尼希米記 5
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1百姓和他們的妻大大呼號,埋怨他們的弟兄 猶大 人。
1Kaj la popolo kaj iliaj edzinoj komencis forte krii kontraŭ siaj fratoj, la Judoj.
2有的說:「我們和兒女人口眾多,要去得糧食度命」;
2Estis tiaj, kiuj parolis: Estas multe da ni kaj da niaj filoj kaj filinoj; ni prenu al ni grenon kaj manĝu, por ke ni vivu.
3有的說:「我們典了田地、葡萄園、房屋,要得糧食充飢」;
3Aliaj parolis: Niajn kampojn, niajn vinberĝardenojn, kaj niajn domojn ni donas proprunte, por ke ni akiru grenon kontraŭ malsato.
4有的說:「我們已經指着田地、葡萄園,借了錢給王納稅。
4Aliaj parolis: Ni pruntas monon por impostoj por la reĝo, donante garantiaĵe niajn kampojn kaj vinberĝardenojn;
5我們的身體與我們弟兄的身體一樣;我們的兒女與他們的兒女一般。現在我們將要使兒女作人的僕婢,我們的女兒已有為婢的;我們並無力拯救,因為我們的田地、葡萄園已經歸了別人。」
5sed kiel la korpo de niaj fratoj, tia estas nia korpo, kiel iliaj infanoj, tiaj estas niaj infanoj; tamen jen ni devas humile servigi niajn filojn kaj niajn filinojn, kaj el niaj filinoj kelkaj jam estas humiligitaj. Ni ne havas forton en niaj manoj, kaj niaj kampoj kaj vinberĝardenoj apartenas al aliaj.
6我聽見他們呼號說這些話,便甚發怒。
6Kaj tio forte min ĉagrenis, kiam mi aŭdis ilian kriadon kaj tiujn vortojn.
7我心裏籌劃,就斥責貴冑和官長說:「你們各人向弟兄取利!」於是我招聚大會攻擊他們。
7Sed mia koro donis al mi konsilon, kaj mi faris severan riproĉon al la eminentuloj kaj al la estroj, kaj diris al ili: Vi prenas procentegon de viaj fratoj! Kaj mi kunvokis kontraŭ ili grandan kunvenon.
8我對他們說:「我們盡力贖回我們弟兄,就是賣與外邦的 猶大 人;你們還要賣弟兄,使我們贖回來嗎?」他們就靜默不語,無話可答。
8Kaj mi diris al ili: Ni elaĉetis niajn fratojn, la Judojn, kiuj estis venditaj al la nacioj, kiom ni povis; dume vi volas vendi viajn fratojn, kaj ili estas vendataj al ni! Ili silentis kaj trovis nenion por respondi.
9我又說:「你們所行的不善!你們行事不當敬畏我們的上帝嗎?不然,難免我們的仇敵外邦人毀謗我們。
9Kaj mi diris: Ne bona estas tio, kion vi faras. Ĉu vi ne devas konduti kun timo antaŭ nia Dio, por eviti malhonoron de la flanko de la nacioj, niaj malamikoj?
10我和我的弟兄與僕人也將銀錢糧食借給百姓;我們大家都當免去利息。
10Ankaŭ mi kaj miaj fratoj kaj miaj junuloj donis al ili prunte monon kaj grenon; ni malŝuldigu al ili tiun ŝuldon.
11如今我勸你們將他們的田地、葡萄園、橄欖園、房屋,並向他們所取的銀錢、糧食、新酒,和油,百分之一的利息都歸還他們。」
11Redonu do al ili hodiaŭ iliajn kampojn, vinberĝardenojn, olivĝardenojn, kaj domojn, kaj la procenton pro la mono, la greno, la mosto, kaj la oleo, kiujn vi pruntis al ili.
12眾人說:「我們必歸還,不再向他們索要,必照你的話行。」我就召了祭司來,叫眾人起誓,必照着所應許的而行。
12Kaj ili diris: Ni redonos, kaj ni ne postulos de ili; ni agos tiel, kiel vi diras. Kaj mi alvokis la pastrojn, kaj mi prenis de ili ĵuron, ke ili tiel agos.
13我也抖着胸前的衣襟,說:「凡不成就這應許的,願上帝照樣抖他離開家產和他勞碌得來的,直到抖空了。」會眾都說:「阿們!」又讚美耶和華。百姓就照着所應許的去行。
13Kaj mi elskuis mian baskon, kaj diris: Tiele Dio elskuu el lia domo kaj el lia akiritaĵo ĉiun homon, kiu ne plenumos tiun vorton; tiele li estu elskuita kaj senhava. Kaj la tuta komunumo diris: Amen; kaj oni gloris la Eternulon. Kaj la popolo agis tiele.
14自從我奉派作 猶大 地的省長,就是從 亞達薛西 王二十年直到三十二年,共十二年之久,我與我弟兄都沒有吃省長的俸祿。
14Krom tio, de post la tago, kiam al mi estis ordonite esti ilia regionestro en la Juda lando, de la dudeka jaro ĝis la tridek-dua jaro de la reĝo Artaĥŝast, en la daŭro de dek du jaroj, mi kun miaj fratoj ne manĝis la panon de regionestro.
15在我以前的省長加重百姓的擔子, 每日 索要糧食和酒,並銀子四十舍客勒,就是他們的僕人也轄制百姓;但我因敬畏上帝不這樣行。
15La antaŭaj regionestroj, kiuj estis antaŭ mi, ŝarĝadis la popolon, kaj prenadis de ili panon kaj vinon, krom kvardek sikloj da arĝento; eĉ iliaj junuloj regis super la popolo. Sed mi ne agis tiel, pro timo antaŭ Dio.
16並且我恆心修造城牆,並沒有置買田地;我的僕人也都聚集在那裏做工。
16Mi partoprenis ankaŭ en la laborado ĉe tiu murego; kaj kampon ni ne aĉetis; kaj ĉiuj miaj junuloj kolektiĝadis tie al la laboro.
17除了從四圍外邦中來的 猶大 人以外,有 猶大 平民和官長一百五十人在我席上吃飯。
17Ĉe mia tablo estadis po cent kvindek homoj da Judoj kaj estroj, kaj ankaŭ da tiuj, kiuj venis al ni el la nacioj, kiuj estas ĉirkaŭ ni.
18每日預備一隻公牛,六隻肥羊,又預備些飛禽;每十日一次,多預備各樣的酒。雖然如此,我並不要省長的俸祿,因為百姓服役甚重。
18Preparataj estis por unu tago: unu bovo, ses plej bonaj ŝafoj, kaj ankaŭ birdoj estis preparataj ĉe mi; kaj en la daŭro de dek tagoj estis uzata tre multe da vino. Malgraŭ tio mi ne postulis panon de regionestro, ĉar la popolo estis ŝarĝita de malfacila laboro.
19我的上帝啊,求你記念我為這百姓所行的一切事,施恩與我。
19Rememoru pri mi al bono, ho mia Dio, ĉion, kion mi faris por ĉi tiu popolo.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.