Psalmaro
Chapter 3
Londona Biblio (Esperant…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1Ho Eternulo, kiel multaj estas miaj premantoj, Multaj leviĝis kontraŭ mi!

2Multaj diradas pri mia animo: Ne ekzistas por li savo de Dio. Sela.

3Sed Vi, ho Eternulo, estas ŝildo por mi, Mia honoro kaj levanto de mia kapo.

4Per mia voĉo mi vokas al la Eternulo, Kaj Li respondas al mi de Sia sankta monto. Sela.

5Mi kuŝiĝas kaj endormiĝas, Kaj mi vekiĝas, ĉar la Eternulo min subtenas.

6Mi ne timas miriadojn da kontraŭuloj, Kiuj estas ĉirkaŭ mi.

7Leviĝu, ho Eternulo, savu min, mia Dio; Ĉar Vi frapis al ĉiuj miaj malamikoj la vangojn, La dentojn de la malpiuloj Vi frakasis.

8Ĉe la Eternulo estas la savo; Super Via popolo estu Via beno. Sela.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.