申命记
Chapter 4
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1「 以色列 人哪,现在我所教训你们的律例典章,你们要听从遵行,好叫你们存活,得以进入耶和华—你们列祖之 神所赐给你们的地,承受为业。
1Kaj nun, ho Izrael, aŭskultu la leĝojn kaj la regulojn, kiujn mi instruas al vi, ke vi ilin plenumu, por ke vi vivu kaj venu kaj heredu la landon, kiun la Eternulo, la Dio de viaj patroj, donas al vi.
2所吩咐你们的话,你们不可加添,也不可删减,好叫你们遵守我所吩咐的,就是耶和华—你们 神的命令。
2Ne aldonu al tio, kion mi ordonas al vi, kaj ne deprenu de ĝi; sed observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kiujn mi ordonas al vi.
3耶和华因 巴力·毗珥 的事所行的,你们亲眼看见了。凡随从 巴力·毗珥 的人,耶和华—你们的 神都从你们中间除灭了。
3Viaj okuloj vidis, kion la Eternulo faris pro Baal-Peor; ĉar ĉiun homon, kiu sekvis Baal-Peoron, la Eternulo, via Dio, ekstermis el inter vi;
4惟有你们专靠耶和华—你们 神的人,今日全都存活。
4sed vi, kiuj restis aliĝintaj al la Eternulo, via Dio, vi ĉiuj vivas hodiaŭ.
5我照着耶和华—我 神所吩咐的将律例典章教训你们,使你们在所要进去得为业的地上遵行。
5Rigardu, mi instruis al vi leĝojn kaj regulojn, kiel ordonis al mi la Eternulo, mia Dio, ke vi agu tiel en la lando, en kiun vi venas, por ekposedi ĝin.
6所以你们要谨守遵行;这就是你们在万民眼前的智慧、聪明。他们听见这一切律例,必说:『这大国的人真是有智慧,有聪明!』
6Kaj observu kaj plenumu ilin; ĉar tio estas via saĝo kaj via prudento en la okuloj de la popoloj, kiuj aŭdos pri ĉiuj ĉi tiuj leĝoj, kaj diros: Efektive, popolo saĝa kaj prudenta estas tiu granda popolo.
7哪一大国的人有神与他们相近,像耶和华—我们的 神、在我们求告他的时候与我们相近呢?
7Ĉar kie estas granda popolo, al kiu dioj estas tiel proksimaj, kiel la Eternulo, nia Dio, ĉiufoje, kiam ni vokas al Li?
8又哪一大国有这样公义的律例典章、像我今日在你们面前所陈明的这一切律法呢?
8Kaj kie estas granda popolo, kiu havas leĝojn kaj regulojn justajn, kiel la tuta ĉi tiu instruo, kiun mi donas al vi hodiaŭ?
9「你只要谨慎,殷勤保守你的心灵,免得忘记你亲眼所看见的事,又免得你一生、这事离开你的心;总要传给你的子子孙孙。
9Nur gardu vin kaj forte gardu vian animon, ke vi ne forgesu la aferojn, kiujn vidis viaj okuloj, kaj ke ili ne eliru el via koro dum via tuta vivo; kaj rakontu al viaj filoj kaj al la filoj de viaj filoj
10你在 何烈山 站在耶和华—你 神面前的那日,耶和华对我说:『你为我招聚百姓,我要叫他们听见我的话,使他们存活在世的日子,可以学习敬畏我,又可以教训儿女这样行。』
10pri la tago, en kiu vi staris antaŭ la Eternulo, via Dio, ĉe Ĥoreb, kiam la Eternulo diris al mi: Kunvenigu al Mi la popolon, kaj Mi aŭdigos al ili Miajn vortojn, per kiuj ili lernos timi Min dum la tuta tempo, kiun ili vivas sur la tero, kaj ili lernigos siajn filojn.
