申命记 16
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1「你要注意亚笔月,向耶和华—你的 神守逾越节,因为耶和华—你的 神在亚笔月夜间领你出 埃及 。
1Observu la monaton Abib, kaj faru Paskon al la Eternulo, via Dio; ĉar en la monato Abib elkondukis vin la Eternulo, via Dio, el Egiptujo en la nokto.
2你当在耶和华所选择要立为他名的居所,从牛群羊群中,将逾越 节的祭牲 献给耶和华—你的 神。
2Kaj buĉu Paskon al la Eternulo, via Dio, el grandaj kaj malgrandaj brutoj, sur la loko, kiun la Eternulo elektos, por loĝigi tie Sian nomon.
3你吃 这祭牲 ,不可吃有酵的饼;七日之内要吃无酵饼,就是困苦饼—你本是急忙出了 埃及 地—要叫你一生一世记念你从 埃及 地出来的日子。
3Ne manĝu kun tio fermentintaĵon; dum sep tagoj manĝu kun tio macojn, panon de mizero — ĉar rapidece vi eliris el la lando Egipta — por ke vi memoru dum la tuta tempo de via vivo la tagon de via eliro el la lando Egipta.
4在你四境之内,七日不可见面酵,头一日晚上所献的肉,一点不可留到早晨。
4Oni ne vidu ĉe vi fermentintaĵon en via tuta limitaĵo dum sep tagoj; kaj el la viando, kiun vi oferbuĉos vespere en la unua tago, neniom restu ĝis la mateno.
5在耶和华—你 神所赐的各城中,你不可献逾越 节的祭 ;
5Vi ne povas buĉi la Paskon en iu el la urboj, kiujn la Eternulo, via Dio, donos al vi;
6只当在耶和华—你 神所选择要立为他名的居所,晚上日落的时候,乃是你出 埃及 的时候,献逾越 节的祭 。
6nur sur la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por loĝigi tie Sian nomon, buĉu la Paskon vespere, ĉe la subiro de la suno — tempo de via eliro el Egiptujo.
7当在耶和华—你 神所选择的地方把肉烤了吃,次日早晨就回到你的帐棚去。
7Kaj kuiru kaj manĝu sur tiu loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio; kaj en la sekvanta tago vi povas vin turni kaj iri al viaj tendoj.
8你要吃无酵饼六日,第七日要向耶和华—你的 神守严肃会,不可做工。」
8Dum ses tagoj manĝu macojn, kaj en la sepa tago estu sankta kunveno antaŭ la Eternulo, via Dio; ne faru laboron.
9「你要计算七七日:从你开镰收割禾稼时算起,共计七七日。
9Sep semajnojn kalkulu al vi; de post la apero de la rikoltilo en la spikoj komencu kalkuli la sep semajnojn.
10你要照耶和华—你 神所赐你的福,手里拿着甘心祭,献在耶和华—你的 神面前,守七七节。
10Kaj faru feston de semajnoj al la Eternulo, via Dio, kun libervola dono el via mano, kiun vi donos konforme al tio, kiom benis vin la Eternulo, via Dio.
11你和你儿女、仆婢,并住在你城里的 利未 人,以及在你们中间寄居的与孤儿寡妇,都要在耶和华—你 神所选择立为他名的居所,在耶和华—你的 神面前欢乐。
11Kaj estu gajaj antaŭ la Eternulo, via Dio, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido, kiu estas en viaj pordegoj, kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas inter vi, sur la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por loĝigi tie Sian nomon.
12你也要记念你在 埃及 作过奴仆。你要谨守遵行这些律例。」
12Kaj memoru, ke vi estis sklavo en Egiptujo; kaj observu kaj plenumu ĉi tiujn leĝojn.
13「你把禾场的 谷 、酒榨的 酒 收藏以后,就要守住棚节七日。
13Feston de laŭboj faru al vi dum sep tagoj, kiam vi kolektos el via draŝejo kaj el via vinpremejo.
14守节的时候,你和你儿女、仆婢,并住在你城里的 利未 人,以及寄居的与孤儿寡妇,都要欢乐。
14Kaj estu gajaj en via festo, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas inter viaj pordegoj.
15在耶和华所选择的地方,你当向耶和华—你的 神守节七日;因为耶和华—你 神在你一切的土产上和你手里所办的事上要赐福与你,你就非常地欢乐。
15Dum sep tagoj festu al la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun elektos la Eternulo; ĉar benos vin la Eternulo, via Dio, en ĉiuj viaj produktaĵoj kaj en ĉiuj faroj de viaj manoj, kaj vi estos tute gaja.
16你一切的男丁要在除酵节、七七节、住棚节,一年三次,在耶和华—你 神所选择的地方朝见他,却不可空手朝见。
16Tri fojojn en la jaro ĉiu via virseksulo devas aperi antaŭ la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun Li elektos: en la festo de macoj kaj en la festo de semajnoj kaj en la festo de laŭboj; kaj li ne aperu antaŭ la Eternulo kun malplenaj manoj;
17各人要按自己的力量,照耶和华—你 神所赐的福分,奉献礼物。」
17ĉiu kun donaco en sia mano, konforme al la beno de la Eternulo, via Dio, kiun Li donis al vi.
18「你要在耶和华—你 神所赐的各城里,按着各支派设立审判官和官长。他们必按公义的审判判断百姓。
18Juĝistojn kaj kontrolistojn starigu al vi en ĉiuj viaj urboj, kiujn la Eternulo, via Dio, donos al vi laŭ viaj triboj; kaj ili juĝu la popolon per juĝo justa.
19不可屈枉正直;不可看人的外貌。也不可受贿赂;因为贿赂能叫智慧人的眼变瞎了,又能颠倒义人的话。
19Ne klinu la leĝon, ne atentu personojn; kaj ne prenu subaĉeton, ĉar subaĉeto blindigas la okulojn de saĝuloj kaj konfuzas la aferojn de justuloj.
20你要追求至公至义,好叫你存活,承受耶和华—你 神所赐你的地。
20Justecon, justecon sekvu, por ke vi vivu kaj posedu la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.
21「你为耶和华—你的 神筑坛,不可在坛旁栽什么树木作为木偶。
21Ne plantu al vi sanktan stangon el ia arbo apud la altaro de la Eternulo, via Dio, kiun vi faros al vi;
22也不可为自己设立柱像;这是耶和华—你 神所恨恶的。
22kaj ne starigu al vi statuon, kion malamas la Eternulo, via Dio.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.