エゼキエル書
Chapter 11
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

エゼキエル書 11

Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1さらに、霊は私を持ち上げ、東向きの主の宮の東門へ連れて行った。見よ、門の入口に二十五人の男がいた。その中に、アズルの子ヤアザヌヤとベナヤの子ペラテヤがいるのを見た。彼らは民の首長たちであった。
1Kaj levis min la spirito, kaj venigis min al la orienta pordego de la domo de la Eternulo, al tiu, kiu rigardas orienten. Kaj jen ĉe la enirejo de la pordego staras dudek kvin homoj, kaj inter ili mi vidas Jaazanjan, filon de Azur, kaj Pelatjan, filon de Benaja, estrojn de la popolo.
2その方は私に言われた。「人の子よ、この者たちは、この町で不義を企み、邪悪な助言を与えている者たちである。
2Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, ĉi tiuj homoj havas malpiajn intencojn kaj donas malbonajn konsilojn en ĉi tiu urbo.
3彼らは言っている。『家を建てる時はまだ近くない。この町は大釜で、われわれはその肉だ。』
3Ili diras: Ankoraŭ ne baldaŭ; ni konstruu domojn; ĝi estas la kaldrono, kaj ni estas la viando.
4それゆえ、彼らに向かって預言せよ。人の子よ、預言せよ。」
4Tial profetu pri ili, profetu, ho filo de homo.
5そのとき、主の霊が私の上に降り、私に言った。「語れ。『主はこう言われる。「イスラエルの家よ、あなたがたはそのように言った。わたしはあなたがたの心に浮かぶことを知っている。
5Kaj malleviĝis sur min la spirito de la Eternulo, kaj diris al mi: Diru: Tiele diras la Eternulo: Tiel vi parolis, ho domo de Izrael, kaj la pensojn de via koro Mi scias.
6あなたがたはこの町で殺された者を増やし、その通りを死体で満たした。」
6Multajn vi mortigis en ĉi tiu urbo, kaj ĝiajn stratojn vi plenigis per mortigitoj.
7それゆえ、主なる神はこう言われる。「あなたがたが町の中に横たえた死者こそ肉であり、この町は大釜である。しかし、あなたがたはその中から連れ出される。
7Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Viaj mortigitoj, kiujn vi faligis en ĝi, estas la viando, kaj ĝi mem estas la kaldrono; sed vi estos elkondukitaj el ĝi.
8あなたがたは剣を恐れた。わたしはあなたがたの上に剣をもたらす」と主なる神は言われる。
8Glavon vi timas, kaj glavon Mi venigos sur vin, diras la Sinjoro, la Eternulo.
9「わたしはあなたがたを町の中から連れ出し、異国人の手に渡し、あなたがたの間で裁きを執行する。
9Mi elkondukos vin el ĝi kaj transdonos vin en la manojn de fremduloj, kaj Mi faros super vi juĝon.
10あなたがたは剣に倒れる。わたしはイスラエルの国境であなたがたを裁く。そのとき、あなたがたは、わたしが主であることを知る。
10De glavo vi falos; ĉe la limoj de Izrael Mi juĝos vin; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
11この町はあなたがたの大釜とはならず、あなたがたもその中の肉とはならない。わたしはイスラエルの国境であなたがたを裁く。
11La urbo ne estos por vi kaldrono, nek vi estos en ĝi kiel viando; ĉe la limoj de Izrael Mi juĝos vin.
12そのとき、あなたがたは、わたしが主であることを知る。あなたがたはわたしの掟に従って歩まず、わたしの定めを行わず、周囲の諸国の定めに従って行ったからである。」』」
12Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kies leĝojn vi ne sekvis kaj kies decidojn vi ne plenumis, sed vi agis laŭ la maniero de la nacioj, kiuj estas ĉirkaŭ vi.