11那时你们近前来,站在山下;山上有火焰冲天,并有昏黑、密云、幽暗。
11Tiam vi alproksimiĝis kaj stariĝis ĉe la bazo de la monto, kaj la monto brulis per fajro ĝis la mezo de la ĉielo, en mallumo, nubo, kaj nebulo.
12耶和华从火焰中对你们说话,你们只听见声音,却没有看见形象。
12Kaj la Eternulo parolis al vi el meze de la fajro; la voĉon de la vortoj vi aŭdis, sed figuron vi ne vidis, nur la voĉon.
13他将所吩咐你们当守的约指示你们,就是十条诫,并将这诫写在两块石版上。
13Kaj Li sciigis al vi Sian interligon, kiun Li ordonis al vi plenumi, la dek ordonojn; kaj Li skribis ilin sur du ŝtonaj tabeloj.
14那时耶和华又吩咐我将律例典章教训你们,使你们在所要过去得为业的地上遵行。」
14Kaj al mi la Eternulo en tiu tempo ordonis instrui al vi la leĝojn kaj regulojn, por ke vi plenumadu ilin en la lando, en kiun vi iras, por ekposedi ĝin.
15「所以,你们要分外谨慎;因为耶和华在 何烈山 、从火中对你们说话的那日,你们没有看见什么形象。
15Gardu do bone viajn animojn: ĉar vi vidis nenian figuron en tiu tago, kiam la Eternulo parolis al vi sur Ĥoreb el meze de la fajro;
16惟恐你们败坏自己,雕刻偶像,仿佛什么男像女像,
16vi do ne malĉastiĝu, kaj ne faru al vi ian skulptaĵon, bildon de ia idolo, figuron de viro aŭ virino,
17或地上走兽的像,或空中飞鸟的像,
17figuron de ia bruto, kiu estas sur la tero, figuron de ia flugilhava birdo, kiu flugas sub la ĉielo,
18或地上爬物的像,或地底下水中鱼的像。
18figuron de io, kio rampas sur la tero, figuron de ia fiŝo, kiu estas en akvo, malsupre de la tero.
19又恐怕你向天举目观看,见耶和华—你的 神为天下万民所摆列的日月星,就是天上的万象,自己便被勾引敬拜事奉它。
19Kaj, levinte viajn okulojn al la ĉielo kaj vidinte la sunon kaj la lunon kaj la stelojn kaj la tutan armeon de la ĉielo, ne forlogiĝu, kaj ne adorkliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin, kiujn la Eternulo, via Dio, destinis por ĉiuj popoloj sub la tuta ĉielo.
20耶和华将你们从 埃及 领出来,脱离铁炉,要特作自己产业的子民,像今日一样。
20Kaj vin la Eternulo prenis, kaj elkondukis vin el la fera forno, el Egiptujo, por ke vi estu al Li popolo herede apartenanta, kiel nun.
21耶和华又因你们的缘故向我发怒,起誓必不容我过 约旦河 ,也不容我进入耶和华—你 神所赐你为业的那美地。
21Kaj la Eternulo ekkoleris min pro vi, kaj ĵuris, ke mi ne transiros Jordanon, kaj mi ne venos en la bonan landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon;
22我只得死在这地,不能过 约旦河 ;但你们必过去得那美地。
22ĉar mi mortos en ĉi tiu lando, mi ne transiros Jordanon, sed vi transiros kaj ekposedos tiun bonan landon.
23你们要谨慎,免得忘记耶和华—你们 神与你们所立的约,为自己雕刻偶像,就是耶和华—你 神所禁止你做的偶像;
23Gardu vin, ke vi ne forgesu la interligon de la Eternulo, via Dio, kiun Li faris kun vi, kaj ke vi ne faru al vi ian skulptaĵon, figuron de io, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio.
24因为耶和华—你的 神乃是烈火,是忌邪的 神。
24Ĉar la Eternulo, via Dio, estas fajro konsumanta, Dio severa.
