申命记
Chapter 11
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1「你要爱耶和华—你的 神,常守他的吩咐、律例、典章、诫命。
1Amu do la Eternulon, vian Dion, kaj observu Liajn aranĝojn kaj leĝojn kaj instrukciojn kaj ordonojn en ĉiu tempo.
2你们今日当知道,我本不是和你们的儿女 说话 ;因为他们不知道,也没有看见耶和华—你们 神的管教、威严、大能的手,和伸出来的膀臂,
2Kaj sciu hodiaŭ, ĉar mi parolas ne al viaj filoj, kiuj ne scias kaj ne vidis la punon de la Eternulo, via Dio, Lian grandecon, Lian fortan manon, kaj Lian etenditan brakon,
3并他在 埃及 中向 埃及 王法老和其全地所行的神迹奇事;
3kaj Liajn signojn kaj Liajn farojn, kiujn Li faris interne de Egiptujo al Faraono, reĝo de Egiptujo, kaj al lia tuta lando;
4也没有看见他怎样待 埃及 的军兵、车马,他们追赶你们的时候,耶和华怎样使 红海 的水淹没他们,将他们灭绝,直到今日,
4kaj kion Li faris al la militistaro de Egiptujo, al ĝiaj ĉevaloj kaj ĉaroj, kiujn Li superverŝis per la akvo de la Ruĝa Maro, kiam ili postkuris vin; kaj la Eternulo pereigis ilin ĝis la nuna tago;
5并他在旷野怎样待你们,以致你们来到这地方;
5kaj kion Li faris al vi en la dezerto, ĝis vi venis al ĉi tiu loko;
6也没有看见他怎样待 吕便 子孙 以利押 的儿子 大坍 、 亚比兰 ,地怎样在 以色列 人中间开口,吞了他们和他们的家眷,并帐棚与跟他们的一切活物。
6kaj kion Li faris al Datan kaj Abiram, filoj de Eliab, filo de Ruben, kiam la tero malfermis sian buŝon kaj englutis ilin kaj iliajn familiojn kaj iliajn tendojn, kaj ĉion, kio ekzistis ĉe ili, meze de la tuta Izrael.
7惟有你们亲眼看见耶和华所做的一切大事。」
7Viaj okuloj vidis ja ĉiujn grandajn farojn de la Eternulo, kiujn Li faris.
8「所以,你们要守我今日所吩咐的一切诫命,使你们胆壮,能以进去,得你们所要得的那地,
8Observu do ĉiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, por ke vi fortiĝu, kaj por ke vi venu kaj ekposedu la landon, en kiun vi transiras, por ekposedi ĝin,
9并使你们的日子在耶和华向你们列祖起誓、应许给他们和他们后裔的地上得以长久;那是流奶与蜜之地。
9kaj por ke vi longe vivu sur la tero, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj, ke Li donos ĝin al ili kaj al ilia idaro, landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.
10你要进去得为业的那地,本不像你出来的 埃及 地。你在那里撒种,用脚浇灌,像浇灌菜园一样。
10Ĉar la lando, en kiun vi iras, por ekposedi ĝin, ne estas kiel la lando Egipta, el kiu vi eliris, kie, seminte vian semon, vi devis akvumi ĝin per viaj piedoj, kiel legoman ĝardenon.
11你们要过去得为业的那地乃是有山有谷、雨水滋润之地,
11La lando, en kiun vi transiras, por ekposedi ĝin, estas lando kun montoj kaj valoj; de la pluvo ĉiela ĝi trinkas akvon;
12是耶和华—你 神所眷顾的;从岁首到年终,耶和华—你 神的眼目时常看顾那地。
12lando, pri kiu zorgas la Eternulo, via Dio; ĉiam la okuloj de la Eternulo, via Dio, estas sur ĝi, de la komenco de la jaro ĝis la fino de la jaro.
13「你们若留意听从我今日所吩咐的诫命,爱耶和华—你们的 神,尽心尽性事奉他,
13Kaj se vi obeos Miajn ordonojn, kiujn Mi ordonas al vi hodiaŭ, amante la Eternulon, vian Dion, kaj servante al Li per via tuta koro kaj per via tuta animo:
14他必按时降秋雨春雨在你们的地上,使你们可以收藏五谷、新酒,和油,
14tiam Mi donos al via lando pluvon ĝiatempe, fruan kaj malfruan; kaj vi kolektos vian grenon kaj vian moston kaj vian oleon.
15也必使你吃得饱足,并使田野为你的牲畜长草。
15Kaj Mi donos herbon sur via kampo por via bruto; kaj vi manĝos kaj estos sata.
16你们要谨慎,免得心中受迷惑,就偏离 正路 ,去事奉敬拜别神。
16Gardu vin, ke ne forlogiĝu via koro, kaj ke vi ne forflankiĝu, kaj ke vi ne servu al aliaj dioj kaj ne kliniĝu antaŭ ili.
