エゼキエル書 25
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)Translation
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1主の言葉が私に臨んだ。
1Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2「人の子よ、アンモンの子らに顔を向け、彼らに対して預言せよ。
2Ho filo de homo, turnu vian vizaĝon al la Amonidoj, kaj profetu pri ili;
3アンモンの子らに言え。『主なる神の言葉を聞け。主なる神はこう言われる。「わたしの聖所が汚されたとき、イスラエルの地が荒れ果てたとき、ユダの家が捕囚となったとき、あなたはそれらに向かって、『ああ、よい気味だ』と言った。
3kaj diru al la Amonidoj: Aŭskultu la vorton de la Sinjoro, la Eternulo: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi diras pri Mia sanktejo: Ha, ha! ĝi estas malsanktigita; kaj pri la lando de Izrael: Ĝi estas dezertigita; kaj pri la domo de Jehuda: Ili estas forkondukitaj en kaptitecon —
4それゆえ、見よ、わたしはあなたを東方の民に渡して、その所有とする。彼らはあなたの中に陣営を置き、住まいを設ける。彼らはあなたの果実を食べ、あなたの乳を飲む。
4pro tio jen Mi transdonos vin kiel posedaĵon al la filoj de la oriento, kaj ili starigos ĉe vi siajn tendarojn kaj aranĝos ĉe vi siajn loĝejojn; ili manĝos viajn fruktojn, kaj ili trinkos vian lakton.
5わたしはラバをらくだの放牧場とし、アンモンの子らの地を羊の群れの休み場とする。そのとき、あなたがたは、わたしが主であることを知る。」
5Kaj Mi faros el Raba stalon por kameloj, kaj el la lando de la Amonidoj ripozejon por ŝafoj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
6主なる神はこう言われる。「あなたはイスラエルの地に向かって手を打ち、足を踏み鳴らし、心の底から侮って喜んだ。
6Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi aplaŭdis per la manoj kaj frapis per la piedoj kaj kun plena kora malestimo ĝojis pri la lando de Izrael —
7それゆえ、見よ、わたしはあなたに向かって手を伸ばし、あなたを諸国の略奪物として渡す。わたしはあなたを諸民族の中から断ち切り、国々の中から消し去り、あなたを滅ぼす。そのとき、あなたは、わたしが主であることを知る。」
7pro tio jen Mi etendos Mian manon kontraŭ vin kaj transdonos vin al la nacioj por disrabo, kaj Mi ekstermos vin el inter la popoloj, malaperigos vin el inter la landoj, kaj pereigos vin; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
8主なる神はこう言われる。「モアブとセイルは、『見よ、ユダの家もすべての諸国と同じだ』と言った。
8Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke Moab kaj Seir diras: Jen la domo de Jehuda estas kiel ĉiuj nacioj —
9それゆえ、見よ、わたしはモアブの側面を、その国境にある町々、その地の誉れであるベテ・エシモテ、バアル・メオン、キルヤタイムから開く。
9pro tio Mi malfermos la flankon de Moab en la urboj, en ĝiaj limaj urboj, la belan landon de Bet-Jeŝimot, Baal-Meon, kaj Kirjataim;
10わたしはそれを東方の民に開き、彼らをアンモンの子らに攻めかからせる。そして、アンモンの子らを彼らの所有とする。こうして、アンモンの子らは諸国の間で思い起こされなくなる。
10kaj Mi donos tion kune kun la Amonidoj al la filoj de la oriento kiel posedaĵon, por ke la Amonidoj ne plu estu rememorataj inter la popoloj.
11わたしはモアブに裁きを行う。そのとき、彼らは、わたしが主であることを知る。」
11Kaj kontraŭ Moab Mi faros juĝon; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
12主なる神はこう言われる。「エドムはユダの家に復讐し、彼らに復讐することによって大きな罪を犯した。」
12Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke Edom faris venĝon al la domo de Jehuda kaj forte kulpiĝis per sia venĝo kontraŭ ili —
13それゆえ、主なる神はこう言われる。「わたしはエドムに向かって手を伸ばし、そこから人と動物を断ち切る。テマンからデダンに至るまで、その地を荒れ果てさせる。彼らは剣に倒れる。
13pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi etendos Mian manon kontraŭ la landon de Edom, kaj ekstermos en ĝi la homojn kaj brutojn, kaj faros ĝin dezerto; de Teman ĝis Dedan ili falos de glavo.
14わたしは、わたしの民イスラエルの手によってエドムに復讐する。彼らはわたしの怒りと憤りに従ってエドムを扱う。そのとき、彼らはわたしの復讐を知る」と主なる神は言われる。
14Kaj Mi faros Mian venĝon kontraŭ Edom per la mano de Mia popolo Izrael; kaj ili agos kun la Edomidoj konforme al Mia kolero kaj indigno, por ke ĉi tiuj ekkonu Mian venĝon, diras la Sinjoro, la Eternulo.
15主なる神はこう言われる。「ペリシテ人は復讐を行い、心の底から侮り、絶え間ない敵意をもって復讐し、滅ぼそうとした。」
15Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke la Filiŝtoj agis venĝe kaj faris la venĝon kun plena kora malbondeziro kaj faris ekstermon laŭ sia eterna malamo —
16それゆえ、主なる神はこう言われる。「見よ、わたしはペリシテ人に向かって手を伸ばし、ケレテ人を断ち切り、海辺に残る者を滅ぼす。
16pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi etendos Mian manon kontraŭ la Filiŝtojn, ekstermos la Keretidojn, kaj pereigos la restintojn ĉe la bordo de la maro.
17わたしは怒りに満ちた懲らしめをもって、彼らに大いなる復讐を行う。わたしが彼らに復讐するとき、彼らは、わたしが主であることを知る。」』」
17Kaj Mi faros kontraŭ ili grandan venĝon kun kolerega puno; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi faros Mian venĝon kontraŭ ili.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.