Psalmaro
Chapter 131
Londona Biblio (Esperant…
Compare
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

Psalmaro 131

1Ho Eternulo, ne tenas sin alte mia koro, kaj ne leviĝas alte miaj okuloj; Kaj mi ne okupas min per aferoj grandaj kaj neatingeblaj por mi.

2Mi trankviligis kaj kvietigis mian animon; Kiel infano formetita for de la mamo de sia patrino, kiel infano demamigita, Tiel estas en mi mia animo.

3Ho Izrael, fidu la Eternulon, De nun kaj eterne.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.