エゼキエル書 48
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)Translation
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1「部族の名は次のとおりである。北端から、ヘテロンへの道に沿ってハマテの入口まで、さらにダマスコの北の境界にあるハツァル・エナンまで、ハマテに沿って北へ延びる。東側から西側までが、ダンの一つの割り当て地となる。
1Jen estas la nomoj de la triboj: de la norda rando laŭ la vojo al Ĥetlon, en la direkto al Ĥamat, Ĥacar-Enan, norde de la limo de Damasko ĝis Ĥamat; ĉi tiu regiono de oriente ĝis okcidente apartenos sole al Dan.
2ダンの境界に接し、東側から西側までが、アシェルの一つの割り当て地となる。
2Kaj apud la limo de Dan, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Aŝer.
3アシェルの境界に接し、東側から西側までが、ナフタリの一つの割り当て地となる。
3Apud la limo de Aŝer, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Naftali.
4ナフタリの境界に接し、東側から西側までが、マナセの一つの割り当て地となる。
4Apud la limo de Naftali, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Manase.
5マナセの境界に接し、東側から西側までが、エフライムの一つの割り当て地となる。
5Apud la limo de Manase, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Efraim.
6エフライムの境界に接し、東側から西側までが、ルベンの一つの割り当て地となる。
6Apud la limo de Efraim, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Ruben.
7ルベンの境界に接し、東側から西側までが、ユダの一つの割り当て地となる。
7Apud la limo de Ruben, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Jehuda.
8ユダの境界に接して、東側から西側まで、あなたがたがささげる奉納地を置く。その幅は二万五千竿、長さは東側から西側まで、ほかの割り当て地の一つと同じとする。聖所はその中央に置く。
8Apud la limo de Jehuda, de la orienta rando ĝis la okcidenta, estos la konsekrita terpeco, kiun vi apartigos, kaj kiu havos la larĝon de dudek kvin mil mezurstangoj kaj la longon kiel unu el la partoj de la orienta rando ĝis la okcidenta, kaj en kies mezo estos la sanktejo.
9あなたがたが主にささげる奉納地は、長さ二万五千竿、幅一万竿とする。
9La apartigita terpeco, kiun vi konsekros al la Eternulo, havos la longon de dudek kvin mil kaj la larĝon de dek mil.
10この聖なる奉納地は祭司たちのためのもので、北側の長さは二万五千竿、西側の幅は一万竿、東側の幅は一万竿、南側の長さは二万五千竿とする。主の聖所はその中央に置く。
10Kaj la sankta terpeco estos por la pastroj, havante norden dudek kvin mil, kaj okcidenten la larĝon de dek mil, orienten la larĝon de dek mil, kaj suden la longon de dudek kvin mil; kaj en ĝia mezo estos la sanktejo de la Eternulo.
11これは、ツァドクの子らのうち、聖別された祭司たちのためのものである。彼らはわたしの指示を守り、イスラエルの子らが迷い出たときにも、レビ人たちのように迷い出なかった。
11Ĝi estu sanktigita por la pastroj el la filoj de Cadok, kiuj plenumadis Mian servadon kaj ne defalis de Mi dum la defalo de la Izraelidoj, kiel defalis la Levidoj.
12土地の奉納地のうち、レビ人の境界に接する区画が、彼らのための最も聖なる奉納地となる。
12Kaj al ili estos apartigita parto el la konsekrita terpeco, kiel plejsanktaĵo, apud la limo de la Levidoj.
13祭司たちの境界に沿って、レビ人の土地は長さ二万五千キュビト、幅一万キュビトとする。全体の長さは二万五千キュビト、幅は一万キュビトである。
13Kaj la Levidoj havos apud la limo de la pastroj dudek kvin mil da longo kaj dek mil da larĝo; la tuta longo estos dudek kvin mil, kaj la larĝo estos dek mil.
14彼らはその一部も売ってはならず、交換してもならない。この土地の初物を他人に譲り渡してはならない。それは主にとって聖なるものだからである。
14Ili nenion devas vendi el tio, nek interŝanĝi; la unuaaĵo de la lando devas ne transiri, ĉar ĝi estas konsekrita al la Eternulo.
15二万五千キュビトの幅のうち、残る五千キュビトは、町と住居と放牧地のための一般の土地とする。町はその中央に置く。
15La ceteraj kvin mil da larĝo kun dudek kvin mil da longo estas nekonsekrita apartenaĵo de la urbo, kiel loĝatejo kaj antaŭurbo; kaj la urbo estos en la mezo.
16町の寸法は次のとおりである。北側は四千五百キュビト、南側は四千五百キュビト、東側は四千五百キュビト、西側は四千五百キュビトとする。
16Jen estas ĝiaj dimensioj: la norda rando havos kvar mil kvincent, la suda rando kvar mil kvincent, la orienta rando kvar mil kvincent, kaj la okcidenta rando kvar mil kvincent.
17町の放牧地は、北へ二百五十キュビト、南へ二百五十キュビト、東へ二百五十キュビト、西へ二百五十キュビトとする。
17La antaŭurbo de la urbo havos norde ducent kvindek, kaj sude ducent kvindek, kaj oriente ducent kvindek, kaj okcidente ducent kvindek.
