申命记
Chapter 32
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1诸天哪,侧耳,我要说话; 愿地也听我口中的言语。
1Atentu, ĉielo, kaj mi parolos; Kaj aŭdu la tero la vortojn de mia buŝo.
2我的教训要淋漓如雨; 我的言语要滴落如露, 如细雨降在嫩草上, 如甘霖降在菜蔬中。
2Verŝiĝos kiel pluvo mia instruo, Fluos kiel roso mia parolo, Kiel pluvego sur verdaĵon Kaj kiel grandaj gutoj sur herbon.
3我要宣告耶和华的名; 你们要将大德归与我们的 神。
3Ĉar la nomon de la Eternulo mi vokas; Donu honoron al nia Dio.
4他是磐石,他的作为完全; 他所行的无不公平, 是诚实无伪的 神, 又公义,又正直。
4Li estas la Roko; perfektaj estas Liaj faroj; Ĉar ĉiuj Liaj vojoj estas justaj. Li estas Dio fidela kaj sen malbonago; Justa kaj verama Li estas.
5这乖僻弯曲的世代向他行事邪僻; 有这弊病就不是他的儿女。
5Ili malboniĝis antaŭ Li, Ili ne estas Liaj infanoj, pro sia malvirteco; Generacio malhumila kaj malhonesta.
6愚昧无知的民哪,你们这样报答耶和华吗? 他岂不是你的父、将你买来的吗? 他是制造你、建立你的。
6Ĉu al la Eternulo vi tiel repagas, Popolo malnobla kaj malprudenta? Ĉu ne Li estas via patro, kiu vin kreis? Ĉu ne Li vin estigis kaj aranĝis?
7你当追想上古之日, 思念历代之年; 问你的父亲,他必指示你; 问你的长者,他必告诉你。
7Rememoru la tempon antikvan, Pripensu la jarojn de la antaŭaj generacioj; Demandu vian patron, kaj li sciigos al vi; Viajn maljunulojn, kaj ili diros al vi.
8至高者将地业赐给列邦,将世人分开, 就照 以色列 人的数目立定万民的疆界。
8Kiam la Plejaltulo donis landojn al la popoloj, Kiam Li disloĝigis la homidojn, Li starigis la limojn de la popoloj Laŭ la nombro de la idoj de Izrael;
9耶和华的分本是他的百姓; 他的产业本是 雅各 。
9Ĉar parto de la Eternulo estas Lia popolo; Jakob estas Lia hereda mezuritaĵo.
10耶和华遇见他在旷野— 荒凉野兽吼叫之地, 就环绕他,看顾他, 保护他,如同保护眼中的瞳人。
10Li trovis lin en dezerto, En stepo, kie regas bruo senviva; Li ĉirkaŭis lin, zorgis pri li, Gardis lin kiel pupilon de Sia okulo.
11又如鹰搅动巢窝, 在雏鹰以上两翅搧展, 接取雏鹰,背在两翼之上。
11Kiel aglo vekas sian neston, Flugpendas super siaj idoj, Tiel Li etendis Siajn flugilojn, Prenis lin, portis lin sur Siaj flugiloj.
12这样,耶和华独自引导他, 并无外邦神与他同在。
12La Eternulo sola kondukis lin, Kaj neniu fremda dio estis kun Li.
13耶和华使他乘驾地的高处, 得吃田间的土产; 又使他从磐石中咂蜜, 从坚石中吸油;
13Li portis lin sur altaĵon de la tero, Manĝigis al li produktojn de kampoj, Nutris lin per mielo el ŝtono Kaj per oleo el granita roko,
14也吃牛的奶油, 羊的奶,羊羔的脂油, 巴珊 所出的公绵羊和山羊, 与上好的麦子, 也喝葡萄汁酿的酒。
14Per butero de bovinoj kaj per lakto de ŝafinoj Kun sebo de ŝafidoj Kaj per ŝafoj de Baŝan kaj per kaproj Kaj per la graso de la kernoj de tritiko; Kaj vi trinkis la ŝaŭmantan sangon de vinberoj.
15但 耶书 渐渐肥胖,粗壮, 光润,踢跳, 奔跑 , 便离弃造他的 神, 轻看救他的磐石;
15Kaj Jeŝurun grasiĝis kaj malhumiliĝis; Vi grasiĝis, dikiĝis, kaj sebopleniĝis; Kaj li forlasis la Dion, kiu lin kreis, Kaj li malrespektis la Rokon de sia savo.
16敬拜别 神 ,触动 神的愤恨, 行可憎恶的事,惹了他的怒气。
16Ili incitis Lin per fremdaj dioj, Per abomenaĵoj ili kolerigis Lin.
17所祭祀的鬼魔并非真神, 乃是素不认识的神, 是近来新兴的, 是你列祖所不畏惧的。
17Ili alportis oferojn al diabloj, ne al Dio, Al dioj, kiujn ili ne konis, Al novaj, antaŭ nelonge venintaj, Pri kiuj ne pensis viaj patroj.
