申命记 2
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1「此后,我们转回,从 红海 的路往旷野去,是照耶和华所吩咐我的。我们在 西珥山 绕行了许多日子。
1Kaj ni turnis nin kaj elmoviĝis en la dezerton en la direkto al la Ruĝa Maro, kiel la Eternulo diris al mi; kaj ni ĉirkaŭiris la monton Seir dum longa tempo.
2耶和华对我说:
2Kaj la Eternulo diris al mi jene:
3『你们绕行这山的日子够了,要转向北去。
3Sufiĉe vi ĉirkaŭiris ĉi tiun monton; turnu vin norden;
4你吩咐百姓说:你们弟兄 以扫 的子孙住在 西珥 ,你们要经过他们的境界。他们必惧怕你们,所以你们要分外谨慎。
4kaj al la popolo donu tian ordonon: Vi preteriros la limon de viaj fratoj la Esavidoj, kiuj loĝas sur Seir, kaj ili timos vin; sed gardu vin forte.
5不可与他们争战;他们的地,连脚掌可踏之处,我都不给你们,因我已将 西珥山 赐给 以扫 为业。
5Ne komencu batalon kontraŭ ili, ĉar Mi ne donos al vi el ilia lando eĉ larĝecon de plando; ĉar al Esav Mi donis, kiel heredaĵon, la monton Seir.
6你们要用钱向他们买粮吃,也要用钱向他们买水喝。
6Manĝaĵon aĉetu de ili pro mono kaj manĝu; kaj eĉ akvon aĉetu de ili pro mono kaj trinku;
7因为耶和华—你的 神在你手里所办的一切事上已赐福与你。你走这大旷野,他都知道了。这四十年,耶和华—你的 神常与你同在,故此你一无所缺。』
7ĉar la Eternulo, via Dio, benis vin en ĉiu faro de viaj manoj; Li gvidis vian iradon tra ĉi tiu granda dezerto; jen jam kvardek jarojn la Eternulo estas kun vi, kaj nenio mankis al vi.
8「于是,我们离了我们弟兄 以扫 子孙所住的 西珥 ,从 亚拉巴 的路,经过 以拉他 、 以旬·迦别 ,转向 摩押 旷野的路去。
8Kaj ni preteriris flanke de niaj fratoj la Esavidoj, kiuj loĝas sur Seir, flanke de la vojo stepa, de Elat kaj de Ecjon-Geber. Kaj ni turnis nin kaj iris laŭ la vojo al la dezerto de Moab.
9耶和华吩咐我说:『不可扰害 摩押 人,也不可与他们争战。他们的地,我不赐给你为业,因我已将 亚珥 赐给 罗得 的子孙为业。』
9Kaj la Eternulo diris al mi: Ne faru malamikaĵon al Moab kaj ne komencu militon kontraŭ ili, ĉar Mi ne donos al vi heredaĵon el ilia lando; ĉar al la filoj de Lot Mi donis Aron kiel heredan posedaĵon.
10先前,有 以米 人住在那里,民数众多,身体高大,像 亚衲 人一样。
10La Emidoj antaŭe loĝis tie, popolo granda kaj grandnombra, kaj altkreska kiel la Anakidoj.
11这 以米 人像 亚衲 人;也算为 利乏音 人; 摩押 人称他们为 以米 人。
11Ankaŭ ilin oni kalkulis inter la Rafaidoj, kiel la Anakidojn; kaj la Moabidoj nomas ilin Emidoj.
12先前, 何利 人也住在 西珥 ,但 以扫 的子孙将他们除灭,得了他们的地,接着居住,就如 以色列 在耶和华赐给他为业之地所行的一样。
12Kaj sur Seir loĝis antaŭe la Ĥoridoj; sed la Esavidoj forpelis ilin kaj ekstermis ilin de antaŭ si kaj ekloĝis sur ilia loko, kiel agis Izrael kun la lando de sia posedaĵo, kiun la Eternulo donis al ili.)
13现在,起来过 撒烈溪 !于是我们过了 撒烈溪 。
13Nun leviĝu kaj transiru la valon Zared. Kaj ni transiris la valon Zared.
14自从离开 加低斯·巴尼亚 ,到过了 撒烈溪 的时候,共有三十八年,等那世代的兵丁都从营中灭尽,正如耶和华向他们所起的誓。
14Kaj la tempo, dum kiu ni iris de Kadeŝ-Barnea, ĝis ni transiris la valon Zared, estis tridek ok jaroj, ĝis formortis el la tendaro la tuta generacio de militistoj, kiel ĵuris al ili la Eternulo.
15耶和华的手也攻击他们,将他们从营中除灭,直到灭尽。
15Kaj ankaŭ la mano de la Eternulo estis sur ili, por ekstermi ilin el inter la tendaro, ĝis ili ĉiuj formortis.
16「兵丁从民中都灭尽死亡以后,
16Kaj kiam formortis ĉiuj militistoj el inter la popolo,
17耶和华吩咐我说:
17tiam la Eternulo ekparolis al mi, dirante:
18『你今天要从 摩押 的境界 亚珥 经过,
18Vi iras nun preter la limo de Moab, preter Ar,
19走近 亚扪 人之地,不可扰害他们,也不可与他们争战。 亚扪 人的地,我不赐给你们为业,因我已将那地赐给 罗得 的子孙为业。』
19kaj vi alproksimiĝas al la Amonidoj; ne faru al ili malamikaĵon kaj ne batalu kontraŭ ili, ĉar Mi ne donos al vi heredaĵon el la lando de la Amonidoj; ĉar al la filoj de Lot Mi donis ĝin kiel heredan posedaĵon.
