黙示録 17
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)Translation
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1七つの鉢を持つ七人の御使いの一人が来て、私に語りかけた。「ここに来なさい。多くの水の上に座る大淫婦への裁きを見せよう。
1Kaj unu el la sep anĝeloj, havantaj la sep pelvojn, venis kaj parolis kun mi, dirante: Venu ĉi tien, mi montros al vi la juĝon de la granda malĉastistino, kiu sidas sur multaj akvoj;
2地上の王たちは彼女と淫行を行い、地上に住む者たちは彼女の淫行のぶどう酒に酔わされた。」
2kun kiu la reĝoj de la tero malĉastis, kaj la loĝantoj sur la tero ebriiĝis per la vino de ŝia malĉasteco.
3御使いは、御霊によって私を荒野へ連れて行った。そこで私は、神を冒涜する名で覆われ、七つの頭と十本の角を持つ緋色の獣に、一人の女が乗っているのを見た。
3Kaj li forportis min en la Spirito en dezerton; kaj mi vidis virinon, sidantan sur skarlata besto, plena de nomoj de blasfemo, havanta sep kapojn kaj dek kornojn.
4女は紫と緋色の衣をまとい、金、宝石、真珠で身を飾っていた。その手には、忌まわしいものと、その淫行の汚れとで満ちた金の杯を持っていた。
4Kaj la virino estis vestita per purpuro kaj skarlato, kaj ornamita per oro kaj altvaloraj ŝtonoj kaj perloj, kaj havis en sia mano oran pokalon, plenan de abomenindaĵoj kaj la malpuraĵoj de ŝia malĉasteco,
5その額には、名がこう書かれていた。「奥義、大バビロン、淫婦たちと地の忌まわしいものの母。」
5kaj sur sia frunto nomon skribitan: MISTERO, BABEL LA GRANDA, LA PATRINO DE LA MALĈASTISTINOJ KAJ DE LA ABOMENINDAĴOJ DE LA TERO.
6私は、その女が聖徒たちの血と、イエスの殉教者たちの血に酔っているのを見た。彼女を見て、私は驚きに打たれた。
6Kaj mi vidis la virinon ebria de la sango de la sanktuloj, kaj de la sango de la martiroj de Jesuo. Kaj vidinte ŝin, mi miris per granda miro.
7すると御使いが私に言った。「なぜ驚くのか。女の奥義と、彼女を乗せている、七つの頭と十本の角を持つ獣の奥義を、あなたに教えよう。
7Kaj la anĝelo diris al mi: Kial vi miris? mi diros al vi la misteron de la virino, kaj de la besto, kiu portas ŝin kaj kiu havas la sep kapojn kaj la dek kornojn.
8あなたが見た獣は、かつてはいたが、今はいない。しかし、底知れぬ所から上って来て、滅びへ向かう。世の初めから命の書に名が記されていない地上の住民は、獣が、かつてはいたが、今はいないのに、やがて現れるのを見て驚く。
8La besto, kiun vi vidis, ekzistis, sed ne ekzistas, kaj venos supren el la abismo kaj iros en pereon. Kaj la loĝantoj sur la tero, kies nomoj ne estas skribitaj en la libro de vivo jam de la fondo de la mondo, miros, kiam ili vidos la beston, ke ĝi ekzistis kaj ne ekzistas, sed venos.
9ここに、知恵ある理解が必要である。七つの頭は、女がその上に座っている七つの山である。
9Ĉi tie estas la signifo, kiu havas saĝecon: la sep kapoj estas sep montoj, sur kiuj sidas la virino;
10また、七人の王でもある。五人は倒れ、一人は今おり、もう一人はまだ来ていない。しかし、彼が来れば、しばらくとどまらなければならない。
10kaj ili estas sep reĝoj; la kvin jam falis, la unu estas, la alia ankoraŭ ne venis; kaj kiam li venos, li devos resti kelkan tempon.
11かつてはいたが、今はいない獣は、それ自身が第八の王であり、七人のうちの一人でもある。そして滅びへ向かう。
11Kaj la besto, kiu ekzistis kaj ne ekzistas, estas ankaŭ oka, kaj estas el la sep; kaj ĝi iras en pereon.
12あなたが見た十本の角は、まだ王国を受けていない十人の王である。彼らは獣とともに、一時の間、王としての権威を受ける。
12Kaj la dek kornoj, kiujn vi vidis, estas dek reĝoj, kiuj ankoraŭ ne ricevis regnon; sed ili ricevas aŭtoritaton kiel reĝoj, kun la besto, por unu horo.
13彼らは一つの思いを持ち、自分たちの力と権威を獣に与える。
13Tiuj havas unu intencon, kaj ili donas sian potencon kaj aŭtoritaton al la besto.
14彼らは小羊と戦うが、小羊は彼らに打ち勝つ。小羊は主の主、王の王だからである。また、小羊とともにいる者たちは、召され、選ばれ、忠実な者たちである。」
14Tiuj militos kontraŭ la Ŝafido, kaj la Ŝafido venkos ilin, ĉar li estas Sinjoro de sinjoroj, kaj Reĝo de reĝoj; kaj venkos tiuj, kiuj estas kun li, vokitaj kaj elektitaj kaj fidelaj.
15御使いはまた私に言った。「あなたが見た水、大淫婦が座っている所は、諸民族、群衆、国民、言語である。
15Kaj li diris al mi: La akvoj, kiujn vi vidis, kie sidas la malĉastistino, estas popoloj kaj homamasoj kaj nacioj kaj lingvoj.
16あなたが見た十本の角と獣は大淫婦を憎み、彼女を荒れ果てさせ、裸にし、その肉を食らい、火で焼き尽くす。
16Kaj la dek kornoj, kiujn vi vidis, kaj la besto, malamos la malĉastistinon, kaj faros ŝin izolita kaj nuda, kaj manĝos ŝian karnon, kaj forbruligos ŝin per fajro.
17神がご自分の御心を実現させるため、彼らの心に一つの思いを持たせ、神の言葉が成就するまで、自分たちの王国を獣に与えさせたからである。
17Ĉar Dio enmetis en ilian koron efektivigi Lian intencon, kaj efektivigi unu intencon, kaj doni sian regnon al la besto, ĝis la vortoj de Dio plenumiĝos.
18あなたが見た女は、地上の王たちを治める大きな都である。」
18Kaj la virino, kiun vi vidis, estas la granda urbo, kiu havas reĝecon super la reĝoj de la tero.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.