18你轻忽生你的磐石, 忘记产你的 神。
18La Defendanton, kiu vin naskis, vi perdis el la memoro, Kaj vi forgesis la Dion, kiu vin estigis.
19耶和华看见他的儿女惹动他, 就厌恶 他们 ,说:
19Kaj la Eternulo vidis, Kaj ekabomenis kolere Siajn filojn kaj Siajn filinojn;
20我要向他们掩面, 看他们的结局如何。 他们本是极乖僻的族类, 心中无诚实的儿女。
20Kaj Li diris: Mi kaŝos Mian vizaĝon for de ili, Mi vidos, kia estos ilia fino; Ĉar ili estas generacio perfida, Infanoj, kiuj ne havas en si fidelecon.
21他们以那「不算为神」的触动我的愤恨, 以虚无 的神 惹了我的怒气。 我也要以那「不成子民」的触动他们的愤恨, 以愚昧的国民惹了他们的怒气。
21Ili incitis Min per ne-dio, Kolerigis Min per siaj vantaĵoj: Tial Mi incitos ilin per ne-popolo, Per popolo malnobla Mi ilin kolerigos.
22因为在我怒中有火烧起, 直烧到极深的阴间, 把地和地的出产尽都焚烧, 山的根基也烧着了。
22Ĉar fajro ekflamis en Mia kolero, Kaj ĝi brulas ĝis la profundoj de Ŝeol, Kaj ĝi ruinigas la teron kaj ĝiajn produktojn, Kaj ĝi bruligas la bazojn de la montoj.
23我要将祸患堆在他们身上, 把我的箭向他们射尽。
23Mi amasigos super ili malfeliĉojn; Miajn sagojn Mi ĉiujn eluzos kontraŭ ilin.
24他们必 因饥饿消瘦, 被炎热苦毒吞灭。 我要打发野兽用牙齿咬他们, 并土中腹行的,用毒气害他们。
24Ili konsumiĝos de malsato Kaj senfortiĝos de febro kaj de turmenta epidemio; Kaj la dentojn de bestoj Mi venigos sur ilin Kun la veneno de rampantoj sur la tero.
25外头有刀剑,内室有惊恐, 使人丧亡,使少男、童女、 吃奶的、白发的, 尽都灭绝 。
25Ekstere ekstermos glavo, Kaj en la domoj teruro, Junulon kaj junulinon, Suĉinfanon kun grizharulo.
26我说,我必将他们分散远方, 使他们的名号从人间除灭。
26Mi dirus: Mi disblovos ilin, Mi neniigos la memoron pri ili inter la homoj;
27惟恐仇敌惹动我, 只怕敌人错看,说:是我们手的能力, 并非耶和华所行的。
27Se Mi ne timus, ke ĉagrenus Min la malamikoj, Ke eble fieriĝus iliaj premantoj, Kaj dirus: Nia mano estas potenca, Kaj ne la Eternulo faris ĉion ĉi tion.
28因为 以色列 民毫无计谋, 心中没有聪明。
28Ĉar ili estas popolo, kiu perdis la prudenton, Kaj komprenadon ili ne havas.
29惟愿他们有智慧, 能明白这事,肯思念他们的结局。
29Se ili estus prudentaj, ili tion komprenus; Ili pripensus, kia estos ilia fino.
30若不是他们的磐石卖了他们, 若不是耶和华交出他们, 一人焉能追赶他们千人? 二人焉能使万人逃跑呢?
30Kiel povus unu persekuti milon Kaj du forkurigi dek milojn, Se ilia Defendanto ilin ne vendus Kaj la Eternulo ilin ne transdonus?
31据我们的仇敌自己断定, 他们的磐石不如我们的磐石。
31Ilia defendanto ne estas ja kiel nia Defendanto, Niaj malamikoj mem tion povas juĝi.
32他们的葡萄树是 所多玛 的葡萄树, 蛾摩拉 田园所生的; 他们的葡萄是毒葡萄, 全挂都是苦的。
32Ĉar el la vinberbranĉoj de Sodom estas iliaj vinberbranĉoj Kaj el la kampoj de Gomora; Iliaj beroj estas beroj venenaj, Vinberojn maldolĉajn ili havas.
33他们的酒是大蛇的毒气, 是虺蛇残害的恶毒。
33Galo de drakoj estas ilia vino, Kaj pereiga veneno de aspidoj.
34这不都是积蓄在我这里, 封锁在我府库中吗?
34Ĉu tio ne estas kaŝita ĉe Mi, Sigelita en Mia trezorejo?
35他们失脚的时候,伸冤报应在我; 因他们遭灾的日子近了; 那要临在他们身上的必速速来到。
35Ĉe Mi estas venĝo kaj repago, Ĝis la tago, kiam ekŝanceliĝos ilia piedo; Ĉar proksima estas la tago de ilia malfeliĉo, Kaj rapide venos tio, kio estas destinita por ili.
