路得記 4
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1波阿斯 到了城門,坐在那裏,恰巧 波阿斯 所說的那至近的親屬經過。 波阿斯 說:「某人哪,你來坐在這裏。」他就來坐下。
1Boaz iris al la pordego de la urbo kaj sidiĝis tie. Kaj jen preterpasas la parenco, pri kiu Boaz parolis. Kaj li diris: Alproksimiĝu kaj sidiĝu ĉi tie, vi, tia-tia. Tiu alproksimiĝis kaj sidiĝis.
2波阿斯 又從本城的長老中揀選了十人,對他們說:「請你們坐在這裏。」他們就都坐下。
2Kaj Boaz prenis dek virojn el la plejaĝuloj de la urbo, kaj diris: Sidiĝu ĉi tie. Kaj ili sidiĝis.
3波阿斯 對那至近的親屬說:「從 摩押 地回來的 拿俄米 ,現在要賣我們族兄 以利米勒 的那塊地;
3Kaj li diris al la parenco: Tiun parcelon de la kampo, kiu apartenis al nia frato Elimeleĥ, vendas Naomi, kiu revenis el la lando de Moab;
4我想當贖那塊地的是你,其次是我,以外再沒有別人了。你可以在這裏的人面前和我本國的長老面前說明,你若肯贖就贖,若不肯贖就告訴我。」那人回答說:「我肯贖。」
4kaj mi decidis sciigi vin, dirante: Aĉetu en la ĉeesto de la loĝantoj kaj en la ĉeesto de la plejaĝuloj de mia popolo. Se vi volas elaĉeti, aĉetu nun; sed se vi ne volas elaĉeti, diru al mi, por ke mi sciu; ĉar ne ekzistas iu alia por aĉeti, krom vi, kaj mi estas via postproksimulo. Tiu diris: Mi volas elaĉeti.
5波阿斯 說:「你從 拿俄米 手中買這地的時候,也當娶死人的妻 摩押 女子 路得 ,使死人在產業上存留他的名。」
5Tiam Boaz diris: Samtempe, kiam vi aĉetos la kampon el la mano de Naomi kaj de Rut, la Moabidino, edzino de la mortinto, vi ankaŭ prenos sur vin la devon restarigi la nomon de la mortinto al lia heredaĵo.
6那人說:「這樣我就不能贖了,恐怕於我的產業有礙。你可以贖我所當贖的,我不能贖了。」
6Kaj la parenco diris: Mi ne povas elaĉeti al mi, por ke mi ne pereigu mian propran heredaĵon; elaĉetu al vi mian aĉetotaĵon, ĉar vere mi ne povas elaĉeti.
7從前,在 以色列 中要定奪甚麼事,或贖回,或交易,這人就脫鞋給那人。 以色列 人都以此為證據。
7Sed de la antikva tempo ekzistis kutimo en Izrael, pri elaĉetado kaj ŝanĝado, por firmigi ĉion: oni detiras sian ŝuon kaj donas ĝin al sia proksimulo; kaj tio estas la atesto en Izrael.
8那人對 波阿斯 說:「你自己買吧!」於是將鞋脫下來了。
8La parenco diris al Boaz: Elaĉetu al vi; kaj li detiris sian ŝuon.
9波阿斯 對長老和眾民說:「你們今日作見證,凡屬 以利米勒 和 基連 、 瑪倫 的,我都從 拿俄米 手中置買了;
9Kaj Boaz diris al la plejaĝuloj kaj al la popolamaso: Hodiaŭ vi estas atestantoj, ke mi aĉetis el la mano de Naomi ĉion, kio apartenis al Elimeleĥ kaj al Kiljon kaj Maĥlon;
10又娶了 瑪倫 的妻 摩押 女子 路得 為妻,好在死人的產業上存留他的名,免得他的名在本族本鄉滅沒。你們今日可以作見證。」
10kaj ankaŭ Ruton, la Moabidinon, la edzinon de Maĥlon, mi akiris al mi kiel edzinon, por restarigi la nomon de la mortinto al lia heredaĵo, por ke la nomo de la mortinto ne estingiĝu inter liaj fratoj kaj ĉe la pordego de lia loko; vi estas atestantoj hodiaŭ.
11在城門坐着的眾民和長老都說:「我們作見證。願耶和華使進你家的這女子,像建立 以色列 家的 拉結 、 利亞 二人一樣。又願你在 以法他 得亨通,在 伯利恆 得名聲。
11Kaj la tuta ĉeestantaro, kiu troviĝis ĉe la pordego, kiel ankaŭ la plejaĝuloj, respondis: Ni estas atestantoj; la Eternulo faru, ke la virino, kiu envenas en vian domon, estu simila al Raĥel kaj Lea, kiuj ambaŭ starigis la domon de Izrael, kaj vi estu sukcesplena en Efrata kaj akiru bonan nomon en Bet-Leĥem;
12願耶和華從這少年女子賜你後裔,使你的家像 她瑪 從 猶大 所生 法勒斯 的家一般。」
12kaj via domo estu sukcesplena, simile al la domo de Perec, kiun naskis Tamar al Jehuda, el la idaro, kiun la Eternulo donos al vi de tiu junulino.
13於是, 波阿斯 娶了 路得 為妻,與她同房。耶和華使她懷孕生了一個兒子。
13Kaj Boaz prenis Ruton, kaj ŝi fariĝis lia edzino; kaj li envenis al ŝi, kaj la Eternulo donis al ŝi gravedecon, kaj ŝi naskis filon.
14婦人們對 拿俄米 說:「耶和華是應當稱頌的!因為今日沒有撇下你,使你無至近的親屬。願這孩子在 以色列 中得名聲。
14Kaj la virinoj diris al Naomi: Benata estu la Eternulo, kiu ne lasis vin sen parenco hodiaŭ, kaj li estu fama en Izrael;
15他必提起你的精神,奉養你的老,因為是愛慕你的那兒婦所生的。有這兒婦比有七個兒子還好!」
15kaj li estu al vi ĝojiganto, kaj prizorganto de via maljuneco; ĉar via bofilino, kiu amas vin kaj kiu estas al vi pli bona ol sep filoj, naskis lin.
16拿俄米 就把孩子抱在懷中,作他的養母。
16Kaj Naomi prenis la infanon kaj metis ĝin sur sian bruston kaj fariĝis ĝia vartistino.
17鄰舍的婦人說:「 拿俄米 得孩子了!」就給孩子起名叫 俄備得 。這 俄備得 是 耶西 的父, 耶西 是 大衛 的父。
17Kaj la najbarinoj donis al li nomon, dirante: Filo naskiĝis al Naomi; kaj ili nomis lin Obed. Li estas la patro de Jiŝaj, patro de David.
18法勒斯 的後代記在下面: 法勒斯 生 希斯崙 ;
18Kaj jen estas la generacioj de Perec: al Perec naskiĝis Ĥecron,
19希斯崙 生 蘭 ; 蘭 生 亞米拿達 ;
19al Ĥecron naskiĝis Ram, al Ram naskiĝis Aminadab,
20亞米拿達 生 拿順 ; 拿順 生 撒門 ;
20al Aminadab naskiĝis Naĥŝon, al Naĥŝon naskiĝis Salma,
21撒門 生 波阿斯 ; 波阿斯 生 俄備得 ;
21al Salma naskiĝis Boaz, al Boaz naskiĝis Obed,
22俄備得 生 耶西 ; 耶西 生 大衛 。
22al Obed naskiĝis Jiŝaj, kaj al Jiŝaj naskiĝis David.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.