士师记 3
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1耶和华留下这几族,为要试验那不曾知道与 迦南 争战之事的 以色列 人,
1Kaj jen estas la popoloj, kiujn la Eternulo restigis, por elprovi per ili Izraelon, ĉiujn, kiuj ne sciis pri ĉiuj militoj kontraŭ Kanaan;
2好叫 以色列 的后代又知道又学习未曾晓得的战事。
2por ke eksciu la generacioj de la Izraelidoj, por lernigi militon al tiuj, kiuj antaŭe ne konis ĝin:
3所 留下的 就是 非利士 的五个首领和一切 迦南 人、 西顿 人,并住 黎巴嫩山 的 希未 人,从 巴力·黑们山 直到 哈马口 。
3kvin princoj de Filiŝtoj, kaj ĉiuj Kanaanidoj, kaj Cidonanoj, kaj Ĥividoj, kiuj loĝis sur la monto Lebanon, de la monto Baal-Ĥermon ĝis la eniro de Ĥamat.
4留 下 这几族,为要试验 以色列 人,知道他们肯听从耶和华借 摩西 吩咐他们列祖的诫命不肯。
4Ili restis, por elprovi per ili la Izraelidojn, por sciiĝi, ĉu ili obeos la ordonojn de la Eternulo, kiujn Li donis al iliaj patroj per Moseo.
5以色列 人竟住在 迦南 人、 赫 人、 亚摩利 人、 比利洗 人、 希未 人、 耶布斯 人中间,
5Kaj la Izraelidoj loĝis meze de la Kanaanidoj, Ĥetidoj kaj Amoridoj kaj Perizidoj kaj Ĥividoj kaj Jebusidoj.
6娶他们的女儿为妻,将自己的女儿嫁给他们的儿子,并事奉他们的神。
6Kaj ili prenis al si iliajn filinojn kiel edzinojn, kaj siajn filinojn ili donis al iliaj filoj, kaj ili servis al iliaj dioj.
7以色列 人行耶和华眼中看为恶的事,忘记耶和华—他们的 神,去事奉诸 巴力 和 亚舍拉 ,
7Kaj la Izraelidoj faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj forgesis la Eternulon, sian Dion, kaj servis al Baaloj kaj al sanktaj stangoj.
8所以耶和华的怒气向 以色列 人发作,就把他们交在 美索不达米亚 王 古珊·利萨田 的手中。 以色列 人服事 古珊·利萨田 八年。
8Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de Kuŝan-Riŝataim, reĝo de Mezopotamio; kaj la Izraelidoj servis al Kuŝan-Riŝataim dum ok jaroj.
9以色列 人呼求耶和华的时候,耶和华就为他们兴起一位拯救者救他们,就是 迦勒 兄弟 基纳斯 的儿子 俄陀聂 。
9Kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo, kaj la Eternulo aperigis savanton por la Izraelidoj, kiu savis ilin: Otnielon, filon de Kenaz, pli juna frato de Kaleb.
10耶和华的灵降在他身上,他就作了 以色列 的士师,出去争战。耶和华将 美索不达米亚 王 古珊·利萨田 交在他手中,他便胜了 古珊·利萨田 。
10Kaj estis sur li la spirito de la Eternulo, kaj li estis juĝisto de Izrael. Kaj li eliris milite, kaj la Eternulo transdonis en lian manon Kuŝan-Riŝataimon, reĝon de Mezopotamio, kaj lia mano fariĝis forta super Kuŝan-Riŝataim.
11于是国中太平四十年。 基纳斯 的儿子 俄陀聂 死了。
11Kaj la lando ripozis dum kvardek jaroj; kaj mortis Otniel, filo de Kenaz.
12以色列 人又行耶和华眼中看为恶的事,耶和华就使 摩押 王 伊矶伦 强盛,攻击 以色列 人。
12Kaj denove la Izraelidoj faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo; kaj la Eternulo fortigis Eglonon, reĝon de Moab, kontraŭ Izrael, pro tio, ke ili faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo.
13伊矶伦 招聚 亚扪 人和 亚玛力 人,去攻打 以色列 人,占据棕树城。
13Kaj li aligis al si la Amonidojn kaj Amalekidojn, kaj iris kaj venkobatis Izraelon, kaj ili ekposedis la urbon de Palmoj.
14于是 以色列 人服事 摩押 王 伊矶伦 十八年。
14Kaj la Izraelidoj servis al Eglon, reĝo de Moab, dum dek ok jaroj.
15以色列 人呼求耶和华的时候,耶和华就为他们兴起一位拯救者,就是 便雅悯 人 基拉 的儿子 以笏 ;他是左手便利的。 以色列 人托他送礼物给 摩押 王 伊矶伦 。
15Kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo, kaj la Eternulo aperigis por ili savanton, Ehudon, filon de Gera, Benjamenidon, maldekstramanulon. Kaj la Izraelidoj sendis per li donacojn al Eglon, reĝo de Moab.