13私が預言していると、ベナヤの子ペラテヤが死んだ。そこで私はひれ伏し、大声で叫んだ。「ああ、主なる神よ。イスラエルの残りの者を完全に滅ぼされるのですか。」
13Kiam mi eldiris mian profetaĵon, Pelatja, filo de Benaja, mortis; kaj mi ĵetis min vizaĝaltere, kaj ekkriis per laŭta voĉo, kaj diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo! Vi faras finon al la restaĵo de Izrael!
14主の言葉が私に臨んだ。
14Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
15「人の子よ、あなたの兄弟たち、まさにあなたの親族である兄弟たちと、イスラエルの全家は、エルサレムの住民から、『主から遠く離れていろ。この地はわれわれの所有として与えられた』と言われた者たちである。
15Ho filo de homo! al viaj fratoj, jes al viaj fratoj, al viaj parencoj, kaj al la tuta domo de Izrael parolas la loĝantoj de Jerusalem: Foriĝu de la Eternulo, al ni estas donita ĉi tiu lando kiel hereda posedaĵo.
16それゆえ、こう言え。『主なる神はこう言われる。「わたしは彼らを諸国の間に遠く移し、国々の中に散らしたが、彼らが移された国々で、しばらくの間、彼らの聖所となる。」』
16Tial diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kvankam Mi forigis ilin al la nacioj kaj disĵetis ilin en diversajn landojn, Mi tamen baldaŭ estos ilia sanktejo en la landoj, kien ili venis.
17それゆえ、こう言え。『主なる神はこう言われる。「わたしはあなたがたを諸民族の中から集め、散らされた国々から呼び集め、イスラエルの地をあなたがたに与える。」
17Tial diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi kolektos vin el inter la nacioj, Mi kolektos vin el la landoj, kien vi estas disĵetitaj, kaj Mi donos al vi la landon de Izrael.
18「彼らはそこへ行き、その地からすべての忌まわしいものと、すべての忌むべきものを取り除く。
18Kaj kiam ili venos tien, ili forigos el ĝi ĉiujn ĝiajn fiaĵojn kaj ĉiujn ĝiajn abomenindaĵojn.
19わたしは彼らに一つの心を与え、彼らのうちに新しい霊を置く。彼らの肉体から石の心を取り除き、肉の心を与える。
19Kaj Mi donos al ili unu koron, kaj novan spiriton Mi enmetos en vin, kaj Mi elprenos el ilia korpo la koron ŝtonan kaj donos al ili koron karnan,
20こうして彼らはわたしの掟に従って歩み、わたしの定めを守り、それを行う。彼らはわたしの民となり、わたしは彼らの神となる。
20por ke ili sekvu Miajn leĝojn kaj observu Miajn decidojn kaj plenumu ilin; kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio.
21しかし、忌まわしいものと忌むべきものを心から慕って歩む者たちには、その行いを彼ら自身の頭に報いる」と主なる神は言われる。』」
21Sed al tiuj, kiuj sin fordonas al la fiaĵoj kaj abomenindaĵoj de sia koro, Mi turnos ilian konduton kontraŭ ilian kapon, diras la Sinjoro, la Eternulo.
22そのとき、ケルビムは翼を上げ、輪もそのそばにあった。イスラエルの神の栄光は、彼らの上にあった。
22Tiam la keruboj levis siajn flugilojn, kaj la radoj estis apud ili; kaj la majesto de Dio de Izrael estis supre super ili.
23主の栄光は町の中から上って行き、町の東側にある山の上に立った。
23Kaj la majesto de la Eternulo leviĝis el meze de la urbo, kaj haltis sur la monto, kiu estas oriente de la urbo.
24霊は私を持ち上げ、神の霊による幻のうちに、カルデアへ、捕囚の民のもとへ連れて行った。 こうして、私が見た幻は私から上って行った。
24Kaj la spirito min levis, kaj venigis min en la vizio kaj en la inspiro de Dio en Ĥaldeujon, al la forkondukitoj. Kaj malaperis de mi la vizio, kiun mi vidis.
25そこで私は、主が私に示されたすべてのことを捕囚の民に語った。
25Kaj mi rakontis al la forkondukitoj ĉiujn vortojn de la Eternulo, kiujn Li aperigis al mi.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.