Luko 21
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
1Kaj ekrigardante, li vidis riĉulojn enĵetantajn siajn donacojn en la monkeston.
1イエスは目を上げ、金持ちたちが献金箱に献金を入れているのを見た。
2Kaj li vidis unu malriĉan vidvinon enĵetantan tien du leptojn.
2また、ある貧しいやもめが小さな青銅貨二枚を投げ入れるのを見て、
3Kaj li diris: Vere mi diras al vi: Ĉi tiu malriĉa vidvino enĵetis pli multe ol ĉiuj;
3言った。 「まことにあなたがたに言う。この貧しいやもめは、だれよりも多く入れた。
4ĉar ĉiuj tiuj el sia abundo enĵetis en la donacaron; sed ŝi el sia malmultego enĵetis la tutan vivrimedon, kiun ŝi havis.
4あの人たちは皆、あり余る中から神への献金を入れたが、この女は乏しい中から、暮らしのために持っていたものをすべて入れたからである。」
5Kaj kiam iuj parolis pri la templo, ke ĝi estas ornamita per belaj ŝtonoj kaj oferdonoj, li diris:
5ある人たちが、神殿は美しい石や奉納物で飾られていると話していると、イエスは言った。
6Rilate al tio, kion vi vidas, venos tagoj, en kiuj ne estos lasita ĉi tie ŝtono sur ŝtono, kiu ne estos deĵetita.
6「あなたがたが見ているこれらのものについては、一つの石もほかの石の上に残らず、すべて崩される日が来る。」
7Kaj ili demandis lin, dirante: Majstro, kiam do tio estos? kaj kio estos la signo, kiam tio estos proksima?
7彼らはイエスに尋ねた。「先生、それでは、これらのことはいつ起こるのでしょうか。また、これらのことが起ころうとする時には、どんなしるしがあるのでしょうか。」
8Kaj li diris: Gardu vin, ke vi ne estu erarigitaj; ĉar multaj venos en mia nomo, dirante: Mi estas; kaj: La tempo proksimiĝis; ne sekvu ilin.
8イエスは言った。 「惑わされないように気をつけなさい。多くの者が私の名によって来て、『私がそれだ 』『時は近づいた』と言うからである。彼らについて行ってはならない。
9Kaj kiam vi aŭdos pri militoj kaj tumultoj, ne teruriĝu; ĉar tio devas okazi unue, sed ne tuj estos la fino.
9戦争や騒乱のことを聞いても、おびえてはならない。これらのことがまず起こらなければならないが、終わりはすぐには来ないからである。」
10Tiam li diris al ili: Leviĝos nacio kontraŭ nacio, kaj regno kontraŭ regno;
10それから彼らに言った。 「民族は民族に、王国は王国に敵対して立ち上がる。
11kaj estos grandaj tertremoj, kaj en diversaj lokoj malsatoj kaj pestoj; kaj estos teruraĵoj kaj grandaj signoj el la ĉielo.
11あちらこちらで大地震、飢饉、疫病が起こる。また、恐ろしい出来事と、天からの大きなしるしがある。
12Sed antaŭ ĉio tio oni metos sur vin siajn manojn kaj persekutos vin, transdonante vin al la sinagogoj kaj malliberejoj, kaj kondukante vin antaŭ reĝojn kaj provincestrojn pro mia nomo.
12しかし、これらすべてに先立って、人々はあなたがたに手をかけて迫害し、会堂や牢獄に引き渡し、私の名のために王や総督の前に連れて行く。
13Tio fariĝos por vi atesto.
13それはあなたがたにとって、あかしをする機会となる。
14Decidu tial en viaj koroj, ne prizorgi antaŭe pri pleda respondo;
14だから、弁明の仕方を前もって考えないよう、心に決めておきなさい。
15ĉar mi donos al vi buŝon kaj saĝon, kiun ĉiuj viaj atakantoj ne povos rezisti nek kontraŭdiri.
15あなたがたに言葉と知恵を与えるのは私であり、敵対する者はだれも、それに抵抗することも反論することもできないからである。
16Sed vi estos transdonitaj eĉ de gepatroj kaj fratoj kaj parencoj kaj amikoj; kaj iujn el vi oni mortigos.
16あなたがたは、両親、兄弟、親族、友人にさえ引き渡される。あなたがたの中には殺される者もいる。
17Kaj vi estos malamataj de ĉiuj pro mia nomo.
17あなたがたは私の名のために、すべての人から憎まれる。
18Kaj eĉ unu haro de via kapo ne pereos.
18しかし、あなたがたの髪の毛一本さえ失われない。
19Per via pacienco vi akiros viajn animojn.
19「忍耐によって、自分の命を勝ち取りなさい。
20Sed kiam vi vidos Jerusalemon ĉirkaŭitan de armeoj, tiam sciu, ke ĝia ruiniĝo alproksimiĝis.
