阿摩司書
Chapter 5

阿摩司書

Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1以色列 家啊,要聽我為你們所作的哀歌:
1Aŭskultu ĉi tiun vorton, per kiu mi plorkantas pri vi, ho domo de Izrael.
2以色列 民跌倒,不得再起; 躺在地上,無人攙扶。
2Falis kaj ne releviĝos la virgulino de Izrael; ŝi estas ĵetita sur la teron, kaj neniu ŝin restarigos.
3主耶和華如此說: 以色列 家的城發出一千 兵 的,只剩一百; 發出一百的,只剩十個。
3Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: La urbo, kiu elirigas milon, restos nur kun cento, kaj tiu, kiu elirigas centon, restos nur kun deko en la domo de Izrael.
4耶和華向 以色列 家如此說: 你們要尋求我,就必存活。
4Ĉar tiele diras la Eternulo al la domo de Izrael: Turnu vin al Mi, kaj tiam vi vivos.
5不要往 伯特利 尋求, 不要進入 吉甲 , 不要過到 別是巴 ; 因為 吉甲 必被擄掠, 伯特利 也必歸於無有。
5Ne turnu vin al Bet-El, ne iru en Gilgalon, ne migru al Beer-Ŝeba; ĉar Gilgal estos elpatrujigita kaj Bet-El fariĝos senvalora.
6要尋求耶和華,就必存活, 免得他在 約瑟 家像火發出, 在 伯特利 焚燒,無人撲滅。
6Turnu vin al la Eternulo, kaj vivu, por ke la domo de Jozef ne ekflamu kiel fajro, kiu ekstermos, kaj neniu estingos en Bet-El.
7你們這使公平變為茵蔯、 將公義丟棄於地的,
7La juĝon vi faras vermuto, kaj la veron vi ĵetas sur la teron.
8要 尋求 那造昴星和參星, 使死蔭變為晨光, 使白日變為黑夜, 命海水來澆在地上的- 耶和華是他的名;
8Li kreis la Plejadojn kaj Orionon; Li faras el la mallumo matenon, kaj el la tago Li faras malluman nokton; Li vokas la akvon de la maro kaj verŝas ĝin sur la teron; Lia nomo estas Eternulo.
9他使力強的忽遭滅亡, 以致保障遭遇毀壞。
9Li sendas malfeliĉon sur fortulon, kaj malfeliĉo trafas urbon fortikigitan.
10你們怨恨那在城門口責備人的, 憎惡那說正直話的。
10Sed ili malamas tiun, kiu admonas ilin en la pordego, kaj ili abomenas tiun, kiu parolas honestaĵon.
11你們踐踏貧民, 向他們勒索麥子; 你們用鑿過的石頭建造房屋, 卻不得住在其內; 栽種美好的葡萄園, 卻不得喝所出的酒。
11Tial pro tio, ke vi premas senhavulon kaj forprenas de li la panon per grandaj impostoj, vi konstruos domojn el hakitaj ŝtonoj, sed vi ne loĝos en ili; vi plantos ĉarmajn vinberĝardenojn, sed vi ne trinkos ilian vinon.
12我知道你們的罪過何等多, 你們的罪惡何等大。 你們苦待義人,收受賄賂,在城門口屈枉窮乏人。
12Ĉar Mi scias, kiel multaj estas viaj krimoj kaj kiel gravaj estas viaj pekoj: vi premas virtulon, vi prenas subaĉeton, vi forpuŝas malriĉulojn en la pordego.
13所以通達人見這樣的時勢必靜默不言, 因為時勢真惡。
13Tial la saĝulo silentas en ĉi tiu tempo, ĉar ĝi estas tempo malbona.
14你們要求善, 不要求惡,就必存活。 這樣,耶和華-萬軍之上帝 必照你們所說的與你們同在。
14Serĉu bonon, ne malbonon, por ke vi vivu; tiam la Eternulo, Dio Cebaot, estos kun vi, kiel vi diras.
15要惡惡好善, 在城門口秉公行義; 或者耶和華-萬軍之上帝向 約瑟 的餘民施恩。
15Malamu la malbonon, amu la bonon, kaj starigu en la pordego justecon; eble la Eternulo, Dio Cebaot, indulgos la restintojn de Jozef.
16主耶和華-萬軍之上帝如此說: 在一切寬闊處必有哀號的聲音; 在各街市上必有人說: 哀哉!哀哉! 又必叫農夫來哭號, 叫善唱哀歌的來舉哀。
16Tial tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot, la Sinjoro: Sur ĉiuj placoj estos plorado, sur ĉiuj stratoj oni dirados: Ho ve, ho ve! kaj oni vokos la plugiston, por plori, kaj la sciantojn de funebraj kantoj, por plorkanti.
17在各葡萄園必有哀號的聲音, 因為我必從你中間經過。 這是耶和華說的。
17Kaj en ĉiuj vinberĝardenoj estos plorado, kiam Mi trairos meze de vi, diras la Eternulo.
18想望耶和華日子來到的有禍了! 你們為何想望耶和華的日子呢? 那日黑暗沒有光明,
18Ve al tiuj, kiuj deziras vidi la tagon de la Eternulo! por kio vi ĝin deziras? la tago de la Eternulo estas malluma, ne luma.
19景況好像人躲避獅子又遇見熊, 或是進房屋以手靠牆,就被蛇咬。
19Tiel same, kiel se iu forkuras de leono kaj lin kaptas urso, aŭ li venis hejmen kaj apogis sian manon al muro kaj lin pikas serpento.
20耶和華的日子不是黑暗沒有光明嗎? 不是幽暗毫無光輝嗎?
20Malluma estos ja la tago de la Eternulo, ne luma; malluma kaj sen ia brilo.
21我厭惡你們的節期, 也不喜悅你們的嚴肅會。
21Mi malamas, Mi abomenas viajn festojn, kaj Mi ne flaras la oferojn de viaj solenaj tagoj.
22你們雖然向我獻燔祭和素祭, 我卻不悅納, 也不顧你們用肥畜獻的平安祭;
22Kiam vi alportas al Mi bruloferojn kaj viajn farunoferojn, Mi ne akceptas ilin, kaj viajn grasajn dankoferojn Mi ne rigardas.
23要使你們歌唱的聲音遠離我, 因為我不聽你們彈琴的響聲。
23Forigu de Mi la bruon de viaj kantoj, la sonadon de viaj psalteroj Mi ne volas aŭskulti.
24惟願公平如大水滾滾, 使公義如江河滔滔。
24Sed justeco fluu kiel akvo, kaj vero kiel potenca torento.
25「 以色列 家啊,你們在曠野四十年,豈是將祭物和供物獻給我呢?
25Ĉu buĉoferojn kaj farunoferojn vi alportadis al Mi en la dezerto dum kvardek jaroj, ho domo de Izrael?
26你們抬着為自己所造之 摩洛 的帳幕和偶像的龕,並你們的神星。
26Vi portis la tabernaklon de via Moleĥ, la kolonon de via idolo, la stelon de via dio, kiun vi faris al vi.
27所以我要把你們擄到 大馬士革 以外。」這是耶和華-名為萬軍之上帝說的。
27Tial Mi elpatrujigos vin trans Damaskon, diras la Eternulo, kies nomo estas Dio Cebaot.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.