25「你们在那地住久了,生子生孙,就雕刻偶像,仿佛什么形象,败坏自己,行耶和华—你 神眼中看为恶的事,惹他发怒。
25Se vi naskos filojn kaj filojn de filoj, kaj, longe vivinte sur la tero, vi malĉastiĝos kaj faros skulptitan figuron de io kaj faros malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, via Dio, kolerigante Lin:
26我今日呼天唤地向你们作见证,你们必在过 约旦河 得为业的地上速速灭尽!你们不能在那地上长久,必尽行除灭。
26mi atestigas al vi hodiaŭ la ĉielon kaj la teron, ke vi rapide pereos de sur la tero, por kies ekposedo vi transiras Jordanon; ne longe vi loĝos sur ĝi, sed vi estos ekstermitaj.
27耶和华必使你们分散在万民中;在他所领你们到的万国里,你们剩下的人数稀少。
27Kaj la Eternulo dissemos vin inter la popoloj, kaj vi restos en malgranda nombro inter la popoloj, al kiuj la Eternulo vin foririgos.
28在那里,你们必事奉人手所造的神,就是用木石造成、不能看、不能听、不能吃、不能闻的神。
28Kaj vi servos tie al dioj, kiuj estas faritaĵo de homaj manoj, ligno kaj ŝtono, kiuj ne vidas kaj ne aŭdas kaj ne manĝas kaj ne flaras.
29但你们在那里必寻求耶和华—你的 神。你尽心尽性寻求他的时候,就必寻见。
29Kaj vi serĉos el tie la Eternulon, vian Dion; kaj vi trovos, se vi serĉos Lin per via tuta koro kaj per via tuta animo.
30日后你遭遇一切患难的时候,你必归回耶和华—你的 神,听从他的话。
30Kiam vi estos en mizero kaj kiam vin trafos ĉio ĉi tio en la malproksima venonta tempo, tiam vi revenos al la Eternulo, via Dio, kaj vi aŭskultos Lian voĉon;
31耶和华—你 神原是有怜悯的 神;他总不撇下你,不灭绝你,也不忘记他起誓与你列祖所立的约。
31ĉar la Eternulo, via Dio, estas Dio kompatema; Li ne forlasos vin nek pereigos vin, kaj ne forgesos la interligon kun viaj patroj, pri kiu Li ĵuris al ili.
32「你且考察在你以前的世代,自 神造人在世以来,从天这边到天那边,曾有何民听见 神在火中说话的声音,像你听见还能存活呢?这样的大事何曾有、何曾听见呢?
32Ĉar demandu la tempojn antaŭajn, kiuj estis antaŭ vi de post tiu tago, en kiu la Eternulo kreis homon sur la tero, kaj de unu rando de la ĉielo ĝis la alia rando: Ĉu estis io, kiel ĉi tiu granda afero, aŭ ĉu oni aŭdis pri io simila?
no verse 33 in this text
33Ĉu aŭdis la popolo la voĉon de Dio, parolantan el meze de fajro, kiel vi aŭdis, kaj restis vivanta?
34神何曾从别的国中将一国的人民领出来,用试验、神迹、奇事、争战、大能的手,和伸出来的膀臂,并大可畏的事,像耶和华—你们的 神在 埃及 ,在你们眼前为你们所行的一切事呢?
34Aŭ ĉu provis ia dio iri kaj preni al si unu popolon el inter alia popolo per provoj, per signoj, kaj per mirakloj, kaj per milito kaj per forta mano kaj per etendita brako kaj per grandaj teruraĵoj, simile al ĉio, kion faris al vi la Eternulo, via Dio, en Egiptujo, antaŭ viaj okuloj?
35这是显给你看,要使你知道,惟有耶和华—他是 神,除他以外,再无别神。
35Al vi tio estis montrita, por ke vi sciu, ke la Eternulo estas Dio, ke ne ekzistas alia krom Li.
36他从天上使你听见他的声音,为要教训你,又在地上使你看见他的烈火,并且听见他从火中所说的话。
36El la ĉielo Li aŭdigis al vi Sian voĉon, por instrui vin, kaj sur la tero Li montris al vi Sian grandan fajron, kaj Liajn vortojn vi aŭdis el meze de la fajro.