36耶和华见他百姓毫无能力, 无论困住的、自由的都没有 剩下 , 就必为他们伸冤, 为他的仆人后悔。
36Ĉar la Eternulo juĝos Sian popolon, Kaj Li kompatos Siajn sklavojn, Kiam Li vidos, ke malaperis ilia forto, Ke jam ne ekzistas malliberulo nek liberulo.
37他必说:他们的神, 他们所投靠的磐石,
37Kaj Li diros: Kie estas iliaj dioj, La fortikaĵo, kiun ili fidis;
38就是向来吃他们祭牲的脂油, 喝他们奠祭之酒的,在哪里呢? 他可以兴起帮助你们, 护卫你们。
38Kiuj manĝis la sebon de iliaj buĉoferoj, Trinkis la vinon de iliaj verŝoferoj? Ili leviĝu kaj helpu vin, Ili estu ŝirmo por vi!
39你们如今要知道: 我,惟有我是 神; 在我以外并无别神。 我使人死,我使人活; 我损伤,我也医治, 并无人能从我手中救出来。
39Vidu nun, ke estas Mi, Mi sola, Kaj ne ekzistas dio krom Mi; Mi mortigas kaj vivigas; Mi frapas kaj resanigas; Kaj neniu povas savi el Mia mano.
40我向天举手说: 我凭我的永生起誓:
40Mi levos al la ĉielo Mian manon, Kaj Mi diros: Mi vivas eterne.
41我若磨我闪亮的刀, 手掌审判之权, 就必报复我的敌人, 报应恨我的人。
41Kiam Mi akrigos Mian brilantan glavon Kaj Mia mano komencos la juĝadon, Tiam Mi revenĝos al Miaj malamikoj, Kaj al Miaj malamantoj Mi repagos.
42我要使我的箭饮血饮醉, 就是被杀被掳之人的血。 我的刀要吃肉, 乃是仇敌中首领之头的肉。
42Mi ebriigos Miajn sagojn per sango, Kaj Mia glavo manĝos karnon, El la sango de mortigitoj kaj kaptitoj, El la kapoj de la estroj de la malamikoj.
43你们外邦人当与主的百姓一同欢呼; 因他要伸他仆人流血的冤, 报应他的敌人, 洁净他的地,救赎他的百姓。
43Gloru, ho gentoj, Lian popolon; Ĉar Li venĝos pro la sango de Siaj sklavoj, Kaj Li redonos venĝon al Siaj malamikoj Kaj pekliberigos Sian teron kaj Sian popolon.
44摩西 和 嫩 的儿子 约书亚 去将这歌的一切话说给百姓听。
44Kaj Moseo venis kaj eldiris ĉiujn vortojn de ĉi tiu kanto antaŭ la oreloj de la popolo, li kaj Josuo, filo de Nun.
45摩西 向 以色列 众人说完了这一切的话,
45Kaj kiam Moseo finis la paroladon de ĉiuj ĉi tiuj vortoj antaŭ la tuta Izrael,
46又说:「我今日所警教你们的,你们都要放在心上;要吩咐你们的子孙谨守遵行这律法上的话。
46tiam li diris al ili: Enmetu en vian koron ĉiujn vortojn, per kiuj mi avertas vin hodiaŭ, kaj transdonu ilin al viaj gefiloj, por ke ili penu plenumi ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo.
47因为这不是虚空、与你们无关的事,乃是你们的生命;在你们过 约旦河 要得为业的地上必因这事日子得以长久。」
47Ĉar ne malgrava afero ĝi estas por vi; sed ĝi estas via vivo, kaj per ĉi tiu afero vi longe vivos sur la tero, al kiu vi iras trans Jordanon, por ekposedi ĝin.
48当日,耶和华吩咐 摩西 说:
48Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la sama tago, dirante:
49「你上这 亚巴琳山 中的 尼波山 去,在 摩押 地与 耶利哥 相对,观看我所要赐给 以色列 人为业的 迦南 地。
49Supreniru sur ĉi tiun monton Abarim, sur la monton Nebo, kiu estas en la lando Moaba, kontraŭ Jeriĥo; kaj rigardu la landon Kanaanan, kiun Mi donas al la Izraelidoj kiel posedaĵon;
50你必死在你所登的山上,归你列祖去,像你哥哥 亚伦 死在 何珥山 上,归他的列祖一样。
50kaj mortu sur la monto, sur kiun vi supreniras, kaj alkolektiĝu al via popolo, kiel mortis Aaron, via frato, sur la monto Hor, kaj alkolektiĝis al sia popolo:
51因为你们在 寻 的旷野, 加低斯 的 米利巴 水,在 以色列 人中没有尊我为圣,得罪了我。
51pro tio, ke vi pekis kontraŭ Mi inter la Izraelidoj ĉe la Akvo de Malpaco en Kadeŝ, en la dezerto Cin; pro tio, ke vi ne aperigis Mian sanktecon inter la Izraelidoj.
52我所赐给 以色列 人的地,你可以远远地观看,却不得进去。」
52Ĉar de malproksime vi vidos la landon, sed vi ne eniros tien, en la landon, kiun mi donas al la Izraelidoj.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.