Psalmaro
Chapter 15
Londona Biblio (Esperant…
Compare
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

Psalmaro 15

1Ho Eternulo, kiu povas gasti en Via tendo? Kiu povas loĝi sur Via sankta monto?

2Tiu, kiu vivas honeste, agas juste, Kaj parolas veron el sia koro;

3Kiu ne kalumnias per sia lango, Ne faras malbonon al sia kunulo, Kaj ne ĵetas malhonoron sur sian proksimulon;

4Kiu abomenas malnoblulon Kaj estimas la respektantojn de la Eternulo, Kiu faris ĵuron malprofite por si kaj ĝin ne rompas;

5Kiu sian monon ne donas procentege, Kaj subaĉetajn donacojn kontraŭ senkulpulo ne akceptas. Kiu tiel agas, tiu neniam falos.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.