エゼキエル書 35
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)Translation
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1さらに、主の言葉が私に臨んだ。
1Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2「人の子よ、セイル山に顔を向け、これに対して預言せよ。
2Ho filo de homo, turnu vian vizaĝon al la monto Seir, kaj profetu pri ĝi;
3これに言え。『主なる神はこう言われる。「セイル山よ、見よ、わたしはあなたに立ち向かう。わたしはあなたに向かって手を伸ばし、あなたを荒れ果てた所とし、驚きの的とする。
3kaj diru al ĝi: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iras kontraŭ vin, ho monto Seir, kaj Mi etendos Mian manon kontraŭ vin kaj faros vin absoluta dezerto.
4わたしはあなたの町々を廃墟とし、あなたは荒れ果てる。そのとき、あなたは、わたしが主であることを知る。
4Viajn urbojn Mi ruinigos, kaj vi mem dezertiĝos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
5あなたは永遠の敵意を抱き、イスラエルの子らが災難に遭った時、終わりの不義の時に、彼らを剣の力に渡した。
5Ĉar vi havis eternan malamon, kaj elmetadis la Izraelidojn al glavo en la tempo de ilia malfeliĉo, kiam iliaj malbonagoj finiĝis:
6それゆえ、わたしは生きている」と主なる神は言われる。「わたしはあなたを血に定め、血があなたを追う。あなたは血を憎まなかったので、血があなたを追う。
6tial, kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi faros vin sanganta, kaj sanga venĝo vin persekutos; ĉar vi ne malamis sangon, tial sanga venĝo vin persekutos.
7わたしはセイル山を荒れ果てた所、驚きの的とし、そこを行き来する者を断ち切る。
7Kaj Mi faros la monton Seir absoluta dezerto, kaj Mi malaperigos sur ĝi ĉian pasanton.
8わたしはその山々を殺された者で満たす。剣で殺された者たちは、あなたの丘、谷、すべての水路に倒れる。
8Mi plenigos ĝiajn altaĵojn de mortigitoj: sur viaj montetoj, en viaj valoj, kaj en ĉiuj viaj terfendoj kuŝos falintoj, mortigitaj de glavo.
9わたしはあなたを永遠に荒れ果てた所とする。あなたの町々には人が住まなくなる。そのとき、あなたがたは、わたしが主であることを知る。
9Mi faros vin eterna dezerto, kaj viaj urboj ne estos loĝataj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
10あなたは、『この二つの国民と二つの国は私のものとなる。われわれがそれを所有する』と言った。しかし、そこには主がおられた。
10Pro tio, ke vi diris: Tiuj du popoloj kaj du landoj apartenos al mi, kaj ni ekposedos ilin, kvankam tie estas la Eternulo:
11それゆえ、わたしは生きている」と主なる神は言われる。「あなたが彼らを憎み、怒りとねたみを示したように、わたしもあなたを扱う。わたしがあなたを裁くとき、彼らの中で自分を知らせる。
11tial, kiel Mi vivas, diras la Eternulo, Mi agos kun vi konforme al via kolero, kaj al via envio, kiun vi elmontris en via malamo kontraŭ ili; kaj oni ekkonos Min ĉe ili, kiam Mi juĝos vin.
12あなたは、主であるわたしが、イスラエルの山々に向かって語ったあなたのすべての侮辱を聞いたことを知る。あなたは、『それらは荒れ果てた。食い尽くすためにわれわれに与えられた』と言った。
12Kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, aŭdis ĉiujn viajn insultojn, kiujn vi eldiris pri la montoj de Izrael, dirante: Ili estas dezertigitaj kaj transdonitaj al ni, por ke ni konsumu ilin.
13あなたがたは口をもってわたしに向かって高ぶり、わたしに逆らう言葉を増し加えた。わたしはそれを聞いた。」
13Vi faris vin grandaj antaŭ Mi per via buŝo, kaj vi multe parolis kontraŭ Mi; Mi tion aŭdis.
14主なる神はこう言われる。「全地が喜ぶとき、わたしはあなたを荒れ果てさせる。
14Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kiam la tuta tero ĝojos, Mi faros vin dezerto.
15イスラエルの家の相続地が荒れ果てたとき、あなたが喜んだように、わたしもあなたを同じように扱う。セイル山とエドム全土は、ことごとく荒れ果てる。そのとき、彼らは、わたしが主であることを知る。」』」
15Kiel vi ĝojis pri la heredaĵo de la domo de Izrael, kiam ĝi dezertiĝis, tiel Mi agos kun vi: vi fariĝos dezerto, ho monto Seir kaj la tuta Edomujo; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.