阿摩司書 9
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1我看見主站在祭壇旁邊; 他說:你要擊打柱頂,使門檻震動, 打碎柱頂,落在眾人頭上; 所剩下的人,我必用刀殺戮, 無一人能逃避,無一人能逃脫。
1Mi vidis la Eternulon, kiu staris super la altaro; kaj Li diris: Frapu la kapitelon, ke la fostoj ekskuiĝu kaj la pecoj falu sur la kapojn de ĉiuj; kaj ilian naskitaron Mi mortigos per glavo, neniu el ili forkuros, neniu el ili saviĝos.
2他們雖然挖透陰間, 我的手必取出他們來; 雖然爬上天去, 我必拿下他們來;
2Eĉ se ili enfosus sin en Ŝeolon, eĉ de tie Mia mano ilin prenos; eĉ se ili suprenirus en la ĉielon, Mi de tie depuŝos ilin.
3雖然藏在 迦密山 頂, 我必搜尋,捉出他們來; 雖然從我眼前藏在海底, 我必命蛇咬他們;
3Se ili kaŝus sin sur la supro de Karmel, Mi tie elserĉos kaj prenos ilin; se ili kaŝiĝus for de Miaj okuloj sur la fundo de la maro, eĉ tie Mi ordonos al la serpento, ke ĝi piku ilin.
4雖被仇敵擄去, 我必命刀劍殺戮他們; 我必向他們定住眼目, 降禍不降福。
4Se ili iros en forkaptitecon antaŭ siaj malamikoj, ankaŭ tie Mi ordonos al la glavo mortigi ilin. Mi direktos sur ilin Miajn okulojn por malfeliĉo, ne por bono.
5主-萬軍之耶和華摸地,地就消化, 凡住在地上的都必悲哀。 地必全然像 尼羅河 漲起, 如同 埃及河 落下。
5La Sinjoro, la Eternulo Cebaot, ektuŝas landon, kaj ĝi tiam fandiĝas, kaj ĉiuj loĝantoj ploras; ĝi tuta ekskuiĝas kiel lago, malleviĝas kiel la Rivero de Egiptujo.
6那在天上建造樓閣、 在地上安定穹蒼、 命海水澆在地上的- 耶和華是他的名。
6Li konstruis Sian loĝejon en la ĉielo, kaj Sian firmamenton Li fundamentis sur la tero; Li vokas la akvon de la maro kaj verŝas ĝin sur la teron; Lia nomo estas Eternulo.
7耶和華說: 以色列 人哪, 我豈不看你們如 古實 人嗎? 我豈不是領 以色列 人出 埃及 地, 領 非利士 人出 迦斐託 , 領 亞蘭 人出 吉珥 嗎?
7Ĉu vi ne estas por Mi kiel la Etiopoj, ho Izraelidoj? diras la Eternulo; ĉu Mi ne elkondukis Izraelon el la lando Egipta, la Filiŝtojn el Kaftor, kaj la Sirianojn el Kir?
8主耶和華的眼目察看這有罪的國, 必將這國從地上滅絕, 卻不將 雅各 家滅絕淨盡。 這是耶和華說的。
8Jen la okuloj de la Sinjoro, la Eternulo, estas direktitaj sur la pekan regnon, kaj Mi ekstermos ĝin de sur la tero; tamen ne tute Mi ekstermos la domon de Jakob, diras la Eternulo.
9我必出令, 將 以色列 家分散在列國中, 好像用篩子篩 穀 , 連一粒也不落在地上。
9Jen Mi ordonos, kaj disĵetigos la domon de Izrael inter ĉiujn naciojn, kiel oni disĵetas per kribrilo, kaj eĉ unu grajno ne falos sur la teron.
10我民中的一切罪人說: 災禍必追不上我們, 也迎不着我們。 他們必死在刀下。
10De glavo mortos ĉiuj pekuloj de Mia popolo, kiuj diras: Malfeliĉo ne alproksimiĝos al ni kaj ne trafos nin.
11到那日,我必建立 大衛 倒塌的帳幕, 堵住其中的破口, 把那破壞的建立起來, 重新修造,像古時一樣,
11En tiu tempo Mi restarigos la falintan tabernaklon de David, Mi reŝtopos ĝiajn breĉojn, Mi restarigos la detruitaĵon, kaj Mi rekonstruos ĝin, kiel en la tempo antikva,
12使 以色列 人得 以東 所餘剩的 和所有稱為我名下的國。 此乃行這事的耶和華說的。
12por ke ili ekposedu la restaĵon de Edom kaj ankaŭ ĉiujn naciojn, inter kiuj estos proklamata Mia nomo, diras la Eternulo, kiu tion faras.
13耶和華說: 日子將到, 耕種的必接續收割的; 踹葡萄的必接續撒種的; 大山要滴下甜酒; 小山都必流奶。
13Jen venos tagoj, diras la Eternulo, kiam la pluganto renkontiĝos kun la rikoltanto, la vinberpremanto kun la semanto; kaj la montoj elgutigos dolĉan sukon, kaj ĉiuj montetoj fariĝos fruktoportaj.
14我必使我民 以色列 被擄的歸回; 他們必重修荒廢的城邑居住, 栽種葡萄園,喝其中所出的酒, 修造果木園,吃其中的果子。
14Kaj Mi revenigos la forkaptitojn de Mia popolo Izrael, ili rekonstruos la ruinigitajn urbojn, enloĝiĝos, plantos vinberĝardenojn kaj trinkos ilian vinon, aranĝos ĝardenojn kaj manĝos iliajn fruktojn.
15我要將他們栽於本地, 他們不再從我所賜給他們的地上拔出來。 這是耶和華-你的上帝說的。
15Kaj Mi replantos ilin sur ilia tero, kaj ili ne plu estos elŝirataj el sia tero, kiun Mi donis al ili, diras la Eternulo, via Dio.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.