16以笏 打了一把两刃的剑,长一肘,带在右腿上衣服里面。
16Kaj Ehud faris al si glavon dutranĉan, havantan la longon de unu ulno, kaj zonis ĝin sub sia vesto al sia dekstra femuro.
17他将礼物献给 摩押 王 伊矶伦 (原来 伊矶伦 极其肥胖);
17Kaj li prezentis la donacojn al Eglon, reĝo de Moab; Eglon estis homo tre grasdika.
18以笏 献完礼物,便将抬礼物的人打发走了,
18Kaj kiam li finis la prezentadon de la donacoj, li foririgis la homojn, kiuj alportis la donacojn.
19自己却从靠近 吉甲 凿石之地回来,说:「王啊,我有一件机密事奏告你。」王说:「回避吧!」于是左右侍立的人都退去了。
19Sed li mem revenis de la idoloj en Gilgal, kaj diris: Mi devas diri al vi ion sekretan, ho reĝo. Kaj tiu diris: Silentu! Kaj eliris de apud li ĉiuj, kiuj staris apud li.
20以笏 来到王面前;王独自一人坐在凉楼上。 以笏 说:「我奉 神的命报告你一件事。」王就从座位上站起来。
20Kaj Ehud eniris al li, kiam li sidis en malvarmeta ĉambreto, kiu estis por li sola; kaj Ehud diris: Mi havas por vi vorton de Dio; kaj li leviĝis de la seĝo.
21以笏 便伸左手,从右腿上拔出剑来,刺入王的肚腹,
21Tiam Ehud etendis sian maldekstran manon, kaj prenis la glavon de sia dekstra femuro, kaj enpuŝis ĝin en lian ventron tiel,
22连剑把都刺进去了。剑被肥肉夹住,他没有从王的肚腹拔出来,且穿通了后身。
22ke eĉ la tenilo eniris post la tranĉfero, kaj la graso kovris la tranĉferon; ĉar li ne eltiris la glavon el lia ventro, kaj ĝi trapenetris la postan parton de la korpo.
23以笏 就出到游廊,将楼门尽都关锁。
23Kaj Ehud eliris en la vestiblon, kaj fermis post si la pordon de la ĉambreto, kaj ŝlosis ĝin.
24以笏 出来之后,王的仆人到了,看见楼门关锁,就说:「他必是在楼上大解。」
24Kiam li eliris, la servantoj de la reĝo venis, kaj vidis, ke la pordo de la ĉambreto estas ŝlosita, kaj ili diris: Certe pro natura bezono li estas en la malvarmeta ĉambreto.
25他们等烦了,见仍不开楼门,就拿钥匙开了,不料,他们的主人已死,倒在地上。
25Kaj ili atendis longe, sed neniu malfermis la pordon de la ĉambreto; tiam ili prenis la ŝlosilon kaj malŝlosis, kaj ili vidis, ke ilia sinjoro kuŝas malviva sur la tero.
26他们耽延的时候, 以笏 就逃跑了,经过凿石之地,逃到 西伊拉 ;
26Kaj dum ili staris konsternitaj, Ehud forkuris, kaj li preterpasis la idolojn kaj forkuris al Seira.
27到了,就在 以法莲 山地吹角。 以色列 人随着他下了山地,他在前头引路,
27Kaj kiam li alvenis, li ektrumpetis per korno sur la monto de Efraim, kaj la Izraelidoj malsupreniris kun li de la monto, kaj li estis antaŭ ili.
28对他们说:「你们随我来,因为耶和华已经把你们的仇敌 摩押 人交在你们手中。」于是他们跟着他下去,把守 约旦河 的渡口,不容 摩押 一人过去。
28Kaj li diris al ili: Kuru post mi; ĉar la Eternulo transdonis viajn malamikojn, la Moabidojn, en viajn manojn. Kaj ili iris post li, kaj okupis la transirejon de Jordan, kondukantan al Moab, kaj permesis al neniu transiri.
29那时击杀了 摩押 人约有一万,都是强壮的勇士,没有一人逃脱。
29Kaj ili mortigis en tiu tempo ĉirkaŭ dek mil virojn el la Moabidoj, homojn sanajn kaj fortajn; kaj neniu saviĝis.
30这样, 摩押 就被 以色列 人制伏了。国中太平八十年。
30Kaj en tiu tago Moab humiliĝis sub la manojn de la Izraelidoj; kaj la lando ripozis dum okdek jaroj.
31以笏 之后,有 亚拿 的儿子 珊迦 ,他用赶牛的棍子打死六百 非利士 人。他也救了 以色列 人。
31Post li estis Ŝamgar, filo de Anat; li mortigis sescent virojn el la Filiŝtoj per bova bastono; kaj li ankaŭ savis Izraelon.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.