17耶和华的怒气向你们发作,就使天闭塞不下雨,地也不出产,使你们在耶和华所赐给你们的美地上速速灭亡。
17Alie ekflamos kontraŭ vi la kolero de la Eternulo, kaj Li ŝlosos la ĉielon, kaj ne estos pluvo, kaj la tero ne donos siajn produktaĵojn, kaj vi rapide forpereos el la bona lando, kiun la Eternulo donas al vi.
18「你们要将我这话存在心内,留在意中,系在手上为记号,戴在额上为经文;
18Metu do ĉi tiujn miajn vortojn en vian koron kaj en vian animon, kaj alligu ilin kiel signon al via mano, kaj ili estu kiel memorigaĵo inter viaj okuloj.
19也要教训你们的儿女,无论坐在家里,行在路上,躺下,起来,都要谈论;
19Kaj instruu ilin al viaj filoj, parolante pri ili, kiam vi sidos en via domo kaj kiam vi iros sur la vojo kaj kiam vi kuŝiĝos kaj kiam vi leviĝos;
20又要写在房屋的门框上,并城门上,
20kaj skribu ilin sur la fostoj de via domo kaj sur viaj pordegoj;
21使你们和你们子孙的日子在耶和华向你们列祖起誓、应许给他们的地上得以增多,如天覆地的日子那样多。
21por ke longiĝu via vivo kaj la vivo de viaj infanoj sur la tero, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj, ke Li donos ĝin al ili, kiel longe estas la ĉielo super la tero.
22你们若留意谨守遵行我所吩咐这一切的诫命,爱耶和华—你们的 神,行他的道,专靠他,
22Se vi observos ĉiujn ĉi tiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi plenumi, amante la Eternulon, vian Dion, irante laŭ ĉiuj Liaj vojoj, kaj algluiĝante al Li:
23他必从你们面前赶出这一切国民,就是比你们更大更强的国民,你们也要得他们的地。
23tiam la Eternulo forpelos de antaŭ vi ĉiujn tiujn popolojn, kaj vi ekposedos popolojn pli grandajn kaj pli fortajn ol vi.
24凡你们脚掌所踏之地都必归你们;从旷野和 黎巴嫩 ,并 幼发拉底 大河,直到 西海 ,都要作你们的境界。
24Ĉiu loko, sur kiu ekpaŝos via piedo, fariĝos via; de la dezerto kaj Lebanon, de la rivero, la rivero Eŭfrato, ĝis la ekstrema maro estos viaj limoj.
25必无一人能在你们面前站立得住;耶和华—你们的 神必照他所说的,使惧怕惊恐临到你们所踏之地的居民。
25Neniu povos kontraŭstari al vi: timon kaj teruron antaŭ vi la Eternulo venigos sur ĉiun teron, sur kiu vi ekpaŝos, kiel Li diris al vi.
26「看哪,我今日将祝福与咒诅的话都陈明在你们面前。
26Rigardu, mi proponas al vi hodiaŭ benon kaj malbenon:
27你们若听从耶和华—你们 神的诫命,就是我今日所吩咐你们的,就必蒙福。
27benon, se vi aŭskultos la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ;
28你们若不听从耶和华—你们 神的诫命,偏离我今日所吩咐你们的道,去事奉你们素来所不认识的别神,就必受祸。
28kaj malbenon, se vi ne aŭskultos la ordonojn de la Eternulo, via Dio, sed forflankiĝos de la vojo, kiun mi ordonas al vi hodiaŭ, kaj sekvos diojn aliajn, kiujn vi ne konas.
29及至耶和华—你的 神领你进入要去得为业的那地,你就要将祝福的话陈明在 基利心山 上,将咒诅的话陈明在 以巴路山 上。
29Kiam la Eternulo, via Dio, venigos vin en la landon, en kiun vi iras, por ekposedi ĝin, tiam vi esprimos la benon sur la monto Gerizim kaj la malbenon sur la monto Ebal;
30这二山岂不是在 约旦河 那边,日落之处,在住 亚拉巴 的 迦南 人之地与 吉甲 相对,靠近 摩利 橡树吗?
30ili estas transe de Jordan, malantaŭ la vojo al la okcidento, en la lando de la Kanaanidoj, kiuj loĝas en la stepo, kontraŭ Gilgal, apud la kverko More.
31你们要过 约旦河 ,进去得耶和华—你们 神所赐你们为业之地,在那地居住。
31Ĉar vi transiras Jordanon, por veni ekposedi la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj vi ekposedos ĝin kaj ekloĝos en ĝi.
32你们要谨守遵行我今日在你们面前所陈明的一切律例典章。」
32Observu do, ke vi plenumu ĉiujn leĝojn kaj instrukciojn, kiujn mi donas al vi hodiaŭ.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.