20那地也算为 利乏音 人之地,先前 利乏音 人住在那里, 亚扪 人称他们为 散送冥 。
20Kiel landon de Rafaidoj oni rigardas ankaŭ ĝin; Rafaidoj loĝis en ĝi antaŭe; kaj la Amonidoj nomas ilin Zamzumoj;
21那民众多,身体高大,像 亚衲 人一样,但耶和华从 亚扪 人面前除灭他们, 亚扪 人就得了他们的地,接着居住。
21tio estis popolo granda kaj grandnombra, kaj altkreska kiel la Anakidoj; sed la Eternulo ekstermis ilin antaŭ ili, kaj ili forpelis ilin kaj ekloĝis sur ilia loko;
22正如耶和华从前为住 西珥 的 以扫 子孙将 何利 人从他们面前除灭、他们得了 何利 人的地、接着居住一样,直到今日。
22kiel Li faris por la Esavidoj, kiuj loĝas sur Seir, antaŭ kiuj Li ekstermis la Ĥoridojn, kaj ili forpelis ilin kaj loĝis sur ilia loko ĝis la nuna tago.
23从 迦斐托 出来的 迦斐托 人将先前住在乡村直到 迦萨 的 亚卫 人除灭,接着居住。
23Kaj la Avidojn, kiuj loĝis en vilaĝoj ĝis Gaza, ekstermis la Kaftoridoj, kiuj eliris el Kaftor, kaj ili ekloĝis sur ilia loko.)
24你们起来前往,过 亚嫩谷 ;我已将 亚摩利 人 希实本 王 西宏 和他的地交在你手中,你要与他争战,得他的地为业。
24Leviĝu, elmoviĝu kaj transiru la torenton Arnon; rigardu, Mi transdonas en vian manon Siĥonon, la reĝon de Ĥeŝbon, la Amoridon, kaj lian landon; komencu ekposedi kaj militu kontraŭ li.
25从今日起,我要使天下万民听见你的名声都惊恐惧怕,且因你发颤伤恸。」
25De la nuna tago Mi komencos ĵetadi teruron kaj timon antaŭ vi sur la popolojn sub la tuta ĉielo; tiuj, kiuj aŭdos la famon pri vi, ektremos kaj ektimos antaŭ vi.
26「我从 基底莫 的旷野差遣使者去见 希实本 王 西宏 ,用和睦的话说:
26Kaj mi sendis senditojn el la dezerto Kedemot al Siĥon, la reĝo de Ĥeŝbon, kun vortoj de paco, dirante:
27『求你容我从你的地经过,只走大道,不偏左右。
27Mi dezirus iri tra via lando; mi iros nur laŭ la vojo, mi ne forflankiĝos dekstren nek maldekstren;
28你可以卖粮给我吃,也可以卖水给我喝,只要容我步行过去,
28manĝaĵon vendu al mi pro mono, kaj mi manĝos, kaj akvon donu al mi pro mono, kaj mi trinkos: nur per miaj piedoj mi trairos —
29就如住 西珥 的 以扫 子孙和住 亚珥 的 摩押 人待我一样,等我过了 约旦河 ,好进入耶和华—我们 神所赐给我们的地。』
29kiel faris al mi la Esavidoj, kiuj loĝas sur Seir, kaj la Moabidoj, kiuj loĝas en Ar — ĝis mi transiros Jordanon en la landon, kiun la Eternulo, nia Dio, donas al ni.
30但 希实本 王 西宏 不容我们从他那里经过;因为耶和华—你的 神使他心中刚硬,性情顽梗,为要将他交在你手中,像今日一样。
30Sed ne volis Siĥon, la reĝo de Ĥeŝbon, tralasi nin, ĉar la Eternulo, via Dio, obstinigis lian spiriton kaj malcedemigis lian koron, por transdoni lin en vian manon, kiel nun.
31耶和华对我说:『从此起首,我要将 西宏 和他的地交给你;你要得他的地为业。』
31Kaj la Eternulo diris al mi: Rigardu, Mi komencas transdoni al vi Siĥonon kaj lian landon; komencu posedpreni lian landon.
32那时, 西宏 和他的众民出来攻击我们,在 雅杂 与我们交战。
32Kaj Siĥon eliris kontraŭ nin, li kaj lia tuta popolo, por batalo apud Jahac.
33耶和华—我们的 神将他交给我们,我们就把他和他的儿子,并他的众民,都击杀了。
33Kaj transdonis lin la Eternulo, nia Dio, al ni, kaj ni venkobatis lin kaj liajn filojn kaj lian tutan popolon.
34我们夺了他的一切城邑,将有人烟的各城,连女人带孩子,尽都毁灭,没有留下一个。
34Kaj ni militakiris en tiu tempo ĉiujn liajn urbojn, kaj ni ekstermis en ĉiu urbo la virojn kaj la virinojn kaj la infanojn, ni restigis neniun;
35惟有牲畜和所夺的各城,并其中的财物,都取为自己的掠物。
35nur la brutojn ni prenis al ni, kiel militakiraĵon, kaj la rabaĵon el la urboj, kiujn ni militakiris.
36从 亚嫩谷 边的 亚罗珥 和谷中的城,直到 基列 ,耶和华—我们的 神都交给我们了,没有一座城高得使我们不能攻取的。
36De Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, kaj la urbo, kiu estas en la valo, ĝis Gilead ne estis urbo, kiu povus kontraŭstari al ni: ĉion transdonis al ni la Eternulo, nia Dio;
37惟有 亚扪 人之地,凡靠近 雅博河 的地,并山地的城邑,与耶和华—我们 神所禁止我们去的地方,都没有挨近。」
37nur al la lando de la Amonidoj vi ne alproksimiĝis, al la tuta bordo de la torento Jabok, kaj al la urboj de la monto, kaj al ĉio, pri kio malpermesis la Eternulo, nia Dio.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.