在你們身上發動。
12La morto do energias en ni, sed la vivo en vi.
13但我們既有信心,正如 經上 記着說:「我因信,所以如此說話。」我們也信,所以也說話。
13Sed havante la saman spiriton de fido laŭ la skribo: Mi kredis, kaj tial mi parolis; ni ankaŭ kredas, kaj tial ankaŭ ni parolas;
14自己知道那叫主耶穌復活的,也必叫我們與耶穌一同復活,並且叫我們與你們一同站在他面前。
14sciante, ke Tiu, kiu levis la Sinjoron Jesuo, levos nin ankaŭ kun Jesuo kaj prezentos nin kun vi.
15凡事都是為你們,好叫恩惠因人多越發加增,感謝格外顯多,以致榮耀歸與上帝。
15Ĉar ĉio estas pro vi, por ke la graco, multobligita per multaj, abundigu la dankon al la gloro de Dio.
16所以,我們不喪膽。外體雖然毀壞,內心卻一天新似一天。
16Pro tio ni ne senkuraĝiĝas; sed kvankam nia ekstera homo kadukiĝas, tamen nia interna homo renoviĝas tagon post tago.
17我們這至暫至輕的苦楚,要為我們成就極重無比、永遠的榮耀。
17Ĉar nia malpeza kaj momenta sufero elfaras por ni, pli kaj pli ekster mezuro, eternan pezon da gloro;
18原來我們不是顧念所見的,乃是顧念所不見的;因為所見的是暫時的,所不見的是永遠的。
18dum ni rigardas ne la vidataĵojn, sed la nevidataĵojn; ĉar la vidataĵoj estas tempaj, sed la nevidataĵoj estas eternaj.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.