士师记
Chapter 13
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1以色列 人又行耶和华眼中看为恶的事,耶和华将他们交在 非利士 人手中四十年。
1Kaj la Izraelidoj denove faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo; kaj la Eternulo transdonis ilin en la manojn de la Filiŝtoj por kvardek jaroj.
2那时,有一个 琐拉 人,是属 但 族的,名叫 玛挪亚 。他的妻不怀孕,不生育。
2Kaj estis iu homo el Corea, el la tribo de Dan, kies nomo estis Manoaĥ; lia edzino estis senfrukta kaj ne naskis.
3耶和华的使者向那妇人显现,对她说:「向来你不怀孕,不生育,如今你必怀孕生一个儿子。
3Kaj aperis anĝelo de la Eternulo al la virino, kaj diris al ŝi: Jen vi estas senfrukta kaj ne naskas; tamen vi gravediĝos kaj naskos filon.
4所以你当谨慎,清酒浓酒都不可喝,一切不洁之物也不可吃。
4Sed nun gardu vin, kaj ne trinku vinon nek ebriigaĵon, kaj manĝu nenion malpuran;
5你必怀孕生一个儿子,不可用剃头刀剃他的头,因为这孩子一出胎就归 神作拿细耳人。他必起首拯救 以色列 人脱离 非利士 人的手。」
5ĉar jen vi gravediĝos kaj naskos filon; kaj razilo ne devas tuŝi lian kapon, ĉar konsekrita al Dio estos la knabo de el la ventro; kaj li komencos savadi Izraelon el la manoj de la Filiŝtoj.
6妇人就回去对丈夫说:「有一个神人到我面前来,他的相貌如 神使者的相貌,甚是可畏。我没有问他从哪里来,他也没有将他的名告诉我,
6Kaj la virino iris, kaj diris al sia edzo jene: Dia homo venis al mi, kaj lia aspekto estis kiel la aspekto de anĝelo de Dio, tre respektinda; kaj mi ne demandis lin, de kie li estas, kaj sian nomon li ne diris al mi.
7却对我说:『你要怀孕生一个儿子,所以清酒浓酒都不可喝,一切不洁之物也不可吃;因为这孩子从出胎一直到死,必归 神作拿细耳人。』」
7Kaj li diris al mi: Jen vi gravediĝos kaj naskos filon; kaj nun ne trinku vinon nek ebriigaĵon, kaj manĝu nenion malpuran; ĉar konsekrita al Dio estos la knabo de el la ventro ĝis la tago de lia morto.
8玛挪亚 就祈求耶和华说:「主啊,求你再差遣那神人到我们这里来,好指教我们怎样待这将要生的孩子。」
8Tiam Manoaĥ ekpreĝis al la Eternulo, kaj diris: Mi petas Vin, ho mia Sinjoro: la Dia homo, kiun Vi sendis, venu denove al ni, kaj li instruu nin, kiel ni devas agi kun la naskota knabo.
9神应允 玛挪亚 的话;妇人正坐在田间的时候, 神的使者又到她那里,她丈夫 玛挪亚 却没有同她在一处。
9Kaj Dio aŭskultis la voĉon de Manoaĥ; kaj la anĝelo de Dio venis denove al la virino, kiam ŝi estis sur la kampo; kaj Manoaĥ, ŝia edzo, ne estis kun ŝi.
10妇人急忙跑去告诉丈夫说:「那日到我面前来的人,又向我显现。」
10La virino rapide kuris kaj sciigis sian edzon, kaj diris al li: Jen aperis al mi la homo, kiu venis al mi en tiu tago.
11玛挪亚 起来跟随他的妻来到那人面前,对他说:「与这妇人说话的就是你吗?」他说:「是我。」
11Kaj Manoaĥ leviĝis kaj iris post sia edzino kaj venis al la homo, kaj diris al li: Ĉu vi estas tiu homo, kiu parolis al la virino? Kaj tiu diris: Mi.
12玛挪亚 说:「愿你的话应验!我们当怎样待这孩子,他后来当怎样呢?」
12Kaj Manoaĥ diris: Se viaj vortoj plenumiĝos, tiam kiaj devas esti la reguloj pri la knabo kaj liaj agoj?
