傳道書 12
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1你趁着年幼、衰敗的日子尚未來到,就是你所說,我毫無喜樂的那些年日未曾臨近之先,當記念造你的主。
1Kaj memoru vian Kreinton en la tagoj de via juneco, dum ankoraŭ ne venis la tagoj de malbono, kaj ne venis la jaroj, pri kiuj vi diros: Mi ne havas plezuron de ili;
2不要等到日頭、光明、月亮、星宿變為黑暗,雨後雲彩反回,
2dum ne mallumiĝis la suno, la lumo, la luno, kaj la steloj, kaj ne revenis nuboj post la pluvo;
3看守房屋的發顫,有力的屈身,推磨的稀少就止息,從窗戶往外看的都昏暗;
3en la tago, kiam ektremos la gardantoj de la domo, kaj malfortiĝos la militantoj, kaj ĉesos mueli la muelantinoj, ĉar estos malmulte da ili, kaj senvidiĝos la rigardantinoj tra la fenestroj;
4街門關閉,推磨的響聲微小,雀鳥一叫,人就起來,唱歌的女子也都衰微。
4kaj fermitaj estos la pordoj al la strato, kiam eksilentos la sonado de la muelŝtono; kaj homo leviĝados laŭ la krio de birdo, kaj mallaŭtiĝos la sonoj de kantoj;
5人怕高處,路上有驚慌,杏樹開花,蚱蜢成為重擔,人所願的也都廢掉;因為人歸他永遠的家,弔喪的在街上往來。
5kaj altaĵojn ili ektimos, kaj sur la vojo aperos teruroj, kaj ekfloros la migdalarbo, kaj peziĝos la lokusto, kaj malaperos deziro: tiam homo foriros en sian eternan domon, kaj sur la strato marŝos plorantoj;
6銀鍊折斷,金罐破裂,瓶子在泉旁損壞,水輪在井口破爛,
6ĝis disŝiriĝos la arĝenta ĉeneto, rompiĝos la ora lampeto, rompiĝos la kruĉo ĉe la fonto, kaj falos la rado en la puton;
7塵土仍歸於地,靈仍歸於賜靈的上帝。
7kaj la polvo refariĝos tero, kiel ĝi estis, kaj la spirito reiros al Dio, kiu ĝin donis.
8傳道者說:「虛空的虛空,凡事都是虛空。」
8Vantaĵo de vantaĵoj, diris la Predikanto; ĉio estas vantaĵo.
9再者,傳道者因有智慧,仍將知識教訓眾人;又默想,又考查,又陳說許多箴言。
9Krom tio, ke la Predikanto estis saĝulo, li ankoraŭ instruis scion al la popolo; li ĉion pesis, esploris, kaj verkis multe da sentencoj.
10傳道者專心尋求可喜悅的言語,是憑正直寫的誠實話。
10Penis la Predikanto trovi agrablajn parolojn, kaj li skribis ĝuste vortojn de vero.
11智慧人的言語好像刺棍;會中之師的 言語 又像釘穩的釘子,都是一個牧者所賜的。
11La paroloj de saĝuloj estas kiel akraj pintoj, kaj kiel enbatitaj najloj estas la vortoj de publikaj parolistoj; ili estas donitaj de unu paŝtisto.
12我兒,還有一層,你當受勸戒:著書多,沒有窮盡;讀書多,身體疲倦。
12Kaj krom tio, mia filo, akceptu mian instruon, ke se oni volus verki multajn librojn, ne estus fino, kaj multe legi lacigas la korpon.
13這些事都已聽見了,總意就是:敬畏上帝,謹守他的誡命,這是人所當盡的 本分 。
13Ni aŭskultu la finon de ĉio: timu Dion, kaj plenumu Liajn ordonojn, ĉar ĉi tio estas ĉio por la homo.
14因為人所做的事,連一切隱藏的事,無論是善是惡,上帝都必審問。
14Ĉar ĉiun faron Dio venigos al juĝo, eĉ ĉion kaŝitan, ĉu ĝi estas bona aŭ malbona.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.