20「エルサレムが軍隊に囲まれるのを見たなら、その荒廃が近づいたことを知りなさい。
21Tiam, kiuj estas en Judujo, tiuj forkuru al la montoj; kaj kiuj estas en ĝia mezo, tiuj elmigru; kaj kiuj estas sur la kamparo, tiuj ne eniru tien.
21その時、ユダヤにいる者は山へ逃げなさい。都の中にいる者はそこから出なさい。地方にいる者は都に入ってはならない。
22Ĉar tiuj estas tagoj de punado, por ke plenumiĝu ĉio, kio estas skribita.
22書かれていることがすべて成就する、報復の日々だからである。
23Ve al la gravedulinoj kaj al la suĉigantinoj en tiuj tagoj! ĉar estos granda manko sur la tero, kaj kolero kontraŭ ĉi tiu popolo.
23その日、身重の女と乳を飲ませている女には災いがある。この地には大きな苦難が臨み、この民には御怒りが下るからである。
24Kaj ili falos per tranĉrando de glavo, kaj forkaptiĝos en ĉiujn naciojn; kaj Jerusalem estos piedpremata de la nacianoj, ĝis plenumiĝos la tempoj de la nacianoj.
24人々は剣の刃に倒れ、捕虜としてあらゆる国々へ引かれて行く。異邦人の時が満ちるまで、エルサレムは異邦人に踏みにじられる。
25Kaj estos signoj en la suno kaj la luno kaj la steloj, kaj sur la tero mizero de nacioj, konsternitaj de la muĝado de la maro kaj la ondegoj;
25「太陽、月、星にしるしが現れる。地上では、海と波のとどろきに、諸国の民が不安に陥り、途方に暮れる。
26homoj malfortiĝos de timo kaj de atendado de tio, kio venos sur la mondon; ĉar la potencoj de la ĉielo ŝanceliĝos.
26人々は、世界に臨もうとしていることへの恐れと予感のために気を失う。天の力が揺り動かされるからである。
27Kaj tiam oni vidos la Filon de homo, venantan en nubo kun potenco kaj granda gloro.
27その時、人々は、人の子が力と大きな栄光を帯びて雲に乗って来るのを見る。
28Sed kiam tio komencos okazi, rigardu supren kaj levu viajn kapojn, ĉar via elaĉeto alproksimiĝas.
28これらのことが起こり始めたら、身を起こして頭を上げなさい。あなたがたの贖いが近づいているからである。」
29Kaj li parolis al ili parabolon: Rigardu la figarbon kaj ĉiujn arbojn;
29それからイエスは彼らにたとえを語った。 「いちじくの木と、すべての木を見なさい。
30kiam ili ekkreskigas foliojn, vi ekvidas, kaj el vi mem scias, ke la somero jam estas proksima.
30木々が芽を出すと、それを見て、夏がすでに近いことを自分で知る。
31Tiel same vi, kiam vi vidos, ke tio okazas, tiam sciu, ke la regno de Dio estas proksima.
31同じように、これらのことが起こるのを見たなら、神の王国が近いことを知りなさい。
32Vere mi diras al vi: Ĉi tiu generacio ne forpasos, ĝis ĉio plenumiĝos.
32まことに、あなたがたに告げる。すべてのことが成し遂げられるまで、この世代は決して過ぎ去らない。
33La ĉielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos.
33天と地は過ぎ去るが、私の言葉は決して過ぎ去らない。
34Sed gardu vin, por ke viaj koroj ne estu ŝarĝitaj de trosatiĝo kaj ebrieco kaj zorgoj pri vivrimedoj, kaj por ke tiu tago ne venu al vi subite;
34「放縦、酩酊、生活の思い煩いによって心が鈍くなり、その日が突然あなたがたに臨むことのないよう、自分に気をつけなさい。
35ĉar kiel kaptilo ĝi venos sur ĉiujn, kiuj loĝas sur la supraĵo de la tero.
35その日は、全地の表に住むすべての人に、わなのように臨むからである。
36Sed viglu en ĉiu tempo, preĝante, ke prosperu al vi saviĝi de ĉio, kio okazos, kaj stari antaŭ la Filo de homo.
36だから、いつも目を覚まして祈りなさい。起ころうとしているこれらすべてのことを逃れ、人の子の前に立つのにふさわしいとされるためである。」
37Kaj dum la tagoj li instruis en la templo, kaj ĉiunokte li eliris, kaj loĝis sur la monto nomata Olivarba.
37イエスは毎日、神殿で教え、夜になると外へ出て、オリーブ山と呼ばれる山で夜を過ごした。
38Kaj la tuta popolo venis al li frumatene en la templo, por aŭskulti lin.
38民は皆、イエスの話を聞くために、朝早くから神殿のイエスのもとにやって来た。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.