Psalmaro
Chapter 67
Londona Biblio (Esperant…
Compare
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

Psalmaro 67

1Dio nin korfavoru kaj benu; Li aperigu al ni Sian luman vizaĝon. Sela.

2Oni ekkonu sur la tero Vian vojon, En ĉiuj popoloj Vian savon.

3Danku Vin popoloj, ho Dio, Danku Vin ĉiuj popoloj.

4Ĝoju kaj kantu gentoj, Ĉar Vi juĝas popolojn juste, Kaj gentojn sur la tero Vi regas. Sela.

5Danku Vin popoloj, ho Dio, Danku Vin ĉiuj popoloj.

6La tero donis sian frukton; Benos nin Dio, nia Dio.

7Benos nin Dio; Kaj respektu Lin ĉiuj limoj de la tero.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.