士师记 12
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1以法莲 人聚集,到了北方,对 耶弗他 说:「你去与 亚扪 人争战,为什么没有招我们同去呢?我们必用火烧你和你的房屋。」
1Kaj kolektiĝis la Efraimidoj kaj iris norden, kaj diris al Jiftaĥ: Kial vi iris militi kontraŭ la Amonidoj, kaj nin ne vokis, ke ni iru kun vi? vian domon kune kun vi ni forbruligos per fajro.
2耶弗他 对他们说:「我和我的民与 亚扪 人大大争战;我招你们来,你们竟没有来救我脱离他们的手。
2Kaj Jiftaĥ diris al ili: Mi kaj mia popolo havis grandan disputon kun la Amonidoj; mi kriis al vi, sed vi ne savis min el ilia mano.
3我见你们不来救我,我就拚命前去攻击 亚扪 人,耶和华将他们交在我手中。你们今日为什么上我这里来攻打我呢?」
3Kiam mi vidis, ke vi ne savas, mi elmetis al risko mian animon kaj iris kontraŭ la Amonidojn, kaj la Eternulo transdonis ilin en miajn manojn. Kial do vi venis hodiaŭ al mi, por malpaci kontraŭ mi?
4于是 耶弗他 招聚 基列 人,与 以法莲 人争战。 基列 人击杀 以法莲 人,是因他们说:「你们 基列 人在 以法莲 、 玛拿西 中间,不过是 以法莲 逃亡的人。」
4Kaj Jiftaĥ kolektis ĉiujn loĝantojn de Gilead kaj batalis kontraŭ la Efraimidoj. Kaj la loĝantoj de Gilead venkobatis la Efraimidojn; ĉar ĉi tiuj diris: Vi estas forkurintoj el Efraim, Gilead estas ja meze de Efraim kaj meze de Manase.
5基列 人把守 约旦河 的渡口,不容 以法莲 人过去。 以法莲 逃走的人若说:「容我过去。」 基列 人就问他说:「你是 以法莲 人不是?」他若说:「不是」,
5Kaj la Gileadanoj baris al la Efraimidoj la transirejojn de Jordan. Kaj kiam iu el la forkurantaj Efraimidoj diris: Mi volas transiri, tiam la Gileadanoj diris al li: Ĉu vi estas Efraimido? Se li diris: Ne,
6就对他说:「你说『示播列』。」 以法莲 人因为咬不真字音,便说「西播列」。 基列 人就将他拿住,杀在 约旦河 的渡口。那时 以法莲 人被杀的有四万二千人。
6tiam ili diris al li: Diru: Ŝibolet; li diris: Sibolet, ĉar li ne povis elparoli ĝuste; tiam ili kaptis lin kaj buĉis lin ĉe la transirejo de Jordan. Kaj en tiu tempo falis el la Efraimidoj kvardek du mil.
7耶弗他 作 以色列 的士师六年。 基列 人 耶弗他 死了,葬在 基列 的一座城里。
7Kaj Jiftaĥ estis juĝisto de Izrael dum ses jaroj. Kaj mortis Jiftaĥ, la Gileadano, kaj oni enterigis lin en la urboj de Gilead.
8耶弗他 以后,有 伯利恒 人 以比赞 作 以色列 的士师。
8Kaj post li estis juĝisto de Izrael Ibcan el Bet-Leĥem.
9他有三十个儿子,三十个女儿;女儿都嫁出去了。他给众子从外乡娶了三十个媳妇。他作 以色列 的士师七年。
9Li havis tridek filojn, kaj tridek filinojn li edzinigis eksteren, kaj tridek filinojn li prenis el ekstere por siaj filoj. Kaj li estis juĝisto de Izrael dum sep jaroj.
10以比赞 死了,葬在 伯利恒 。
10Kaj Ibcan mortis, kaj oni enterigis lin en Bet-Leĥem.
11以比赞 之后,有 西布伦 人 以伦 ,作 以色列 的士师十年。
11Kaj post li estis juĝisto de Izrael Elon, Zebulunido, kaj li estis juĝisto de Izrael dum dek jaroj.
12西布伦 人 以伦 死了,葬在 西布伦 地的 亚雅 。
12Kaj mortis Elon, la Zebulunido, kaj oni enterigis lin en Ajalon, en la lando de Zebulun.
13以伦 之后,有 比拉顿 人 希列 的儿子 押顿 作 以色列 的士师。
13Kaj post li estis juĝisto de Izrael Abdon, filo de Hilel, Piratonano.
14他有四十个儿子,三十个孙子,骑着七十匹驴驹。 押顿 作 以色列 的士师八年。
14Li havis kvardek filojn kaj tridek nepojn, kiuj rajdadis sur sepdek junaj azenoj. Kaj li estis juĝisto de Izrael dum ok jaroj.
15比拉顿 人 希列 的儿子 押顿 死了,葬在 以法莲 地的 比拉顿 ,在 亚玛力 人的山地。
15Kaj mortis Abdon, filo de Hilel, la Piratonano, kaj oni enterigis lin en Piraton, en la lando de Efraim, sur la monto de la Amalekidoj.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.