יְהוֹשֻעַ 12
Modern Hebrew BibleTranslation
Modern Hebrew Bible
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1ואלה מלכי הארץ אשר הכו בני ישראל וירשו את ארצם בעבר הירדן מזרחה השמש מנחל ארנון עד הר חרמון וכל הערבה מזרחה׃
1Kaj jen estas la reĝoj de la lando, kiujn venkobatis la Izraelidoj, kaj kies landon ili ekposedis transe de Jordan oriente, de la torento Arnon ĝis la monto Ĥermon, kaj la tutan stepon en la oriento:
2סיחון מלך האמרי היושב בחשבון משל מערוער אשר על שפת נחל ארנון ותוך הנחל וחצי הגלעד ועד יבק הנחל גבול בני עמון׃
2Siĥon, reĝo de la Amoridoj, kiu loĝis en Ĥeŝbon, kaj regis de Aroer, kiu troviĝas sur la bordo de la torento Arnon, la mezon de la valo, kaj duonon de Gilead, ĝis la torento Jabok, limo de la Amonidoj;
3והערבה עד ים כנרות מזרחה ועד ים הערבה ים המלח מזרחה דרך בית הישמות ומתימן תחת אשדות הפסגה׃
3kaj la stepon ĝis la maro Kinerot, oriente, kaj ĝis la maro de la stepo, la Sala Maro, oriente en la direkto al Bet-Jeŝimot, kaj sude la bazon de la deklivo de Pisga;
4וגבול עוג מלך הבשן מיתר הרפאים היושב בעשתרות ובאדרעי׃
4kaj la regiono de Og, reĝo de Baŝan, restinto el la Rafaidoj, kiu loĝis en Aŝtarot kaj Edrei,
5ומשל בהר חרמון ובסלכה ובכל הבשן עד גבול הגשורי והמעכתי וחצי הגלעד גבול סיחון מלך חשבון׃
5kaj regis la monton Ĥermon kaj Salĥan kaj la tutan Baŝanon ĝis la limo de la Geŝuridoj kaj Maaĥatidoj, kaj duonon de Gilead ĝis la limo de Siĥon, reĝo de Ĥeŝbon.
6משה עבד יהוה ובני ישראל הכום ויתנה משה עבד יהוה ירשה לראובני ולגדי ולחצי שבט המנשה׃
6Moseo, servanto de la Eternulo, kaj la Izraelidoj venkobatis ilin; kaj Moseo, servanto de la Eternulo, donis la landon kiel posedaĵon al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj kaj al la duontribo de Manase.
7ואלה מלכי הארץ אשר הכה יהושע ובני ישראל בעבר הירדן ימה מבעל גד בבקעת הלבנון ועד ההר החלק העלה שעירה ויתנה יהושע לשבטי ישראל ירשה כמחלקתם׃
7Kaj jen estas la reĝoj de la lando, kiujn venkobatis Josuo kaj la Izraelidoj transe de Jordan, okcidente, de Baal-Gad en la valo de Lebanon, ĝis la monto Ĥalak, kiu leviĝas en la direkto al Seir; kaj Josuo donis ĝin al la triboj de Izrael kiel posedaĵon laŭ iliaj partoj;
8בהר ובשפלה ובערבה ובאשדות ובמדבר ובנגב החתי האמרי והכנעני הפרזי החוי והיבוסי׃
8sur la monto kaj sur la malaltaĵo kaj en la stepo kaj sur la deklivoj kaj en la dezerto kaj sude, la Ĥetidoj, la Amoridoj, kaj la Kanaanidoj, la Perizidoj, la Ĥividoj, kaj la Jebusidoj:
9מלך יריחו אחד מלך העי אשר מצד בית אל אחד׃
9la reĝo de Jeriĥo, unu; la reĝo de Aj, kiu estas flanke de Bet-El, unu;
10מלך ירושלם אחד מלך חברון אחד׃
10la reĝo de Jerusalem, unu; la reĝo de Ĥebron, unu;
11מלך ירמות אחד מלך לכיש אחד׃
11la reĝo de Jarmut, unu; la reĝo de Laĥiŝ, unu;
12מלך עגלון אחד מלך גזר אחד׃
12la reĝo de Eglon, unu; la reĝo de Gezer, unu;
13מלך דבר אחד מלך גדר אחד׃
13la reĝo de Debir, unu; la reĝo de Geder, unu;
14מלך חרמה אחד מלך ערד אחד׃
14la reĝo de Ĥorma, unu; la reĝo de Arad, unu;
15מלך לבנה אחד מלך עדלם אחד׃
15la reĝo de Libna, unu; la reĝo de Adulam, unu;
16מלך מקדה אחד מלך בית אל אחד׃
16la reĝo de Makeda, unu; la reĝo de Bet-El, unu;
17מלך תפוח אחד מלך חפר אחד׃
17la reĝo de Tapuaĥ, unu; la reĝo de Ĥefer, unu;
18מלך אפק אחד מלך לשרון אחד׃
18la reĝo de Afek, unu; la reĝo de Laŝaron, unu;
19מלך מדון אחד מלך חצור אחד׃
19la reĝo de Madon, unu; la reĝo de Ĥacor, unu;
20מלך שמרון מראון אחד מלך אכשף אחד׃
20la reĝo de Ŝimron-Meron, unu; la reĝo de Aĥŝaf, unu;
21מלך תענך אחד מלך מגדו אחד׃
21la reĝo de Taanaĥ, unu; la reĝo de Megido, unu;
22מלך קדש אחד מלך יקנעם לכרמל אחד׃
22la reĝo de Kedeŝ, unu; la reĝo de Jokneam ĉe Karmel, unu;
23מלך דור לנפת דור אחד מלך גוים לגלגל אחד׃
23la reĝo de Dor en Nafot-Dor, unu; la reĝo de la popoloj en Gilgal, unu;
24מלך תרצה אחד כל מלכים שלשים ואחד׃
24la reĝo de Tirca, unu. La nombro de ĉiuj reĝoj estis tridek unu.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.