Luko 3
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
1En la dek-kvina jaro de la regado de Tiberio Cezaro, kiam Pontio Pilato estis provincestro de Judujo, kaj Herodo estis tetrarĥo de Galileo, kaj lia frato Filipo tetrarĥo de la regiono Iturea kaj Traĥonitis, kaj Lisanio tetrarĥo de Abilene,
1皇帝ティベリウスの治世の第十五年、ポンテオ・ピラトがユダヤの総督、ヘロデがガリラヤの領主、その兄弟フィリポがイトラヤとトラコニティス地方の領主、リサニアがアビレネの領主であり、
2dum la ĉefpastreco de Anas kaj Kajafas, venis la vorto de Dio al Johano, filo de Zeĥarja, en la dezerto.
2アンナスとカヤパが大祭司であった時、荒野でザカリヤの子ヨハネに神の言葉が臨んだ。
3Kaj li venis en la tutan regionon ĉirkaŭ Jordan, predikante la bapton de pento por la pardonado de pekoj,
3彼はヨルダン川周辺の全地域に行き、罪の赦しに至る悔い改めのバプテスマを宣べ伝えた。
4kiel estas skribite en la libro de la vortoj de la profeto Jesaja: Voĉo de krianto en la dezerto: Pretigu la vojon de la Eternulo, Rektigu Liajn irejojn.
4預言者イザヤの言葉の書に、こう書かれている。 「荒野で叫ぶ者の声。 『主の道を備えよ。 その道筋をまっすぐにせよ。
5Ĉiu valo leviĝos, Kaj ĉiu monto kaj monteto malaltiĝos, Kaj la malebenaĵo fariĝos ebenaĵo, Kaj la malglataj vojoj glatiĝos;
5すべての谷は埋められ、 すべての山と丘は低くされる。 曲がった道はまっすぐに、 険しい道は平らになる。
6Kaj ĉiu karno vidos la savon de Dio.
6すべての肉なる者は神の救いを見る。』」
7Li do diris al la homamasoj, kiuj eliris, por esti baptitaj de li: Ho vipuridoj! kiu vin avertis forkuri de la venonta kolero?
7そこでヨハネは、自分からバプテスマを受けようと出て来た群衆に言った。「まむしの子孫よ、来ようとしている御怒りから逃れるようにと、だれがあなたがたに教えたのか。
8Donu do fruktojn taŭgajn por pento. Kaj ne komencu diri en vi: Ni havas Abrahamon kiel patron; ĉar mi diras al vi, ke Dio povas el ĉi tiuj ŝtonoj starigi idojn al Abraham.
8それなら、悔い改めにふさわしい実を結びなさい。心の中で『われわれの父はアブラハムだ』と言い始めてはならない。あなたがたに言うが、神はこれらの石からでも、アブラハムの子どもたちを起こすことがおできになる。
9Kaj la hakilo jam kuŝas ĉe la radiko de la arboj; tial ĉiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata, kaj ĵetata en fajron.
9斧はすでに木々の根元に置かれている。だから、良い実を結ばない木はすべて切り倒され、火に投げ込まれる。」
10Kaj la homamasoj lin demandis, dirante: Kion do ni faru?
10群衆は彼に尋ねた。「では、私たちは何をすべきでしょうか。」
11Kaj responde li diris al ili: Kiu havas du tunikojn, tiu donu al la nehavanto; kaj kiu havas manĝaĵon, tiu faru tiel same.
11彼は答えた。「上着を二枚持っている者は、一枚も持たない者に分け与えなさい。食べ物を持っている者も同じようにしなさい。」
12Venis ankaŭ impostistoj, por esti baptitaj, kaj ili diris al li: Majstro, kion ni faru?
12徴税人たちもバプテスマを受けに来て、彼に言った。「先生、私たちは何をすべきでしょうか。」
13Kaj li diris al ili: Ne postulu pli multe, ol estas ordonite.
13彼は言った。「定められた額以上に取り立ててはならない。」
14Kaj ankaŭ soldatoj lin demandis, dirante: Kaj kion ni faru? Kaj li diris al ili: Ne perfortu iun, nek maljuste ion postulu, kaj estu kontentaj je via salajro.
14兵士たちも尋ねた。「私たちはどうでしょうか。何をすべきでしょうか。」 彼は言った。「だれからも力ずくで金を取らず、偽りの告発もしてはならない。自分の給料で満足しなさい。」
15Kaj kiam la popolo atendis, kaj ĉiuj diskutis en siaj koroj pri Johano, ĉu eble li estas la Kristo,
15民は期待を抱き、皆がヨハネについて、もしかすると彼がキリストではないかと心の中で考えていた。
16Johano respondis al ĉiuj, dirante: Mi ja vin baptas per akvo, sed venas tiu, kiu estas pli potenca ol mi; la rimenon de liaj ŝuoj mi ne estas inda malligi; li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro;
16ヨハネは皆に答えた。「私は水であなたがたにバプテスマを授けている。しかし、私より力ある方が来られる。私はその方の履物のひもを解く資格もない。その方は聖霊と火によって、あなたがたにバプテスマを授ける。
17lia ventumilo estas en lia mano, por ke li elpurigu sian draŝejon, kaj kolektu la tritikon en sian grenejon; sed la grenventumaĵon li bruligos per fajro neestingebla.
