哥林多後書
Chapter 11

哥林多後書

Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1但願你們寬容我這一點愚妄,其實你們原是寬容我的。
1Mi volas, ke vi pacience toleru min pro iom da malsaĝeco; sed efektive vi ja pacience min toleras.
2我為你們起的憤恨,原是上帝那樣的憤恨。因為我曾把你們許配一個丈夫,要把你們如同貞潔的童女,獻給基督。
2Ĉar mi ĵaluzas pri vi per Dia ĵaluzo, ĉar mi fianĉigis vin al unu edzo, por ke mi prezentu vin kiel ĉastan virgulinon al Kristo.
3我只怕你們的心或偏於邪,失去那向基督所存純一清潔的心,就像蛇用詭詐誘惑了 夏娃 一樣。
3Sed mi timas, ke kiel trompis Evan la serpento per sia ruzeco, viaj animoj iel dekliniĝos for de la simpleco kaj la ĉasteco, kiu estas en Kristo.
4假如有人來另傳一個耶穌,不是我們所傳過的;或者你們另受一個靈,不是你們所受過的;或者另得一個福音,不是你們所得過的;你們容讓他也就罷了。
4Ĉar se iu vizitanto predikas alian Kriston, kiun ni ne predikis, aŭ se vi ricevas malsaman spiriton, kiun vi ne ricevis, aŭ malsaman evangelion, kiun vi ne akceptis, facilanime vi lin toleras.
5但我想,我一點不在那些最大的使徒以下。
5Ĉar mi opinias, ke mi neniel malsuperas la plej eminentajn apostolojn.
6我的言語雖然粗俗,我的知識卻不粗俗。這是我們在凡事上向你們眾人顯明出來的。
6Kaj kvankam mi estas neklera laŭ parolo, mi tamen ne tia estas laŭ scio; sed en ĉio ni malkaŝe agis ĉe vi inter ĉiuj.
7我因為白白傳上帝的福音給你們,就自居卑微,叫你們高升,這算是我犯罪嗎?
7Aŭ ĉu mi pekis, humiligante min, por ke vi estu altigitaj, en tio, ke mi senpage predikis al vi la evangelion de Dio?
8我虧負了別的教會,向他們取了工價來給你們效力。
8Mi senigis aliajn ekleziojn, ricevante de ili pagon, por servi al vi;
9我在你們那裏缺乏的時候,並沒有累着你們一個人;因我所缺乏的,那從 馬其頓 來的弟兄們都補足了。我向來凡事謹守,後來也必謹守,總不至於累着你們。
9kaj kiam mi ĉeestis ĉe vi kaj havis mankon, mi ne estis ŝarĝo sur iu; ĉar la fratoj, veninte el Makedonujo, plenigis la mezuron de mia bezono; kaj en ĉio mi tenis min ne ŝarĝa rilate vin, kaj ankoraŭ tenos.
10既有基督的誠實在我裏面,就無人能在 亞該亞 一帶地方阻擋我這自誇。
10Jen estas la vero de Kristo en mi, ke ĉi tiu fanfarono ne estos barita kontraŭ mi en la regionoj Aĥajaj.
11為甚麼呢?是因我不愛你們嗎?這有上帝知道。
11Kial? ĉu tial, ke mi vin ne amas? Dio scias.
12我現在所做的,後來還要做,為要斷絕那些尋機會人的機會,使他們在所誇的事上也不過與我們一樣。
12Sed kiel mi faras, tiel mi ankaŭ faros, por forigi la pretekston al tiuj, kiuj deziras pretekston, por ke, en kio ili fieras, ili troviĝu samaj, kiel ni.
13那等人是假使徒,行事詭詐,裝作基督使徒的模樣。
13Ĉar tiaj homoj estas falsaj apostoloj, trompemaj laboristoj, sin aliformante kvazaŭ apostolojn de Kristo.
14這也不足為怪,因為連撒但也裝作光明的天使。
14Kaj nenia miro; ĉar Satano mem sin aliformas kvazaŭ anĝelon de lumo.
15所以他的差役,若裝作仁義的差役,也不算希奇。他們的結局必然照着他們的行為。
15Estas do nenio granda, se liaj servantoj ankaŭ sin aliformas kvazaŭ servantojn de justeco; ilia finiĝo estos laŭ iliaj faroj.
16我再說,人不可把我看作愚妄的。縱然如此,也要把我當作愚妄人接納,叫我可以略略自誇。
16Denove mi diras: Neniu opiniu min malsaĝa; sed se vi ja tiel opinias min, tamen min akceptu kiel malsaĝan, por ke mi ankaŭ iom fanfaronu.
