Psalmaro
Chapter 13
Londona Biblio (Esperant…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

Psalmaro 13

Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1Ĝis kiam, ho Eternulo, Vi tute forgesos pri mi? Ĝis kiam Vi kaŝos Vian vizaĝon antaŭ mi?

2Ĝis kiam mi havos zorgojn en mia animo Kaj sopirojn en mia koro ĉiutage? Ĝis kiam mia malamiko estos supre super mi?

3Rigardu kaj aŭdu min, ho Eternulo, mia Dio; Lumigu miajn okulojn, ke mi ne ekdormu per morto;

4Ke ne diru mia malamiko: Mi lin venkis; Ke ne ĝoju miaj premantoj, se mi falos.

5Sed mi esperas al Via favorkoreco; Mia koro ĝojas pro Via savo.

6Mi kantos al la Eternulo, Ĉar Li faris al mi bonon.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.