マルコ 5
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)Translation
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1一行は湖の向こう岸、ガダラ人の地方に着いた。
1Kaj ili venis trans la maron en la landon de la Gerasenoj.
2イエスが舟から降りられると、すぐに汚れた霊につかれた男が墓場から出て来て、イエスに出会った。
2Kaj kiam li elvenis el la ŝipeto, tuj lin renkontis el la tomboj viro, havanta malpuran spiriton,
3この男は墓場を住みかとしていた。もはや鎖を使っても、だれも彼を縛っておくことができなかった。
3kiu havis loĝejon en la tomboj, kaj jam neniu povis ligi lin eĉ per kateno;
4彼は何度も足かせと鎖で縛られたが、鎖を引きちぎり、足かせも砕いてしまった。だれにも彼を押さえる力がなかった。
4ĉar li ofte estis ĉirkaŭligita per katenoj kaj ĉenoj, kaj la ĉenoj estis disŝiritaj de li kaj la katenoj frakasitaj; kaj neniu kapablis malsovaĝigi lin.
5彼は夜も昼も絶えず墓場や山の中で叫び、石で自分の体を傷つけていた。
5Kaj ĉiam, nokte kaj tage, inter la tomboj kaj sur la montoj, li kriadis kaj sin tranĉis per ŝtonoj.
6彼は遠くからイエスを見ると、走って来て、その前にひれ伏した。
6Kaj, vidinte Jesuon el malproksime, li kuris kaj adorkliniĝis al li;
7そして大声で叫んだ。「いと高き神の子イエスよ、私と何の関係があるのですか。神にかけてお願いします。私を苦しめないでください。」
7kaj kriante per laŭta voĉo, li diris: Kio estas inter mi kaj vi, ho Jesuo, Filo de Dio Plejalta? Mi vin ĵurpetas per Dio, ke vi ne turmentu min.
8イエスが彼に、 「汚れた霊よ、この人から出て行け!」 と言われたからである。
8Ĉar li diris al li: Eliru, ho malpura spirito, el la viro.
9イエスは彼に、 「あなたの名は何か」 と尋ねられた。 彼は答えた。「私の名はレギオンです。私たちは大勢だからです。」
9Kaj li demandis lin: Kia estas via nomo? Kaj li respondis, dirante: Mia nomo estas Legio, ĉar ni estas multaj.
10そして、自分たちをこの地方から追い出さないでほしいと、イエスにしきりに願った。
10Kaj li multe petegis, ke li ne forsendu ilin el la lando.
11ところで、山腹では豚の大群が飼われていた。
11Kaj estis tie sur la monto granda grego da porkoj paŝtiĝantaj.
12悪霊たちはみなイエスに願って言った。「あの豚の中に送って、入らせてください。」
12Kaj ili petegis lin, dirante: Sendu nin en la porkojn, por ke ni eniru en ilin.
13イエスはすぐに彼らにお許しになった。汚れた霊たちは男から出て豚の中に入った。すると、およそ二千匹の豚の群れが崖を駆け下りて湖に飛び込み、溺れ死んだ。
13Kaj li permesis tion al ili. Kaj elirinte, la malpuraj spiritoj eniris en la porkojn; kaj la grego kuris rapide malsupren de la krutaĵo en la maron, ĉirkaŭ du miloj, kaj sufokiĝis en la maro.
14豚を飼っていた者たちは逃げ、町や田舎でこのことを知らせた。 人々は、何が起こったのか見に来た。
14Kaj iliaj paŝtistoj forkuris, kaj rakontis la aferon en la urbo kaj en la kamparo. Kaj oni venis, por vidi, kio okazis.
15彼らがイエスのもとに来ると、悪霊につかれていた人、すなわちレギオンに取りつかれていた人が、服を着て正気になり、座っているのを見て恐れた。
15Kaj ili venis al Jesuo, kaj vidis la demonhavinton, kiu havis la legion, sidanta, vestita kaj en sana prudento; kaj ili timis.
16一部始終を見ていた人々は、悪霊につかれていた人に起こったことや、豚のことを彼らに話した。
16Kaj la vidintoj rakontis al ili, kiamaniere tio okazis al la demonhavinto, kaj pri la porkoj.
17そこで人々は、自分たちの地域から立ち去ってくださるよう、イエスに願い始めた。
17Kaj ili komencis petegi lin, ke li foriru el iliaj limoj.
18イエスが舟に乗ろうとされると、悪霊につかれていた人が、お供をさせてほしいと願った。
18Kaj kiam li eniris en la ŝipeton, la demonhavinto petegis lin, ke li povu esti kun li.
19しかしイエスはお許しにならず、彼に言われた。 「自分の家に帰り、家族や仲間に、主があなたのためにどれほど大きなことをしてくださったか、どれほどあわれんでくださったかを知らせなさい。」
19Kaj li ne permesis al li, sed diris al li: Iru al via domo, al la viaj, kaj rakontu al ili ĉion, kion faris la Eternulo por vi, kaj kiel Li kompatis vin.
20そこで彼は立ち去り、イエスが自分のためにどれほど大きなことをしてくださったかを、デカポリスで宣べ伝え始めた。人々はみな驚いた。
20Kaj li foriris, kaj komencis famigi en Dekapolis ĉion, kion faris Jesuo por li; kaj ĉiuj miregis.
21イエスが舟で再び向こう岸へ渡られると、大勢の群衆がそのもとに集まった。イエスは湖のほとりにおられた。
21Kaj kiam Jesuo retransiris en la ŝipeto al la alia bordo, granda homamaso kolektiĝis al li; kaj li estis apud la maro.
