Mateo 24
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Kulish and Puluj Bible (1905)
1Kaj Jesuo, elirinte, ekforiris de la templo; kaj liaj disĉiploj venis al li, por montri al li la konstruaĵojn de la templo.
1І, вийшовши Ісус, пійшов із церкви; і приступили ученики Його, показати Йому будівлю церковну.
2Sed li responde diris al ili: Ĉu vi ne vidas ĉion tion? vere mi diras al vi: Ne estos lasita ĉi tie ŝtono sur ŝtono, kiu ne estos deĵetita.
2Ісус же рече їм: Чи бачите се все? Істино глаголю вам: Не зостанеть ся тут камінь на каменї, щоб не зруйновано.
3Kaj dum ili sidis sur la monto Olivarba, la disĉiploj venis aparte al li, dirante: Diru al ni, kiam tio estos? Kaj kio estas la signo de via alesto kaj de la maturiĝo de la mondaĝo?
3Як же сидїв на горі Оливній, поприходили до Него ученики самотою, кажучи: Скажи нам, коли се буде? й який знак Твого приходу й кінця сьвіту?
4Kaj Jesuo, respondante, diris al ili: Gardu vin, ke neniu vin forlogu.
4І озвавшись Ісус, рече їм: Гледїть, щоб хто не звів вас.
5Ĉar multaj venos en mia nomo, dirante: Mi estas la Kristo; kaj ili forlogos multajn.
5Багато бо приходити ме в імя моє, кажучи: Я Христос; і зведуть многих.
6Kaj vi aŭdos pri militoj kaj famoj de militoj. Zorgu, ke vi ne maltrankviliĝu; ĉar tio devas okazi; sed ankoraŭ ne estas la fino.
6Чути мете ж про войни й чутки воєнні; гледїть же, не трівожтесь; мусить бо все статись, та се ще не конець.
7Ĉar leviĝos nacio kontraŭ nacion, kaj regno kontraŭ regnon; kaj estos malsatoj kaj tertremoj en diversaj lokoj.
7Бо встане нарід на нарід і царство на царство, й буде голоднеча, й помір, і трус по місцях.
8Sed ĉio tio estas komenco de suferoj.
8Все ж се почин горя.
9Tiam oni transdonos vin al afliktado, kaj mortigos vin; kaj vi estos malamataj de ĉiuj nacioj pro mia nomo.
9Тодї видавати муть вас на муки, й вбивати муть вас; і зненавидять вас усї народи задля імя мого.
10Tiam multaj ofendiĝos, kaj perfidos unu la alian, kaj malamos unu la alian.
10І тодї поблазнять ся многі, й видавати муть одно одного, й ненавидїти муть одно одного.
11Kaj multaj falsaj profetoj leviĝos, kaj forlogos multajn.
11І багато лжепророків устане, й зведуть многих.
12Kaj pro la multobligo de maljusteco, la amo de la plimulto malvarmiĝos.
12І задля намноженого беззаконня, прохолоне любов многих.
13Sed kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita.
13Хто ж видержить до останку, той спасеть ся.
14Kaj ĉi tiu evangelio de la regno estos predikita tra la tuta mondo, kiel atesto al ĉiuj nacioj; kaj tiam venos la fino.
14І проповідувати меть ся євангелия царства по всїй вселеннїй на сьвідкуваннє всїм народам; і тодї прийде конець.
15Kiam do vi vidos la abomenindaĵon de dezerteco, pri kiu estas dirite de la profeto Daniel, starantan sur la sankta loko (la leganto komprenu),
15Оце ж, як побачите гидоту спустїння, що сказав Даниїл пророк, стоячу на місцї сьвятому (хто читає, нехай розуміє),
16tiam tiuj, kiuj estas en Judujo, forkuru al la montoj;
16тодї, хто в Юдеї, нехай втїкає на гори;
17kiu estas sur la tegmento, tiu ne malsupreniru, por preni ion el sia domo;
17хто на криші, нехай не злазить узяти що з хати своєї;
18kaj kiu estas sur la kampo, tiu ne revenu, por preni sian mantelon.
