エゼキエル書
Chapter 22
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

エゼキエル書 22

Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1さらに、主の言葉が私に臨んだ。
1Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2「人の子よ、あなたは裁くのか、流血の町を裁くのか。それなら、その町にすべての忌むべき行いを知らせよ。
2Ĉu vi, ho filo de homo, volas juĝi la urbon de sango kaj montri al ĝi ĉiujn ĝiajn abomenindaĵojn?
3あなたはこう言え。『主なる神はこう言われる。「自らの時を招くために、その中で血を流し、自らを汚すために偶像を造る町よ。
3Diru, ke tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ho urbo, kiu elverŝas sangon en sia mezo, por ke venu ĝia tempo, kaj kiu faras al si idolojn, por malpuriĝi!
4あなたは自分が流した血によって罪ある者となり、自分が造った偶像によって汚れた。あなたは自分の日々を近づけ、自分の年月の終わりに達した。それゆえ、わたしはあなたを諸国のそしりとし、すべての国々のあざけりとした。
4Per la sango, kiun vi elverŝis, vi kulpiĝis, kaj per viaj idoloj, kiujn vi faris, vi malpuriĝis; vi alproksimigis vian tempon kaj alvenigis vian jaron. Pro tio Mi faros vin hontindaĵo inter la nacioj kaj mokataĵo por ĉiuj landoj.
5近くにいる者も、あなたから遠く離れている者も、悪名高く、騒乱に満ちたあなたをあざける。
5Tiuj, kiuj estas proksimaj, kaj tiuj, kiuj estas malproksimaj de vi, mokos vin, kiu havos malpuran nomon kaj grandan maltrankvilecon.
6見よ、イスラエルの君主たちは、それぞれ自分の力に任せて、あなたの中で血を流した。
6Jen la estroj de Izrael, ĉiu el ili laŭ sia potenco, estis ĉe vi, por verŝi sangon.
7あなたの中で、人々は父と母を軽蔑した。 あなたの中で寄留者を虐げ、あなたの中で父のない子とやもめを苦しめた。
7Patron kaj patrinon oni malŝatis ĉe vi, fremdulon oni premis inter vi, al orfo kaj vidvino oni faris maljustaĵon ĉe vi.
8あなたはわたしの聖なるものを軽蔑し、わたしの安息日を汚した。
8Miajn sanktaĵojn vi malestimis, kaj Miajn sabatojn vi malsanktigis.
9あなたの中には、人を中傷し、血を流す者たちがいた。あなたの中で、人々は山の聖所で食べ、淫らな行いをした。
9Kalumniantoj estis ĉe vi, por verŝi sangon; sur la montoj oni manĝis ĉe vi, malĉastaĵojn oni faris meze de vi.
10あなたの中で、人々は父の裸をあらわにし、月のものによって汚れている女を辱めた。
10Nudaĵon de patro oni malkovris ĉe vi, perfortis virinon dum ŝia monataĵo.
11ある者は隣人の妻と忌むべきことを行い、ある者は嫁を淫らに汚し、またある者は父の娘である自分の姉妹を辱めた。
11Oni faris abomenindaĵon kun la edzino de sia proksimulo, oni malpurigis sian bofilinon per malĉastaĵo, oni perfortis ĉe vi sian fratinon, filinon de sia patro.
12あなたの中で、人々は血を流すために賄賂を受け取った。あなたは利息と高利を取り、虐げによって隣人から不当な利益をむさぼり、わたしを忘れた」と主なる神は言われる。
12Subaĉeton oni prenis ĉe vi, por verŝi sangon, procentegon kaj troprofiton vi prenis, pro avideco vi premis viajn proksimulojn, kaj Min vi forgesis, diras la Sinjoro, la Eternulo.
13「見よ、それゆえ、わたしはあなたが得た不正な利益と、あなたの中で流された血のために手を打った。
13Kaj jen Mi interfrapis Miajn manojn pro via profitemeco, kiun vi montris, kaj pro la verŝado de sango, kiu estis meze de vi.
14わたしがあなたを扱う日に、あなたの心は耐えられるだろうか。あなたの手はなお強くあり続けられるだろうか。主であるわたしが語った。わたしはそれを行う。
14Ĉu via koro rezistos, kaj ĉu viaj manoj konservos sian forton, en la tempo, kiam Mi komencos Mian faradon kontraŭ vi? Mi, la Eternulo, tion diris, kaj Mi faros.
15わたしはあなたを諸国の間に散らし、国々の中に追い散らす。わたしはあなたの汚れをあなたの中から取り除く。
15Kaj Mi disĵetos vin inter la naciojn, kaj Mi dispelos vin en diversajn landojn, kaj Mi tute deprenos de vi vian malpurecon.
