尼希米記 4
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1參巴拉 聽見我們修造城牆就發怒,大大惱恨,嗤笑 猶大 人,
1Kiam Sanbalat aŭdis, ke ni konstruas la muregon, li koleris kaj havis grandan ĉagrenon, kaj li mokis la Judojn.
2對他弟兄和 撒馬利亞 的軍兵說:「這些軟弱的 猶大 人做甚麼呢?要保護自己嗎?要獻祭嗎?要一日成功嗎?要從土堆裏拿出火燒的石頭再立牆嗎?」
2Kaj li parolis antaŭ siaj fratoj kaj antaŭ la militistoj de Samario, kaj diris: Kion faras tiuj senfortaj Judoj? ĉu oni tion permesos al ili? ĉu efektive ili alportados oferojn? ĉu ili iam finos? ĉu ili revivigos la ŝtonojn, kiuj fariĝis amaso da rubo kaj estas difektitaj de brulo?
3亞捫 人 多比雅 站在旁邊,說:「他們所修造的石牆,就是狐狸上去也必跐倒。」
3Kaj Tobija, la Amonido, kiu estis apud li, diris: Eĉ tio, kion ili konstruas, estas tia, ke se venos vulpo, ĝi detruos ilian ŝtonan muregon.
4我們的上帝啊,求你垂聽,因為我們被藐視。求你使他們的毀謗歸於他們的頭上,使他們在擄到之地作為掠物。
4Aŭskultu, ho nia Dio, en kia malestimo ni troviĝas; reĵetu ilian mokadon sur ilian kapon, kaj elmetu ilin al prirabado en lando de kaptiteco;
5不要遮掩他們的罪孽,不要使他們的罪惡從你面前塗抹,因為他們在修造的人眼前惹動你的怒氣。
5ne kovru ilian malbonagon, kaj ilia peko ne elviŝiĝu antaŭ Vi; ĉar ili ĉagrenis la konstruantojn.
6這樣,我們修造城牆,城牆就都連絡,高至一半,因為百姓專心做工。
6Ni tamen konstruis la muregon, kaj la tuta murego estis jam kunmetita ĝis duono; kaj la popolo laboris kuraĝe.
7參巴拉 、 多比雅 、 阿拉伯 人、 亞捫 人、 亞實突 人聽見修造 耶路撒冷 城牆,着手進行堵塞破裂的地方,就甚發怒。
7Kiam Sanbalat kaj Tobija kaj la Araboj kaj la Amonidoj kaj la Aŝdodanoj aŭdis, ke la muregoj de Jerusalem estas riparataj kaj ke la breĉoj komencis esti fermataj, ili tre ekkoleris.
8大家同謀要來攻擊 耶路撒冷 ,使城內擾亂。
8Kaj ili faris interkonsenton, ke ili ĉiuj kune iru milite kontraŭ Jerusalemon kaj faru al ĝi malbonon.
9然而,我們禱告我們的上帝,又因他們的緣故,就派人看守,晝夜防備。
9Sed ni preĝis al nia Dio, kaj ni starigis pro ili gardon tage kaj nokte kontraŭ ili.
10猶大 人說:「灰土尚多,扛抬的人力氣已經衰敗,所以我們不能建造城牆。」
10La Judoj diris: Malgrandiĝis la forto de la portistoj, kaj da rubo estas multe; kaj ni ne povas konstrui la muregon.
11我們的敵人且說:「趁他們不知不見,我們進入他們中間,殺他們,使工作止住。」
11Kaj niaj malamikoj diris: Ili ne scios kaj ne vidos, ĝis ni venos en ilian mezon kaj mortigos ilin kaj ĉesigos la laboradon.
12那靠近敵人居住的 猶大 人十次從各處來見我們,說:「你們必要回到我們那裏。」
12Kiam la Judoj, kiuj loĝis apud ili, venadis, kaj diradis al ni, dekfoje, el ĉiuj lokoj: Revenu al ni,
13所以我使百姓各按宗族拿刀、拿槍、拿弓站在城牆後邊低窪的空處。
13tiam mi starigis malsupre sur la lokoj malantaŭ la murego, sur la nekovritaj lokoj, mi starigis la popolon laŭfamilie, kun iliaj glavoj, lancoj, kaj pafarkoj.
14我察看了,就起來對貴冑、官長,和其餘的人說:「不要怕他們!當記念主是大而可畏的。你們要為弟兄、兒女、妻子、家產爭戰。」
14Kaj mi pririgardis, kaj mi stariĝis, kaj diris al la eminentuloj kaj al la estroj kaj al la cetera popolo: Ne timu ilin; memoru pri la Sinjoro, la granda kaj timinda, kaj batalu por viaj fratoj, viaj filoj, viaj filinoj, viaj edzinoj, kaj viaj domoj.
15仇敵聽見我們知道他們的心意,見上帝也破壞他們的計謀, 就不來了 。我們都回到城牆那裏,各做各的工。
15Kiam niaj malamikoj aŭdis, ke ni scias, tiam Dio detruis ilian intencon, kaj ni ĉiuj revenis al la murego, ĉiu al sia laboro.
16從那日起,我的僕人一半做工,一半拿槍、拿盾牌、拿弓、穿鎧甲,官長都站在 猶大 眾人的後邊。
16Kaj de post tiu tago duono de miaj junuloj faradis la laboron, kaj duono tenis lancojn, ŝildojn, pafarkojn, kaj kirasojn; kaj la estroj troviĝadis malantaŭ la tuta domo de Jehuda.
17修造城牆的,扛抬材料的,都一手做工一手拿兵器。
17Unuj konstruis la muregon, kaj aliaj portis la ŝarĝojn, kiujn ili metis sur sin; per unu mano ĉiu faris la laboron, kaj en la dua mano li tenis batalilon.
18修造的人都腰間佩刀修造,吹角的人在我旁邊。
18La konstruantoj ĉiuj havis sian glavon alligitan al siaj lumboj, kaj tiamaniere ili konstruis; kaj la trumpetisto estis apud mi.
19我對貴冑、官長,和其餘的人說:「這工程浩大,我們在城牆上相離甚遠;
19Kaj mi diris al la eminentuloj kaj al la estroj kaj al la cetera popolo: La laboro estas granda kaj vasta, kaj ni estas disigitaj sur la murego, malproksime unu de la alia;
20你們聽見角聲在哪裏,就聚集到我們那裏去。我們的上帝必為我們爭戰。」
20tial se de iu loko vi aŭdos la sonon de trumpeto, tien kolektiĝu al ni; nia Dio batalos por ni.
21於是,我們做工,一半拿兵器,從天亮直到星宿出現的時候。
21Tiamaniere ni faradis la laboron; kaj duono de ili tenis lancojn de la leviĝo de la ĉielruĝo ĝis la apero de la steloj.
22那時,我又對百姓說:「各人和他的僕人當在 耶路撒冷 住宿,好在夜間保守我們,白晝做工。」
22Kaj mi ankaŭ diris en tiu tempo al la popolo, ke ĉiu kun sia knabo noktu en Jerusalem, por ke ili estu por ni nokte kiel gardo, kaj tage ili laboru.
23這樣,我和弟兄僕人,並跟從我的護兵都不脫衣服,出去打水也帶兵器。
23Kaj nek mi, nek miaj fratoj, nek miaj knaboj, nek la gardistoj, kiuj estis malantaŭ mi, neniu el ni deprenis de si siajn vestojn; nur ĉiu aparte estis sendata, por sin bani.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.