17その方は手に箕を持ち、脱穀場をすっかり清め、麦を倉に集める。しかし、もみ殻は消えることのない火で焼き尽くす。」
18Kaj per multaj aliaj konsiloj li evangeliis al la popolo.
18ヨハネはこのほかにも多くの勧めをもって、民に福音を宣べ伝えた。
19Sed Herodo, la tetrarĥo, riproĉite de li pri Herodias, la edzino de lia frato, kaj pri ĉiuj malbonaĵoj, kiujn Herodo faris,
19ところが領主ヘロデは、兄弟の妻ヘロディアのことや、自分が行ったすべての悪事についてヨハネから責められ、
20aldonis al ĉio ankaŭ ĉi tion, ke li enŝlosis Johanon en malliberejo.
20それらすべてに加えて、ヨハネを牢に閉じ込めた。
21Kaj kiam la tuta popolo estis baptata, Jesuo ankaŭ estis baptita, kaj dum li preĝis, la ĉielo malfermiĝis,
21さて、民が皆バプテスマを受けた時、イエスもバプテスマを受けて祈っておられた。すると天が開き、
22kaj la Sankta Spirito malsupreniris sur lin en korpa aspekto kiel kolombo; kaj venis voĉo el la ĉielo: Vi estas Mia Filo, la amata; en vi Mi havas plezuron.
22聖霊が鳩のような目に見える姿でイエスの上に降られた。そして天から声がした。「あなたは私の愛する子。私はあなたを喜びとする。」
23Kaj Jesuo mem, komencante, havis ĉirkaŭ tridek jarojn, estante filo (kiel oni supozis) de Jozef, de Eli,
23イエスは教え始めた時、およそ三十歳で、人々にはヨセフの子と思われていた。ヨセフはヘリの子、
24de Mattat, de Levi, de Melĥi, de Janaj, de Jozef,
24ヘリはマタテの子、マタテはレビの子、レビはメルキの子、メルキはヤナイの子、ヤナイはヨセフの子、
25de Matatias, de Amos, de Naĥum, de Esli, de Nagaj,
25ヨセフはマタティアの子、マタティアはアモスの子、アモスはナホムの子、ナホムはエスリの子、エスリはナガイの子、
26de Maat, de Matatias, de Semein, de Jozef, de Joda,
26ナガイはマハテの子、マハテはマタティアの子、マタティアはセメインの子、セメインはヨセフの子、ヨセフはユダの子、
27de Joĥanan, de Resa, de Zerubabel, de Ŝealtiel, de Neri,
27ユダはヨアナンの子、ヨアナンはレサの子、レサはゼルバベルの子、ゼルバベルはシェアルティエルの子、シェアルティエルはネリの子、
28de Melĥi, de Adi, de Kosam, de Elmodam, de Er,
28ネリはメルキの子、メルキはアディの子、アディはコサムの子、コサムはエルモダムの子、エルモダムはエルの子、
29de Jesu, de Eliezer, de Jorim, de Mattat, de Levi,
29エルはヨセの子、ヨセはエリエゼルの子、エリエゼルはヨリムの子、ヨリムはマタテの子、マタテはレビの子、
30de Simeon, de Jehuda, de Jozef, de Jonam, de Eljakim,
30レビはシメオンの子、シメオンはユダの子、ユダはヨセフの子、ヨセフはヨナンの子、ヨナンはエリアキムの子、
31de Melea, de Mena, de Matata, de Natan, de David,
31エリアキムはメレアの子、メレアはメナンの子、メナンはマタタの子、マタタはナタンの子、ナタンはダビデの子、
32de Jiŝaj, de Obed, de Boaz, de Salma, de Naĥŝon,
32ダビデはエッサイの子、エッサイはオベデの子、オベデはボアズの子、ボアズはサルモンの子、サルモンはナフションの子、
33de Aminadab, de Ram, de Ĥecron, de Perec, de Jehuda,
33ナフションはアミナダブの子、アミナダブはアラムの子、アラムはヘツロンの子、ヘツロンはペレツの子、ペレツはユダの子、
34de Jakob, de Isaak, de Abraham, de Teraĥ, de Naĥor,
34ユダはヤコブの子、ヤコブはイサクの子、イサクはアブラハムの子、アブラハムはテラの子、テラはナホルの子、
35de Serug, de Reu, de Peleg, de Eber, de Ŝelaĥ,
35ナホルはセルグの子、セルグはレウの子、レウはペレグの子、ペレグはエベルの子、エベルはシェラの子、
36de Kenan, de Arpaĥŝad, de Ŝem, de Noa, de Lemeĥ,
36シェラはカイナンの子、カイナンはアルパクシャデの子、アルパクシャデはセムの子、セムはノアの子、ノアはレメクの子、
37de Metuŝelaĥ, de Ĥanoĥ, de Jared, de Mahalalel, de Kenan,
37レメクはメトシェラの子、メトシェラはエノクの子、エノクはヤレドの子、ヤレドはマハラルエルの子、マハラルエルはカイナンの子、
38de Enoŝ, de Set, de Adam, de Dio.
38カイナンはエノシュの子、エノシュはセツの子、セツはアダムの子、アダムは神の子であった。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.