Psalmaro
Chapter 70
Londona Biblio (Esperant…
Compare
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

Psalmaro 70

1Volu, ho Dio, savi min; Ho Eternulo, rapidu helpi min.

2Hontiĝu kaj konfuziĝu tiuj, kiuj serĉas mian animon; Retiriĝu kaj estu mokataj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.

3Kun honto iru returne tiuj, Kiuj diras al mi: Ha, ha!

4Gaju kaj ĝoju pro Vi ĉiuj Viaj serĉantoj; Kaj la amantoj de Via savo diru ĉiam: Granda estas Dio.

5Kaj mi estas mizera kaj malriĉa; Ho Dio, rapidu al mi. Vi estas mia helpo kaj mia savanto; Ho Eternulo, ne malrapidu.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.