18і хто в полї, нехай не вертаєть ся назад узяти одежу свою.
19Sed ve al la gravedulinoj kaj al la suĉigantinoj en tiuj tagoj!
19Горе ж важким і годуючим під той час!
20Kaj preĝu, ke via forkurado ne estu en vintro nek en sabato;
20Молїть ся ж, щоб не довелось вам утїкати зимою, анї в суботу:
21ĉar tiam estos granda aflikto tia, kia ne estis de la komenco de la mondo ĝis nun, nek iam estos.
21буде бо тодї мука велика, якої не було від настання сьвіту до сього часу, й не буде.
22Kaj se tiuj tagoj ne estus mallongigitaj, neniu karno estus savita; sed pro la elektitoj tiuj tagoj estos mallongigitaj.
22І коли б тих днїв не вкорочено, то жодне б тїло не спасло ся; тільки ж задля вибраних укорочені будуть днї тиї.
23Tiam se iu diros al vi: Jen ĉi tie la Kristo, aŭ: Tie; ne kredu;
23Тодї, коли хто вам скаже: Дивись, ось Христос, або онде; не йміть віри.
24ĉar leviĝos falsaj kristoj kaj falsaj profetoj kaj faros grandajn signojn kaj miraklojn, tiel ke ili forlogus, se eble, eĉ la elektitojn.
24Устануть бо лжехристи й лжепророки, й давати муть ознаки великі й дива, щоб, коли можна, звести й вибраних.
25Jen mi antaŭdiris al vi.
25Оце ж наперед сказав я вам.
26Se oni do diros al vi: Jen li estas en la dezerto; ne eliru; aŭ: Jen li estas en sekretaj ĉambroj; ne kredu.
26Коли ж скажуть вам: Ось він у пустинї; не виходьте; Ось він у коморах; не діймайте віри.
27Ĉar kiel la fulmo venas el la oriento kaj montriĝas ĝis la okcidento, tiel ankaŭ estos la alesto de la Filo de homo.
27Бо, як блискавка виходить зі сходу та сяє аж до заходу, так буде й прихід Сина чоловічого.
28Kie ajn estos la kadavro, tien kolektiĝos la agloj.
28Де бо є труп, там збирати муть ся вірли.
29Sed tuj post la aflikto de tiuj tagoj la suno mallumiĝos, kaj la luno ne donos sian lumon, kaj la steloj falos el la ĉielo, kaj la potencoj de la ĉielo ŝanceliĝos;
29І зараз після горя днїв тих сонце померкне, й місяць не давати ме сьвітла свого, й зорі попадають із неба, й сили небесні захитають ся.
30kaj tiam aperos sur la ĉielo la signo de la Filo de homo, kaj tiam ploros ĉiuj gentoj de la tero, kaj oni vidos la Filon de homo, venantan en la nuboj de la ĉielo kun potenco kaj granda gloro.
30І тодї явить ся ознака Сина чоловічого на небі; й тодї заголосять усї роди землї, і побачять Сина чоловічого, грядущого на хмарах небесних із силою й славою великою.
31Kaj li elsendos siajn anĝelojn kun granda sono de trumpeto, kaj ili kolektos liajn elektitojn el la kvar ventoj, el limo ĝis limo de la ĉielo.
31І пішле він ангели свої з голосним гуком трубним, і позбирають вони вибраних його від чотирох вітрів, од кінцїв неба до кінцїв його.
32De la figarbo lernu ĝian parabolon: kiam ĝia branĉo jam moliĝis kaj aperigas foliojn, tiam vi scias, ke la somero estas proksima;
32Від смоківницї ж навчіть ся приповісти: Коли вже віттє її стане мягке й пустить листє, знайте, що близько лїто.