18聖なる奉納地に沿って残る土地は、東へ一万キュビト、西へ一万キュビトとする。それは聖なる奉納地に沿って置かれ、その産物は町で働く者たちの食物となる。
18Koncerne la ceteran parton de la longo kontraŭ la sankta terpeco, nome dek mil oriente kaj dek mil okcidente, kiu troviĝas kontraŭ la sankta terpeco, ĝiaj produktaĵoj devas servi kiel manĝaĵo por la laboristoj de la urbo.
19イスラエルのすべての部族から出た、町で働く者たちがこれを耕す。
19En la urbo laboros laboristoj el ĉiuj triboj de Izrael.
20奉納地全体は、縦二万五千キュビト、横二万五千キュビトの正方形とする。聖なる奉納地と町の所有地を一つにして、ささげなければならない。
20La tuta apartigita terpeco devas havi dudek kvin mil kontraŭ dudek kvin mil; kvaronon de la sankta terpeco apartigu kiel posedaĵon de la urbo.
21残りの土地は君主のものとなる。聖なる奉納地と町の所有地の両側、すなわち、奉納地の二万五千キュビトに面して東の境界まで延びる土地と、西側の二万五千キュビトに面して西の境界まで延びる土地である。それは各部族の割り当て地に沿って君主のものとなり、聖なる奉納地と宮の聖所はその中央に置かれる。
21Kio restas de la sanktigita terpeco kaj de la posedaĵo de la urbo, de la dudek kvin mil, apartigitaj oriente kaj okcidente, kontraŭ tiuj partoj, tio apartenu al la princo; kaj la sankta terpeco kaj la sankta domo estos en la mezo.
22レビ人の所有地と町の所有地は、君主の土地の中央にある。ユダの境界とベニヤミンの境界との間にある土地が、君主のものとなる。
22Kio troviĝas inter la apartenaĵo de la Levidoj kaj la apartenaĵo de la urbo, inter la limo de Jehuda kaj la limo de Benjamen, tio apartenu al la princo.
23残りの部族については、東側から西側までが、ベニヤミンの一つの割り当て地となる。
23La ceteraj triboj de la rando orienta ĝis la rando okcidenta: Benjamen havos unu parton.
24ベニヤミンの境界に接し、東側から西側までが、シメオンの一つの割り当て地となる。
24Apud la limo de Benjamen, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Simeon.
25シメオンの境界に接し、東側から西側までが、イッサカルの一つの割り当て地となる。
25Apud la limo de Simeon, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Isaĥar.
26イッサカルの境界に接し、東側から西側までが、ゼブルンの一つの割り当て地となる。
26Apud la limo de Isaĥar, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Zebulun.
27ゼブルンの境界に接し、東側から西側までが、ガドの一つの割り当て地となる。
27Apud la limo de Zebulun, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Gad.
28ガドの境界に接する南側の境界は、タマルからメリボテ・カデシュの水まで、さらに川に沿って大海までとする。
28Apud la limo de Gad, ĉe la rando suda, estos la limo de Tamar ĝis la Akvo de Malpaco apud Kadeŝ, laŭlonge de la torento ĝis la Granda Maro.
29これが、あなたがたがイスラエルの諸部族に相続地としてくじで分ける土地であり、これらが彼らの割り当て地である」と主なる神は言われる。
29Tio estas la lando, kiun vi lote dividos kiel heredan posedaĵon al la triboj de Izrael, kaj tio estas iliaj partoj, diras la Sinjoro, la Eternulo.
30「町の出口は次のとおりである。北側は、測って四千五百竿とする。
30Kaj jen estas la randoj de la urbo: sur la norda flanko kvar mil kvincent mezurstangoj;
31町の門にはイスラエルの諸部族の名を付ける。北側には三つの門がある。ルベンの門が一つ、ユダの門が一つ、レビの門が一つである。
31kaj la pordegoj de la urbo estos nomataj laŭ la nomoj de la triboj de Izrael; tri pordegoj norde: unu Pordego de Ruben, unu Pordego de Jehuda, unu Pordego de Levi.
32東側は四千五百竿で、三つの門がある。ヨセフの門が一つ、ベニヤミンの門が一つ、ダンの門が一つである。
32Ankaŭ sur la orienta flanko kvar mil kvincent mezurstangoj; kaj tri pordegoj: unu Pordego de Jozef, unu Pordego de Benjamen, unu Pordego de Dan.
33南側は、測って四千五百竿で、三つの門がある。シメオンの門が一つ、イッサカルの門が一つ、ゼブルンの門が一つである。
33Ankaŭ sur la suda flanko kvar mil kvincent mezurstangoj; kaj tri pordegoj: unu Pordego de Simeon, unu Pordego de Isaĥar, unu Pordego de Zebulun.
34西側は四千五百竿で、三つの門がある。ガドの門が一つ、アシェルの門が一つ、ナフタリの門が一つである。
34Ankaŭ sur la okcidenta flanko kvar mil kvincent; pordegojn ĝi havas tri: unu Pordego de Gad, unu Pordego de Aŝer, unu Pordego de Naftali.
35町の周囲は一万八千竿となる。その日から、この町は『主はそこにおられる』と呼ばれる。」
35La tuta ĉirkaŭo havas dek ok mil. Kaj la nomo de la urbo de post tiu tago estos: Eternulo-Tie.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.