37因他爱你的列祖,所以拣选他们的后裔,用大能亲自领你出了 埃及 ,
37Kaj ĉar Li amis viajn patrojn, tial Li elektis ilian idaron post ili, kaj elkondukis vin per Sia vizaĝo, per Sia granda forto el Egiptujo,
38要将比你强大的国民从你面前赶出,领你进去,将他们的地赐你为业,像今日一样。
38por forpeli de antaŭ vi popolojn, kiuj estas pli grandaj kaj pli fortaj ol vi, por envenigi vin kaj doni al vi ilian landon kiel posedaĵon, kiel nun.
39所以,今日你要知道,也要记在心上,天上地下惟有耶和华他是 神,除他以外,再无别神。
39Sciu do nun kaj enmetu en vian koron, ke la Eternulo estas Dio en la ĉielo supre kaj sur la tero malsupre; ne ekzistas alia.
40我今日将他的律例诫命晓谕你,你要遵守,使你和你的子孙可以得福,并使你的日子在耶和华—你 神所赐的地上得以长久。」
40Kaj observu Liajn leĝojn kaj Liajn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, por ke estu bone al vi kaj al viaj filoj post vi, kaj por ke vi longe vivu sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi por ĉiam.
41「那时, 摩西 在 约旦河 东,向日出之地,分定三座城,
41Tiam Moseo apartigis tri urbojn transe de Jordan, sur la flanko de sunleviĝo,
42使那素无仇恨、无心杀了人的,可以逃到这三城之中的一座城,就得存活:
42por ke tien forkuru mortiginto, kiu mortigis sian proksimulon senintence, ne estinte malamika al li de antaŭe, kaj forkurinte al unu el tiuj urboj, li restu viva:
43为 吕便 人分定旷野平原的 比悉 ;为 迦得 人分定 基列 的 拉末 ;为 玛拿西 人分定 巴珊 的 哥兰 。」
43Becer en la dezerto, sur la ebenaĵo, por la Rubenidoj, kaj Ramot en Gilead por la Gadidoj, kaj Golan en Baŝan por la Manaseidoj.
44摩西 在 以色列 人面前所陈明的律法—
44Kaj jen estas la instruo, kiun Moseo proponis al la Izraelidoj;
45就是 摩西 在 以色列 人出 埃及 后所传给他们的法度、律例、典章;
45jen estas la atestoj kaj la leĝoj kaj la reguloj, kiujn Moseo eldiris al la Izraelidoj post ilia eliro el Egiptujo,
46在 约旦河 东 伯·毗珥 对面的谷中,在住 希实本 、 亚摩利 王 西宏 之地;这 西宏 是 摩西 和 以色列 人出 埃及 后所击杀的。
46transe de Jordan, en la valo kontraŭ Bet-Peor, en la lando de Siĥon, reĝo de la Amoridoj, kiu loĝis en Ĥeŝbon kaj kiun venkobatis Moseo kaj la Izraelidoj post sia eliro el Egiptujo;
47他们得了他的地,又得了 巴珊 王 噩 的地,就是两个 亚摩利 王,在 约旦河 东向日出之地。
47kaj ili ekposedis lian landon, kaj la landon de Og, reĝo de Baŝan, la du reĝoj de la Amoridoj, kiuj estis transe de Jordan, sur la flanko de sunleviĝo,
48从 亚嫩谷 边的 亚罗珥 ,直到 西云山 ,就是 黑门山 。
48de Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, ĝis la monto Sion (kiu ankaŭ nomiĝas Ĥermon);
49还有 约旦河 东的全 亚拉巴 ,直到 亚拉巴海 ,靠近 毗斯迦山 根。
49kaj la tutan stepon transe de Jordan oriente kaj ĝis la maro de la stepo ĉe la bazo de Pisga.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.