士师记
Chapter 14
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1参孙 下到 亭拿 ,在那里看见一个女子,是 非利士 人的女儿。
1Ŝimŝon iris en Timnan, kaj ekvidis en Timna virinon el la filinoj de la Filiŝtoj.
2参孙 上来禀告他父母说:「我在 亭拿 看见一个女子,是 非利士 人的女儿,愿你们给我娶来为妻。」
2Kaj li iris kaj sciigis tion al sia patro kaj al sia patrino, kaj diris: Mi vidis en Timna virinon el la filinoj de la Filiŝtoj; nun prenu ŝin al mi kiel edzinon.
3他父母说:「在你弟兄的女儿中,或在本国的民中,岂没有一个女子,何至你去在未受割礼的 非利士 人中娶妻呢?」 参孙 对他父亲说:「愿你给我娶那女子,因我喜悦她。」
3Kaj lia patro kaj lia patrino diris al li: Ĉu ne troviĝas virino inter la filinoj de viaj fratoj kaj en nia tuta popolo, ke vi iras preni edzinon el la necirkumciditaj Filiŝtoj? Sed Ŝimŝon diris al sia patro: Ŝin prenu por mi, ĉar ŝi plaĉas al mi.
4他的父母却不知道这事是出于耶和华,因为他找机会攻击 非利士 人。那时, 非利士 人辖制 以色列 人。
4Kaj lia patro kaj lia patrino ne sciis, ke tio estas de la Eternulo, ĉar Li serĉis pretekston kontraŭ la Filiŝtoj; en tiu tempo la Filiŝtoj regis super Izrael.
5参孙 跟他父母下 亭拿 去,到了 亭拿 的葡萄园,见有一只少壮狮子向他吼叫。
5Kaj Ŝimŝon kun sia patro kaj kun sia patrino iris en Timnan; kiam ili venis al la vinberĝardenoj de Timna, juna leono blekegante venis renkonte al li.
6耶和华的灵大大感动 参孙 ,他虽然手无器械,却将狮子撕裂,如同撕裂山羊羔一样。他行这事并没有告诉父母。
6Kaj venis sur lin la spirito de la Eternulo, kaj li disŝiris lin, kiel oni disŝiras kapridon, kvankam li nenion havis en sia mano. Kaj li ne diris al siaj gepatroj, kion li faris.
7参孙 下去与女子说话,就喜悦她;
7Kaj li venis kaj parolis kun la virino, kaj ŝi plaĉis al Ŝimŝon.
8过了些日子,再下去要娶那女子,转向道旁要看死狮,见有一群蜂子和蜜在死狮之内,
8Post kelka tempo li iris denove, por preni ŝin, kaj li devojiĝis, por vidi la kadavron de la leono; kaj jen svarmamaso da abeloj estas en la kadavro de la leono, kaj ankaŭ mielo.
9就用手取蜜,且吃且走;到了父母那里,给他父母,他们也吃了;只是没有告诉这蜜是从死狮之内取来的。
9Kaj li prenis ĝin en siajn manojn kaj iris, manĝante dum la irado; kaj li iris al siaj gepatroj, kaj donis al ili, kaj ili manĝis; sed li ne diris al ili, ke el la kadavro de la leono li prenis la mielon.
10他父亲下去见女子。 参孙 在那里设摆筵宴,因为向来少年人都有这个规矩。
10Kaj lia patro venis al la virino, kaj Ŝimŝon faris tie festenon, kiel ordinare faras la junuloj.
11众人看见 参孙 ,就请了三十个人陪伴他。
11Kiam ili ekvidis lin, ili donis al li tridek kompanianojn, ke ili estu kun li.
12参孙 对他们说:「我给你们出一个谜语,你们在七日筵宴之内,若能猜出意思告诉我,我就给你们三十件里衣,三十套衣裳;
12Kaj Ŝimŝon diris al ili: Mi proponos al vi enigmon; se vi divenos ĝin al mi dum la sep tagoj de la festeno kaj trafos, tiam mi donos al vi tridek ĉemizojn kaj tridek kompletojn da vestoj;
13你们若不能猜出意思告诉我,你们就给我三十件里衣,三十套衣裳。」他们说:「请将谜语说给我们听。」
13sed se vi ne povas diveni al mi, tiam vi donos al mi tridek ĉemizojn kaj tridek kompletojn da vestoj. Kaj ili diris al li: Proponu vian enigmon, kaj ni aŭskultos.
14参孙 对他们说: 吃的从吃者出来; 甜的从强者出来。 他们三日不能猜出谜语的意思。
14Kaj li diris al ili: El manĝantaĵo devenis manĝataĵo, Kaj el fortaĵo devenis dolĉaĵo. Kaj ili ne povis solvi la enigmon dum tri tagoj.
15到第七天,他们对 参孙 的妻说:「你诓哄你丈夫,探出谜语的意思告诉我们,免得我们用火烧你和你父家。你们请了我们来,是要夺我们所有的吗?」
15En la sepa tago ili diris al la edzino de Ŝimŝon: Admonu vian edzon, ke li solvu al ni la enigmon; alie ni forbruligos per fajro vin kaj la domon de via patro. Ĉu por senhavigi nin vi invitis nin ĉi tien?
16参孙 的妻在丈夫面前啼哭说:「你是恨我,不是爱我,你给我本国的人出谜语,却没有将意思告诉我。」 参孙 回答说:「连我父母我都没有告诉,岂可告诉你呢?」
16Tiam la edzino de Ŝimŝon ekploris antaŭ li, kaj diris: Vi nur malamas min, sed ne amas; vi proponis enigmon al la filoj de mia popolo, kaj al mi vi ne diris ĝian solvon. Kaj li diris al ŝi: Jen al miaj gepatroj mi ne diris la solvon, kaj ĉu al vi mi ĝin diru?
17七日筵宴之内,她在丈夫面前啼哭,到第七天逼着他,他才将谜语的意思告诉他妻,他妻就告诉本国的人。
17Kaj ŝi ploris antaŭ li dum la sep tagoj, kiujn daŭris ĉe ili la festeno; en la sepa tago li diris al ŝi la solvon, ĉar ŝi tre insistis. Kaj ŝi diris la solvon de la enigmo al la filoj de ŝia popolo.
18到第七天,日头未落以前,那城里的人对 参孙 说: 有什么比蜜还甜呢? 有什么比狮子还强呢? 参孙 对他们说: 你们若非用我的母牛犊耕地, 就猜不出我谜语的意思来。
18Kaj la urbanoj diris al li en la sepa tago, antaŭ la subiro de la suno: Kio estas pli dolĉa ol mielo? kaj kio estas pli forta ol leono? Kaj li diris al ili: Se vi ne plugus per mia bovidino, Vi ne trovus la solvon de mia enigmo.
19耶和华的灵大大感动 参孙 ,他就下到 亚实基伦 ,击杀了三十个人,夺了他们的衣裳,将 衣裳 给了猜出谜语的人。 参孙 发怒,就上父家去了。
19Kaj venis sur lin la spirito de la Eternulo, kaj li iris en Aŝkelonon kaj mortigis tie tridek homojn kaj prenis iliajn vestojn kaj donis la kompletojn de iliaj vestoj al la solvintoj de la enigmo. Sed ekflamis lia kolero, kaj li foriris en la domon de sia patro.
20参孙 的妻便归了 参孙 的陪伴,就是作过他朋友的。
20Kaj la edzino de Ŝimŝon fariĝis edzino de lia festena kompaniulo, kiu kompaniis al li.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.