黙示録
Chapter 10
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1また、一人の力強い御使いが雲をまとって、天から下って来るのを見た。頭の上には虹があり、顔は太陽のようで、両足は火の柱のようであった。
1Kaj mi vidis alian fortan anĝelon, malsuprenirantan el la ĉielo, vestitan per nubo; kaj la ĉielarko estis super lia kapo, kaj lia vizaĝo estis kiel la suno, kaj liaj piedoj kiel kolonoj el fajro;
2その手には開かれた小さな巻物があり、右足を海の上に、左足を地の上に置いた。
2kaj li havis en la mano libreton malfermitan; kaj li metis la dekstran piedon sur la maron, kaj la maldekstran sur la teron;
3そして、獅子がほえるように大声で叫んだ。御使いが叫ぶと、七つの雷がそれぞれ轟いた。
3kaj li ekkriis per granda voĉo, kiel leono blekas; kaj kiam li kriis, la sep tondroj parolis per siaj voĉoj.
4七つの雷が語ったとき、私は書き記そうとした。すると、天から声が聞こえた。「七つの雷が語ったことを封じ、書き記してはならない。」
4Kaj kiam la sep tondroj parolis, mi volis skribi; kaj mi aŭdis voĉon el la ĉielo, dirantan: Sigelu tion, kion parolis la sep tondroj, kaj ĝin ne skribu.
5海と地の上に立っているのを私が見た御使いは、右手を天に上げ、
5Kaj la anĝelo, kiun mi vidis staranta sur la maro kaj sur la tero, levis sian dekstran manon al la ĉielo,
6永遠に生きておられ、天とその中にあるもの、地とその中にあるもの、海とその中にあるものを創造された方にかけて誓った。「もはや猶予はない。
6kaj ĵuris per la Vivanto por ĉiam kaj eterne, kiu kreis la ĉielon kaj tion, kio estas en ĝi, kaj la teron kaj tion, kio estas en ĝi, kaj la maron kaj tion, kio estas en ĝi, ke tempo ne plu ekzistos;
7第七の御使いがラッパを吹こうとするとき、その音が響けば、神がご自分の僕である預言者たちに告げ知らせたとおり、神の奥義は成就する。」
7sed en la tagoj de la voĉo de la sepa anĝelo, kiam li tuj trumpetos, tiam finiĝos la mistero de Dio, kiel Li evangeliis al Siaj servistoj, la profetoj.
8すると、先ほど天から聞こえた声が、再び私に語りかけた。「行って、海と地の上に立っている御使いの手から、開かれた巻物を受け取りなさい。」
8Kaj la voĉo, kiun mi aŭdis el la ĉielo, parolis al mi denove, dirante: Iru, prenu la libreton malfermitan en la mano de la anĝelo, staranta sur la maro kaj sur la tero.
9そこで私は御使いのところへ行き、その小さな巻物を渡してほしいと頼んだ。 御使いは私に言った。「取って食べなさい。それはあなたの腹を苦くするが、口には蜜のように甘い。」
9Kaj mi iris al la anĝelo, kaj diris al li: Donu al mi la libreton. Kaj li diris al mi: Prenu ĝin, kaj formanĝu ĝin; kaj ĝi maldolĉigos al vi la ventron, sed en via buŝo ĝi estos dolĉa kiel mielo.
10私は御使いの手から小さな巻物を受け取って食べた。それは口には蜜のように甘かったが、食べ終えると腹が苦くなった。
10Kaj mi prenis la libreton el la mano de la anĝelo, kaj formanĝis ĝin; kaj en mia buŝo ĝi estis dolĉa kiel mielo, kaj kiam mi ĝin manĝis, mia ventro maldolĉiĝis.
11すると彼らは私に言った。「あなたは、多くの民族、国民、言語、王たちについて、もう一度預言しなければならない。」
11Kaj ili diris al mi: Vi devas denove profeti ĉe multaj popoloj kaj nacioj kaj lingvoj kaj reĝoj.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.