16あなた自身が諸国の目の前で汚される。そのとき、あなたは、わたしが主であることを知る。」』」
16Kaj vi humiligos vin antaŭ la okuloj de la nacioj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
17主の言葉が私に臨んだ。
17Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
18「人の子よ、イスラエルの家はわたしにとって金かすとなった。彼らは皆、炉の中の青銅、すず、鉄、鉛であり、銀の金かすである。
18Ho filo de homo! la domo de Izrael fariĝis por Mi kiel skorio: ili ĉiuj, kupro, stano, fero, kaj plumbo, interne de la forno fariĝis skorio de arĝento.
19それゆえ、主なる神はこう言われる。『あなたがたは皆、金かすとなったので、見よ、わたしはあなたがたをエルサレムのただ中に集める。
19Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉar vi ĉiuj fariĝis skorio, tial jen Mi kolektos vin en Jerusalemon.
20人々が銀、青銅、鉄、鉛、すずを炉の中に集め、その上に火を吹きつけて溶かすように、わたしは怒りと憤りをもってあなたがたを集め、そこに置いて溶かす。
20Kiel oni kolektas arĝenton, kupron, feron, plumbon, kaj stanon en forno, por blovi sur ilin fajron kaj fandi ilin, tiel Mi kolektos en Mia kolero kaj en Mia indigno, kuŝigos, kaj fandos vin.
21わたしはあなたがたを集め、怒りの火を吹きつける。あなたがたはその中で溶かされる。
21Mi kunigos vin kaj blovos sur vin la fajron de Mia kolero, kaj vi fandiĝos en ĝi.
22銀が炉の中で溶かされるように、あなたがたもその中で溶かされる。そのとき、あなたがたは、主であるわたしが憤りをあなたがたの上に注いだことを知る。』」
22Kiel fandiĝas arĝento en la forno, tiel vi fandiĝos en ĝi; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, elverŝis sur vin Mian koleron.
23主の言葉が私に臨んだ。
23Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
24「人の子よ、この地に言え。『あなたは清められず、憤りの日に雨も降らない地である。』
24Ho filo de homo, diru al ĝi: Vi estas lando ne purigata, ne pripluvata en la tago de kolero.
25その中には預言者たちの陰謀がある。彼らは獲物を引き裂く、ほえる獅子のようである。彼らは人の命を食い尽くし、宝物や貴重品を奪い、その中で多くの女をやもめにした。
25La amasiĝintaj profetoj en ĝi estas kiel blekeganta leono, kiu disŝiras kaptitaĵon; ili manĝas animojn, forprenas valoraĵojn kaj multekostaĵojn, multigas en ĝi la nombron de ĝiaj vidvinoj.
26その祭司たちはわたしの律法を侵し、わたしの聖なるものを汚した。彼らは聖なるものと俗なるものとを区別せず、汚れたものと清いものとの違いを人々に教えず、わたしの安息日から目を背けた。そのため、わたしは彼らの中で汚されている。
26Ĝiaj pastroj kripligas Mian instruon kaj malsanktigas Miajn sanktaĵojn; ili ne distingas inter sanktaĵo kaj nesanktaĵo, ne montras la diferencon inter malpuraĵo kaj puraĵo; kaj de Miaj sabatoj ili forturnis siajn okulojn, kaj Mi estas malsanktigata inter ili.
27その中の君主たちは、獲物を引き裂く狼のようである。不正な利益を得るために血を流し、人の命を奪っている。
27Ĝiaj potenculoj en ĝi estas kiel lupoj, kiuj disŝiras kaptitaĵon, verŝas sangon, pereigas animojn, por akiri profiton.
28その預言者たちは彼らのためにしっくいを塗り、偽りの幻を見、偽りを占って、『主なる神はこう言われる』と言う。しかし、主は語っていない。
28Ĝiaj profetoj ŝmiras ilin per maltaŭga mortero, predikas malverajn viziojn, faras al ili mensogajn antaŭdirojn, dirante, ke tiele diris la Sinjoro, la Eternulo, kvankam la Eternulo ne parolis.
29この地の民は人を虐げ、略奪を行ってきた。彼らは貧しい者や乏しい者を苦しめ、寄留者を不当に圧迫した。
29La popolo de la lando faras perfortaĵojn, senĉese rabas, premas malriĉulon kaj senhavulon, perfortas la fremdulon sen ia justeco.
30わたしはその中で、城壁を築き、この地を滅ぼさなくてよいように、わたしの前で破れ口に立つ者を捜した。しかし、だれも見つからなかった。
30Mi serĉis inter ili homon, kiu aranĝus barilon kaj stariĝus antaŭ Mi ĉe la breĉo, por defendi la landon, ke Mi ne pereigu ĝin; sed Mi ne trovis.
31それゆえ、わたしは彼らの上に憤りを注ぎ、怒りの火で彼らを焼き尽くした。彼らの歩みを彼ら自身の頭に報いた」と主なる神は言われる。
31Kaj Mi elverŝos sur ilin Mian koleron, Mi ekstermos ilin per la fajro de Mia indigno; ilian konduton Mi metos sur ilian kapon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.