傳道書
Chapter 5
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1你到上帝的殿要謹慎腳步;因為近前聽,勝過愚昧人獻祭,他們本不知道所做的是惡。
1Gardu vian piedon, kiam vi iros en la domon de Dio, kaj estu preta pli por aŭskultado, ol por oferdonado de malsaĝuloj; ĉar ili ne scias, ke ili agas malbone.
2你在上帝面前不可冒失開口,也不可心急發言;因為上帝在天上,你在地下,所以你的言語要寡少。
2Ne rapidu kun via buŝo, kaj via koro ne rapidu elparoli vorton antaŭ Dio, ĉar Dio estas en la ĉielo, kaj vi estas sur la tero; tial malmultaj estu viaj vortoj.
3事務多,就令人做夢;言語多,就顯出愚昧。
3Ĉar sonĝo prezentiĝas per multe da agado, kaj parolo de malsaĝulo konsistas el multe da vortoj.
4你向上帝許願,償還不可遲延,因他不喜悅愚昧人,所以你許的願應當償還。
4Kiam vi faros promeson al Dio, ne prokrastu ĝin plenumi; ĉar malagrablaj al Li estas malsaĝuloj: kion vi promesis, tion plenumu.
5你許願不還,不如不許。
5Pli bone estas, ke vi ne faru promeson, ol fari promeson kaj ne plenumi.
6不可任你的口使肉體犯罪,也不可在祭司面前說是錯許了。為何使上帝因你的聲音發怒,敗壞你手所做的呢?
6Ne permesu al via buŝo pekigi vian korpon, kaj ne diru al la sendito de Dio, ke ĝi estas eraro; kial fari, ke Dio koleru pro via parolo, kaj ke Li detruu la faron de viaj manoj?
7多夢和多言,其中多有虛幻,你只要敬畏上帝。
7Ĉe multo da sonĝoj kaj vantaĵoj estas ankaŭ multe da vortoj; sed vi timu Dion.
8你若在一省之中見窮人受欺壓,並奪去公義公平的事,不要因此詫異;因有一位高過居高位的鑒察,在他們以上還有更高的。
8Se premadon de malriĉulo kaj rompadon de justeco kaj honesteco vi vidas en lando, ne miru; ĉar pli alta kontrolas pli altan, kaj plej altaj ilin kontrolas.
9況且地的益處歸眾人,就是君王也受田地的供應。
9Kaj superecon en ĉio havas tiu lando, en kiu la reĝo servas al la tero.
10貪愛銀子的,不因得銀子知足;貪愛豐富的,也不因得利益知足。這也是虛空。
10Kiu amas monon, tiu ne satiĝos per mono; kaj kiu amas riĉecon, al tiu ĝi ne donos utilon: ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo.
11貨物增添,吃的人也增添,物主得甚麼益處呢?不過眼看而已!
11Ju pli estas da havo, des pli multaj estas ĝiaj konsumantoj; kaj kian profiton havas ĝia mastro, krom vidi ĝin per siaj okuloj?
12勞碌的人不拘吃多吃少,睡得香甜;富足人的豐滿卻不容他睡覺。
12Dolĉa estas la dormo de laboranto, ĉu li manĝas malmulte aŭ multe; sed trosateco ne lasas la riĉulon dormi.
13我見日光之下有一宗大禍患,就是財主積存資財,反害自己。
13Turmentan malbonon mi vidis sub la suno: riĉecon konservatan por la malutilo de ĝia propra mastro.
14因遭遇禍患,這些資財就消滅;那人若生了兒子,手裏也一無所有。
14Kaj pereas ĉi tiu riĉeco en malfavoraj cirkonstancoj; naskiĝas filo, kaj li nenion havas en la mano.
15他怎樣從母胎赤身而來,也必照樣赤身而去;他所勞碌得來的,手中分毫不能帶去。
15Kiel li eliris el la ventro de sia patrino, tiel nuda li foriras, kiel li venis; kaj nenion li elportas el sia laboro, kion li povus porti en la mano.
16他來的情形怎樣,他去的情形也怎樣。這也是一宗大禍患。他為風勞碌有甚麼益處呢?
16Kaj ĉi tio estas turmenta doloro, ke kiel li venis, tiel li foriras; kian do profiton li havas de tio, ke li laboras por la vento?
17並且他終身在黑暗中吃喝,多有煩惱,又有病患嘔氣。
17Kaj ĉiujn siajn tagojn li konsumis en mallumo, en multe da ekscitiĝo, en malsano kaj malagrablaĵoj!
18我所見為善為美的,就是人在上帝賜他一生的日子吃喝,享受日光之下勞碌得來的好處,因為這是他的分。
18Jen, kion mi vidis: ke estas bone kaj bele manĝi kaj trinki kaj ĝui plezurojn de ĉiuj siaj laboroj, kiujn homo laboras sub la suno dum la tagoj de sia vivo, kiujn donis al li Dio; ĉar tio estas lia apartenaĵo.
19上帝賜人資財豐富,使他能以吃用,能取自己的分,在他勞碌中喜樂,這乃是上帝的恩賜。
19Kaj se al iu homo Dio donis riĉecon kaj havon, kaj donis al li la povon konsumi ilin kaj preni sian parton kaj ĝui plezuron de siaj laboroj, ĉi tio estas dono de Dio.
20他不多思念自己一生的年日,因為上帝應他的心使他喜樂。
20Ĉar ne longe li memoros la tagojn de sia vivo; Dio donas al li ĝojon de lia koro.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.