17我說的話不是奉主命說的,乃是像愚妄人放膽自誇;
17Tion, kion mi diras, mi diras ne laŭ la Sinjoro, sed kvazaŭ malsaĝe, en ĉi tiu insistado pri fierado.
18既有好些人憑着血氣自誇,我也要自誇了。
18Ĉar multaj fanfaronas laŭ la karno, do mi ankaŭ fanfaronos.
19你們既是精明人,就能甘心忍耐愚妄人。
19Ĉar vi afable toleras malsaĝulojn, estante mem saĝaj.
20假若有人強你們作奴僕,或侵吞你們,或擄掠你們,或侮慢你們,或打你們的臉,你們都能忍耐他。
20Ĉar vi toleras homon, se li vin sklavigas, se li vin formanĝas, se li vin kaptas, se li sin altigas, se li batas al vi la vizaĝon.
21我說這話是羞辱自己,好像我們從前是軟弱的。然而,人在何事上勇敢,(我說句愚妄話,)我也勇敢。
21Mi parolas kvazaŭ per sinmallaŭdo, kvazaŭ ni estus malfortiĝintaj. Tamen pri kio iu kuraĝas, pri tio (mi parolas en malsaĝeco) mi ankaŭ kuraĝas.
22他們是 希伯來 人嗎?我也是。他們是 以色列 人嗎?我也是。他們是 亞伯拉罕 的後裔嗎?我也是。
22Ĉu ili estas Hebreoj? mi ankaŭ. Ĉu ili estas Izraelidoj? mi ankaŭ. Ĉu ili estas el la idaro de Abraham? mi ankaŭ.
23他們是基督的僕人嗎?(我說句狂話,)我更是。我比他們多受勞苦,多下監牢,受鞭打是過重的,冒死是屢次有的。
23Ĉu ili estas servantoj al Kristo? (mi parolas kiel frenezulo) mi plie; en laboroj pli abunde, en malliberejoj pli abunde, en batoj supermezure, en mortiĝoj ofte.
24被 猶太 人鞭打五次,每次四十減去一下;
24De la Judoj kvinfoje mi ricevis batojn po kvardek sen unu.
25被棍打了三次;被石頭打了一次;遇着船壞三次,一晝一夜在深海裏。
25Trifoje mi estas batita per vergoj, unufoje mi estas priĵetita per ŝtonoj, trifoje mi suferis ŝippereon, nokton kaj tagon mi pasis en la profunda maro;
26又屢次行遠路,遭江河的危險、盜賊的危險、同族的危險、外邦人的危險、城裏的危險、曠野的危險、海中的危險、假弟兄的危險。
26en oftaj vojaĝoj, en danĝeroj de riveroj, danĝeroj de rabistoj, danĝeroj de Judoj, danĝeroj de la nacianoj, danĝeroj en urbo, danĝeroj en dezerto, danĝeroj en la maro, danĝeroj inter falsaj fratoj;
27受勞碌、受困苦,多次不得睡,又飢又渴,多次不得食,受寒冷,赤身露體。
27en laboro kaj sufero, en oftaj sendormiĝoj, en malsato kaj soifo, en oftaj fastoj, en malvarmo kaj senvesteco.
28除了這外面的事,還有為眾教會掛心的事,天天壓在我身上。
28Krom tiuj aferoj eksteraj estas tio, kio min premas ĉiutage, nome la zorgado pri ĉiuj eklezioj.
29有誰軟弱,我不軟弱呢?有誰跌倒,我不焦急呢?
29Kiu estas malforta, kaj mi ne estas malforta? kiu estas faligata, kaj mi ne indignas?
30我若必須自誇,就誇那關乎我軟弱的事便了。
30Se mi nepre devas fanfaroni, mi fanfaronos pri tio, kio rilatas al mia malforteco.
31那永遠可稱頌之主耶穌的父上帝知道我不說謊。
31La Dio kaj Patro de la Sinjoro Jesuo, Tiu, kiu ĉiam estas benata, scias, ke mi ne mensogas.
32在 大馬士革 的 亞哩達 王手下的提督把守 大馬士革 城,要捉拿我,
32En Damasko, la urbestro sub la reĝo Aretas starigis gardistaron en la urbo de la Damaskanoj, por min kapti;
33我就從窗戶中,在筐子裏,從城牆上被人縋下去,脫離了他的手。
33kaj tra fenestro oni min delasis laŭflanke de la muro en korbo, kaj mi eliĝis de liaj manoj.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.