黙示録
Chapter 11
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1杖のような一本の葦が私に与えられた。すると、こう命じられた。「立って、神の神殿と祭壇、またそこで礼拝している人々を測りなさい。
1Kaj estis donita al mi kano, simila al bastono; kaj iu diris: Leviĝu, kaj mezuru la templon de Dio, kaj la altaron, kaj la adorantojn en ĝi.
2しかし、神殿の外の庭は除外し、測ってはならない。それは異邦人に与えられているからである。彼らは四十二か月の間、聖なる都を踏みにじる。
2Kaj la korton ekster la templo preterlasu, kaj ne mezuru ĝin, ĉar ĝi estas donita al la nacioj; kaj la sanktan urbon ili piedpremos kvardek du monatojn.
3わたしは二人の証人に力を与える。彼らは粗布をまとい、千二百六十日の間、預言する。」
3Kaj mi donos komision al miaj du atestantoj, kaj ili profetos mil ducent sesdek tagojn, vestite per sakaĵo.
4この二人は、地の主の前に立つ二本のオリーブの木、また二つの燭台である。
4Ili estas la du olivarboj kaj la du lampingoj, starantaj antaŭ la Sinjoro de la tero.
5もし彼らを害そうとする者がいれば、彼らの口から火が出て、その敵を焼き尽くす。彼らを害そうとする者は、このように殺されなければならない。
5Kaj se iu volas difekti ilin, fajro elvenas el ilia buŝo kaj formanĝas iliajn malamikojn; kaj se iu volas difekti ilin, tiamaniere li devas esti mortigita.
6この二人には、預言する間、雨が降らないよう天を閉ざす力がある。また、水を血に変え、望むたびに、あらゆる災害で地を打つ力がある。
6Ili havas la povon fermi la ĉielon, por ke ne pluvu dum la tagoj de ilia profetado; kaj ili havas povon super la akvoj, por ŝanĝi ilin en sangon, kaj frapi la teron per ĉia plago ĉiufoje, kiam ili volos.
7二人があかしを終えると、底知れぬ所から上って来る獣が彼らと戦い、打ち勝って殺す。
7Kaj kiam ili finos sian ateston, la besto, kiu suprenvenas el la abismo, faros militon kontraŭ ili kaj venkos ilin kaj mortigos ilin.
8彼らの死体は、霊的にはソドムまたエジプトと呼ばれる大きな都の大通りにさらされる。そこは、彼らの主も十字架につけられた所である。
8Kaj iliaj kadavroj kuŝas sur la strato de la granda urbo, kiu nomiĝas laŭspirite Sodom kaj Egiptujo, kie ankaŭ ilia Sinjoro estis krucumita.
9さまざまな民族、部族、言語、国民の中から来た人々が、三日半の間、彼らの死体を眺め、その死体を墓に納めることを許さない。
9Kaj el la popoloj kaj triboj kaj lingvoj kaj nacioj oni rigardas iliajn kadavrojn dum tri tagoj kaj duono, kaj ne lasas meti iliajn kadavrojn en tombon.
10地上に住む人々は二人のことで喜び、楽しみ、互いに贈り物をする。この二人の預言者が地上に住む人々を苦しめたからである。
10Kaj la loĝantoj sur la tero ĝojas pri ili, kaj gajiĝas; kaj ili sendos donacojn unu al la alia; ĉar tiuj du profetoj turmentadis la loĝantojn sur la tero.
11三日半の後、神から出た命の息が二人の中に入り、彼らはその足で立ち上がった。彼らを見た人々は大きな恐れに襲われた。
11Kaj post la tri tagoj kaj duono la spirito de vivo el Dio eniris en ilin, kaj ili stariĝis sur siaj piedoj; kaj granda timo falis sur tiujn, kiuj ilin rigardis.
12そのとき、天から二人に「ここに上って来なさい」と言う大きな声が聞こえた。彼らは雲に包まれて天に上り、その敵たちは彼らを見た。
12Kaj ili aŭdis grandan voĉon el la ĉielo, dirantan al ili: Suprenvenu ĉi tien. Kaj ili supreniris en la ĉielon en la nubo; kaj iliaj malamikoj rigardis ilin.
13その日、大きな地震が起こり、都の十分の一が倒れた。この地震で七千人が死に、残った人々は恐怖に打たれ、天の神に栄光を帰した。
13Kaj en tiu horo fariĝis granda tertremo, kaj dekono de la urbo falis; kaj en la tertremo mortis sep mil homoj; kaj la ceteraj pleniĝis de timo, kaj donis laŭdon al la Dio de la ĉielo.
14第二の災いは過ぎ去った。見よ、第三の災いがすぐに来る。
14La dua Veo jam pasis; jen la tria Veo rapide venas.
15第七の御使いがラッパを吹くと、天に大きな声が起こり、こう言った。「世の国は、私たちの主と、そのキリストの王国となった。主は永遠に治められる。」
15Kaj la sepa anĝelo trumpetis; kaj fariĝis grandaj voĉoj en la ĉielo, dirante: La regno de la mondo fariĝis regno de nia Sinjoro kaj de Lia Kristo; kaj li reĝos por ĉiam kaj eterne.
16神の前で自分たちの王座に座っている二十四人の長老は、ひれ伏して神を礼拝し、
16Kaj la dudek kvar presbiteroj, kiuj antaŭ Dio sidas sur siaj tronoj, falis sur la vizaĝon kaj adorkliniĝis al Dio,
17こう言った。「今おられ、かつておられた方、主なる神、全能者よ、あなたに感謝する。あなたは大いなる力を振るい、治め始められた。
17dirante: Ni dankas Vin, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, kiu estas kaj estis; ĉar Vi alprenis Vian grandan potencon kaj reĝis.
18諸国民は怒った。しかし、あなたの怒りが来た。また、死者を裁き、あなたの僕である預言者たち、聖徒たち、御名を恐れる者たちに、小さい者にも大きい者にも報いを与え、地を滅ぼす者たちを滅ぼす時が来た。」
18Kaj la nacioj furiozis, kaj venis Via kolero, kaj la tempo de la mortintoj, por esti juĝataj, kaj la tempo doni la rekompencon al Viaj servistoj, la profetoj, kaj al la sanktuloj, kaj al la timantoj de Via nomo, malgrandaj kaj grandaj, kaj pereigi la detruantojn de la tero.
19天にある神の神殿が開かれ、その神殿の中に主の契約の箱が見えた。すると、稲妻と声と雷鳴と地震と激しい雹が起こった。
19Kaj malfermiĝis la enĉiela templo de Dio, kaj vidiĝis en Lia templo la kesto de Lia interligo; kaj fariĝis fulmoj kaj voĉoj kaj tondroj kaj tertremo kaj granda hajlo.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.