13耶和华的使者对 玛挪亚 说:「我告诉妇人的一切事,她都当谨慎。
13Kaj la anĝelo de la Eternulo diris al Manoaĥ: Kontraŭ ĉio, pri kio mi parolis al la virino, ŝi sin gardu;
14葡萄树所结的都不可吃,清酒浓酒都不可喝,一切不洁之物也不可吃。凡我所吩咐的,她都当遵守。」
14nenion el tio, kio devenas el vinberbranĉo, ŝi manĝu, vinon aŭ ebriigaĵon ŝi ne trinku, kaj nenion malpuran ŝi manĝu; ĉion, kion mi ordonis al ŝi, ŝi plenumu.
15玛挪亚 对耶和华的使者说:「求你容我们款留你,好为你预备一只山羊羔。」
15Kaj Manoaĥ diris al la anĝelo de la Eternulo: Permesu, ke ni retenu vin, kaj ni pretigos por vi kapridon.
16耶和华的使者对 玛挪亚 说:「你虽然款留我,我却不吃你的食物,你若预备燔祭就当献与耶和华。」原来 玛挪亚 不知道他是耶和华的使者。
16Sed la anĝelo de la Eternulo diris al Manoaĥ: Kvankam vi retenos min, mi tamen ne manĝos vian panon; sed se vi volas fari bruloferon, faru ĝin al la Eternulo. Ĉar Manoaĥ ne sciis, ke tio estas anĝelo de la Eternulo.
17玛挪亚 对耶和华的使者说:「请将你的名告诉我,到你话应验的时候,我们好尊敬你。」
17Kaj Manoaĥ diris al la anĝelo de la Eternulo: Kia estas via nomo? ke ni povu honori vin, kiam plenumiĝos via vorto.
18耶和华的使者对他说:「你何必问我的名,我名是奇妙的。」
18Sed la anĝelo de la Eternulo diris al li: Por kio vi demandas pri mia nomo? ĝi estas neordinara.
19玛挪亚 将一只山羊羔和素祭在磐石上献与耶和华, 使者 行奇妙的事; 玛挪亚 和他的妻观看,
19Kaj Manoaĥ prenis kapridon kaj farunoferon kaj oferlevis tion sur roko al la Eternulo. Kaj Li faris miraklon, kaj Manoaĥ kaj lia edzino tion vidis:
20见火焰从坛上往上升,耶和华的使者在坛上的火焰中也升上去了。 玛挪亚 和他的妻看见,就俯伏于地。
20kiam la flamo leviĝis de la altaro al la ĉielo, tiam la anĝelo de la Eternulo leviĝis en la flamo de la altaro. Kaj Manoaĥ kaj lia edzino tion vidis, kaj ili ĵetis sin vizaĝaltere.
21耶和华的使者不再向 玛挪亚 和他的妻显现, 玛挪亚 才知道他是耶和华的使者。
21Kaj la anĝelo de la Eternulo ne montris sin plu al Manoaĥ kaj al lia edzino. Tiam Manoaĥ konvinkiĝis, ke tio estis anĝelo de la Eternulo.
22玛挪亚 对他的妻说:「我们必要死,因为看见了 神。」
22Kaj Manoaĥ diris al sia edzino: Ni certe mortos, ĉar ni vidis Dion.
23他的妻却对他说:「耶和华若要杀我们,必不从我们手里收纳燔祭和素祭,并不将这一切事指示我们,今日也不将这些话告诉我们。」
23Sed lia edzino diris al li: Se la Eternulo dezirus mortigi nin, Li ne akceptus el niaj manoj bruloferon kaj farunoferon, kaj ne montrus al ni ĉion tion, kaj nun Li ne aŭdigus al ni tion, kion Li aŭdigis.
24后来妇人生了一个儿子,给他起名叫 参孙 。孩子长大,耶和华赐福与他。
24Kaj la virino naskis filon kaj donis al li la nomon Ŝimŝon. Kaj la knabo kreskis, kaj la Eternulo lin benis.
25在 玛哈尼·但 ,就是 琐拉 和 以实陶 中间,耶和华的灵才感动他。
25Kaj la spirito de la Eternulo komencis ekscitadi lin en la Tendaro de Dan, inter Corea kaj Eŝtaol.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.