33tiel same vi, kiam vi vidos ĉion tion, tiam sciu, ke li estas proksima, ĉe la pordoj.
33Так само й ви: як оце все побачите, відайте, що близько під дверима.
34Vere mi diras al vi: Ĉi tiu generacio ne forpasos, ĝis ĉio tio plenumiĝos.
34Істино глаголю вам: Не перейде рід сей, як усе теє станеть ся.
35La ĉielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos.
35Небо й земля перейде, слова ж мої не перейдуть.
36Sed pri tiu tago kaj la horo scias neniu, eĉ ne la anĝeloj de la ĉielo, nek la Filo, sed la Patro sola.
36Про день же той і годину нїхто не знає, нї ангели небесні, тільки сам Отець мій.
37Sed kiel la tagoj de Noa, tiel estos la alesto de la Filo de homo.
37Як же днї Ноєві, так буде й прихід Сина чоловічого.
38Ĉar kiel dum la tagoj, kiuj estis antaŭ la diluvo, oni manĝis kaj trinkis, edziĝis kaj edziniĝis, ĝis la tago, kiam Noa eniris en la arkeon,
38Бо, як були за днїв перед потопом, що їли, й пили, женились, і віддавались, аж до дня, коли увійшов Ной у ковчег,
39kaj oni ne eksciis, ĝis la diluvo venis kaj forprenis ĉiujn; tiel estos la alesto de la Filo de homo.
39та й не знали, аж прийшла повідь і позносила всїх; так буде й прихід Сина чоловічого.
40Tiam du viroj estos sur kampo: unu estos prenita, kaj la alia lasita;
40Тодї буде двоє в полї; один візьметь ся, а один зоставить ся.
41du virinoj estos muelantaj apud muelilo: unu estos prenita, kaj la alia lasita.
41Дві молоти муть на жорнах; одна візьметь ся, а одна зоставить ся.
42Tial viglu; ĉar vi ne scias, en kiu tago via Sinjoro venos.
42Ото ж пильнуйте, бо не знаєте, которої години Господь ваш прийде.
43Sed sciu tion, ke se la dommastro scius, en kiu gardoparto venos la ŝtelisto, li viglus kaj ne lasus sian domon trafosiĝi.
43Се ж відайте, що коли б господар знав, у яку сторожу прийде злодїй, то пильнував би, та й не попустив би підкопати хати своєї.
44Tial vi ankaŭ estu pretaj; ĉar en horo, kiam vi ne atendas, la Filo de homo venas.
44Тим же й ви будьте готові; бо тієї години, як і не думаєте, Син чоловічий прийде.
45Kiu do estas la fidela kaj prudenta servisto, kiun la sinjoro starigis super siajn domanojn, por doni al ili nutraĵon ĝustatempe?
45Який єсть вірний слуга й розумний, що поставив пан його над челяддю своєю, щоб роздавав їй харч у пору?
46Feliĉa estas tiu servisto, kiun lia sinjoro, veninte, trovos tiel faranta.
46Щасливий той слуга, котрого, прийшовши пан його, застане, що робить так.
47Vere mi diras al vi, ke super sian tutan havon li starigos lin.
47Істино глаголю вам: Що поставить його над усїм добром своїм.
48Sed se tiu malbona servisto diros en sia koro: Mia sinjoro malfruas;
48А которий лукавий слуга казати ме в серцї своїм: Забарить ся мій пан прийти,
49kaj komencos bati siajn kunservistojn, kaj manĝi kaj trinki kun la drinkuloj,
49та й зачне бити своїх товаришів, та їсти й пити з пяницями;
50la sinjoro de tiu servisto venos en tago, kiam li ne atendas, kaj en horo, kiam li ne scias,
50то прийде пан того слуги дня, якого не сподїваєть ся, і години, якої не відає,
51kaj distranĉos lin, kaj difinos lian parton kun la hipokrituloj; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.
51та й відлучить його, й долю його з лицемірами положить: там буде плач і скреготаннє зубів.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.