22すると、会堂司の一人で、ヤイロという人が来た。イエスを見ると、その足元にひれ伏し、
22Kaj venis unu el la sinagogestroj, nomata Jairo, kaj ekvidinte lin, falis antaŭ liaj piedoj,
23しきりに願って言った。「私の幼い娘が死にかけています。どうか来て、娘の上に手を置いてください。そうすれば娘は癒され、生きるでしょう。」
23kaj insiste lin petegis, dirante: Mia filineto estas en lasta ekstremo; venu do kaj metu viajn manojn sur ŝin, por ke ŝi saviĝu kaj vivu.
24イエスは彼と共に行かれた。大勢の群衆がイエスに従い、その周りに押し寄せた。
24Kaj li iris kun li, kaj granda homamaso sekvis lin kaj premis lin.
25そこに、十二年間も出血が続いている女がいた。
25Kaj virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon,
26彼女は多くの医者からひどい目に遭わされ、持っているものをすべて使い果たしたが、少しも良くならず、かえって悪くなっていた。
26kaj multe suferis pro multaj kuracistoj, kaj elspezis sian tutan havon, kaj estis neniel helpita, sed kontraŭe eĉ pli malsaniĝis,
27彼女はイエスのことを聞き、群衆の中で後ろから近づいて、その衣に触れた。
27aŭdinte pri Jesuo, venis en la homamaso malantaŭ lin, kaj tuŝis lian mantelon.
28「あの方の衣に触れるだけで、私は癒される」と思っていたからである。
28Ĉar ŝi diris: Se mi nur tuŝos lian mantelon, mi estos sanigita.
29するとすぐに出血が止まり、病が癒されたことを体で感じた。
29Kaj tuj la fonto de ŝia sango sekiĝis, kaj ŝi korpe sentis, ke ŝi resaniĝis el sia malsano.
30イエスはすぐに、ご自分から力が出て行ったことに気づき、群衆の中で振り向いて、 「私の衣に触れたのはだれか」 と尋ねられた。
30Kaj Jesuo, tuj sentante en si, ke la potenco eliris, turnis sin en la homamaso, kaj diris: Kiu tuŝis mian veston?
31弟子たちは言った。「群衆があなたに押し迫っているのをご覧になっていながら、『私に触れたのはだれか』と言われるのですか。」
31Kaj liaj disĉiploj diris al li: Vi vidas la homamason, premantan vin, kaj ĉu vi diras: Kiu min tuŝis?
32しかしイエスは、ご自分に触れた者を見つけようと見回された。
32Kaj li ĉirkaŭrigardis, por vidi tiun, kiu tion faris.
33女は自分に起こったことを知り、恐れおののきながら進み出て、イエスの前にひれ伏し、すべてをありのままに話した。
33Sed la virino, timigita kaj tremanta, sciante, kio fariĝis al ŝi, venis kaj falis antaŭ li, kaj diris al li la tutan veron.
34イエスは彼女に言われた。 「娘よ、あなたの信仰があなたを癒した。安心して行きなさい。その病から解放され、健やかに過ごしなさい。」
34Kaj li diris al ŝi: Filino, via fido vin savis; iru en paco, kaj estu sana el via malsano.
35イエスがまだ話しておられるうちに、会堂司の家から人々が来て言った。「お嬢さんは亡くなりました。これ以上、先生を煩わせることはありません。」
35Dum li ankoraŭ parolis, oni venis el la domo de la sinagogestro, dirante: Via filino mortis; kial vi ankoraŭ ĝenas la instruiston?
36しかしイエスは、その言葉を聞くとすぐに、会堂司に言われた。 「恐れてはならない。ただ信じなさい。」
36Sed Jesuo, ne atentante la parolon diritan, diris al la sinagogestro: Ne timu, nur kredu.
37そして、ペテロ、ヤコブ、ヤコブの兄弟ヨハネのほかは、だれもついて来ることをお許しにならなかった。
37Kaj li ne permesis al iu sekvi kun li, krom Petro kaj Jakobo, kaj Johano, frato de Jakobo.
38一行が会堂司の家に着くと、イエスは人々が騒ぎ、泣き叫び、激しく嘆いているのをご覧になった。
38Kaj ili venis al la domo de la sinagogestro, kaj li vidis tumulton, kaj homojn plorantajn kaj funebre ĝemantajn.
39中に入ると、人々に言われた。 「なぜ騒いで泣いているのか。この子は死んだのではなく、眠っているのだ。」
39Kaj enirinte, li diris al ili: Kial vi tumultas kaj ploras? la infanino ne mortis, sed dormas.
40人々はイエスをあざ笑った。しかしイエスは彼らを皆外に出すと、子どもの父と母、それにご自分と共にいた者たちを連れ、子どものいる所に入られた。
40Kaj ili mokridis lin. Tamen, foriginte ĉiujn, li kondukis la patron de la infanino kaj la patrinon, kaj tiujn, kiuj estis kun li, kaj eniris tien, kie estis la infanino.
41そして子どもの手を取り、 「タリタ、クミ!」 と言われた。これは訳すと、 「少女よ、あなたに言う。起きなさい!」 という意味である。
41Kaj preninte la manon de la infanino, li diris al ŝi: Talita kumi; tio estas: Knabineto, mi diras al vi: Leviĝu.
42少女はすぐに起き上がって歩き始めた。彼女は十二歳だった。人々は非常に驚いた。
42Kaj tuj leviĝis la knabineto kaj piediris; ĉar ŝi estis dekdujara. Kaj ili miris kun granda mirego.
43イエスは、このことをだれにも知らせないよう彼らに厳しく命じ、少女に食べ物を与えるよう言われた。
43Kaj li severe admonis ilin, ke neniu sciiĝu pri tio; kaj li ordonis doni al ŝi manĝi.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.