士师记
Chapter 15
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1过了些日子,到割麦子的时候, 参孙 带着一只山羊羔去看他的妻,说:「我要进内室见我的妻。」他岳父不容他进去,
1Post kelka tempo, en la tempo de rikoltado de tritiko, Ŝimŝon vizitis sian edzinon, alportante kapridon, kaj diris: Mi envenos al mia edzino en la internan ĉambron. Sed ŝia patro ne permesis al li eniri.
2说:「我估定你是极其恨她,因此我将她给了你的陪伴。她的妹子不是比她还美丽吗?你可以娶来代替她吧!」
2Kaj ŝia patro diris: Mi pensis, ke vi ekmalamis ŝin, kaj mi donis ŝin al via amiko. Jen ŝia pli juna fratino estas ja pli bela ol ŝi; ŝi fariĝu via, anstataŭ tiu.
3参孙 说:「这回我加害于 非利士 人不算有罪。」
3Sed Ŝimŝon diris al ili: Ĉi tiun fojon mi estos senkulpa antaŭ la Filiŝtoj, se mi faros al ili malbonon.
4于是 参孙 去捉了三百只狐狸,将狐狸尾巴一对一对地捆上,将火把捆在两条尾巴中间,
4Kaj Ŝimŝon iris, kaj kaptis tricent vulpojn kaj prenis torĉojn, kaj turnis voston al vosto kaj alligis po unu torĉo meze inter ĉiuj du vostoj.
5点着火把,就放狐狸进入 非利士 人站着的禾稼,将堆集的禾捆和未割的禾稼,并橄榄园尽都烧了。
5Kaj li ekbruligis per fajro la torĉojn kaj pelis ilin sur la grenkampojn de la Filiŝtoj kaj forbruligis la garbojn kaj la ankoraŭ ne rikoltitan grenon kaj la vinberĝardenojn kaj la olivarbojn.
6非利士 人说:「这事是谁做的呢?」有人说:「是 亭拿 人的女婿 参孙 ,因为他岳父将他的妻给了他的陪伴。」于是 非利士 人上去,用火烧了妇人和她的父亲。
6Kaj la Filiŝtoj diris: Kiu tion faris? Kaj oni respondis: Ŝimŝon, bofilo de la Timnaano; ĉar ĉi tiu prenis lian edzinon kaj fordonis ŝin al lia amiko. Kaj la Filiŝtoj iris kaj forbruligis per fajro ŝin kaj ŝian patron.
7参孙 对 非利士 人说:「你们既然这样行,我必向你们报仇才肯罢休。」
7Tiam Ŝimŝon diris al ili: Se vi agas tiel, tiam mi ne ĉesos, antaŭ ol mi faros venĝon kontraŭ vi.
8参孙 就大大击杀他们,连腿带腰都砍断了。他便下去,住在 以坦 磐的穴内。
8Kaj li forte batis al ili la krurojn kaj la lumbojn; poste li iris kaj ekloĝis en la fendego de la roko Etam.
9非利士 人上去安营在 犹大 ,布散在 利希 。
9Tiam la Filiŝtoj iris kaj stariĝis tendare en la regiono de Jehuda kaj etendiĝis ĝis Leĥi.
10犹大 人说:「你们为何上来攻击我们呢?」他们说:「我们上来是要捆绑 参孙 ;他向我们怎样行,我们也要向他怎样行。」
10Kaj la Jehudaidoj diris: Pro kio vi eliris kontraŭ nin? Kaj ili respondis: Ni venis, por ligi Ŝimŝonon, por agi kun li, kiel li agis kun ni.
11于是有三千 犹大 人下到 以坦 磐的穴内,对 参孙 说:「 非利士 人辖制我们,你不知道吗?你向我们行的是什么事呢?」他回答说:「他们向我怎样行,我也要向他们怎样行。」
11Tiam iris tri mil homoj el Jehuda al la fendego de la roko Etam, kaj diris al Ŝimŝon: Ĉu vi ne scias, ke la Filiŝtoj regas super ni? kion do vi faris al ni? Kaj li diris al ili: Kiel ili agis kun mi, tiel mi agis kun ili.
12犹大 人对他说:「我们下来是要捆绑你,将你交在 非利士 人手中。」 参孙 说:「你们要向我起誓,应承你们自己不害死我。」
12Kaj ili diris al li: Ni venis, por ligi vin, por doni vin en la manojn de la Filiŝtoj. Tiam Ŝimŝon diris al ili: Ĵuru al mi, ke vi ne mortigos min.
13他们说:「我们断不杀你,只要将你捆绑交在 非利士 人手中。」于是用两条新绳捆绑 参孙 ,将他从 以坦 磐带上去。
13Kaj ili diris al li jene: Ne; ni nur ligos vin kaj transdonos vin en iliajn manojn, sed certe ni ne mortigos vin. Kaj ili ligis lin per du novaj ŝnuroj kaj elkondukis lin el la roko.
14参孙 到了 利希 , 非利士 人都迎着喧嚷。耶和华的灵大大感动 参孙 ,他臂上的绳就像火烧的麻一样,他的绑绳都从他手上脱落下来。
14Kiam li venis al Leĥi, la Filiŝtoj ĝojkriante iris renkonte al li. Sed venis sur lin la spirito de la Eternulo, kaj la ŝnuroj, kiuj estis sur liaj brakoj, fariĝis kiel lino, bruligita de fajro, kaj liaj katenoj disfalis de liaj manoj.
15他见一块未干的驴腮骨,就伸手拾起来,用以击杀一千人。
15Kaj li trovis freŝan makzelon de azeno, kaj li etendis sian manon kaj prenis ĝin kaj mortigis per ĝi mil homojn.
16参孙 说: 我用驴腮骨杀人成堆, 用驴腮骨杀了一千人。
16Kaj Ŝimŝon diris: Per makzelo de azeno grandegan amason, Per makzelo de azeno mi mortigis mil homojn.
17说完这话,就把那腮骨从手里抛出去了。那地便叫 拉末·利希 。
17Kiam li finis paroli, li forĵetis el sia mano la makzelon; kaj li donis al tiu loko la nomon Ramat-Leĥi.
18参孙 甚觉口渴,就求告耶和华说:「你既借仆人的手施行这么大的拯救,岂可任我渴死、落在未受割礼的人手中呢?」
18Kaj li eksentis grandan soifon, kaj li ekvokis al la Eternulo, kaj diris: Vi faris per la mano de Via sklavo tiun grandan savon; kaj nun mi devas morti de soifo kaj fali en la manojn de la necirkumciditoj!
19神就使 利希 的洼处裂开,有水从其中涌出来。 参孙 喝了,精神复原;因此那泉名叫 隐·哈歌利 ,那泉直到今日还在 利希 。
19Tiam Dio fendis kavon, kiu estis en Leĥi, kaj eliris el ĝi akvo; kaj li trinkis, kaj lia spirito revenis, kaj li reviviĝis. Tial ĝi ricevis la nomon ĝis la nuna tago: Fonto de la Vokanto en Leĥi.
20当 非利士 人辖制 以色列 人的时候, 参孙 作 以色列 的士师二十年。
20Kaj li estis juĝisto de Izrael en la tempo de la Filiŝtoj dum dudek jaroj.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.