Genezo 9
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Modern Hebrew Bible
1Kaj Dio benis Noan kaj liajn filojn, kaj diris al ili: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la teron.
1ויברך אלהים את נח ואת בניו ויאמר להם פרו ורבו ומלאו את הארץ׃
2Kaj ili timu vin kaj tremu antaŭ vi, ĉiuj bestoj de la tero kaj ĉiuj birdoj de la ĉielo, ĉio, kio moviĝas sur la tero, kaj ĉiuj fiŝoj de la maro; en viajn manojn ili estas transdonitaj.
2ומוראכם וחתכם יהיה על כל חית הארץ ועל כל עוף השמים בכל אשר תרמש האדמה ובכל דגי הים בידכם נתנו׃
3Ĉio, kio moviĝas kaj vivas, servu al vi kiel manĝaĵo; kiel verdan herbon, Mi donis al vi ĉion.
3כל רמש אשר הוא חי לכם יהיה לאכלה כירק עשב נתתי לכם את כל׃
4Nur karnon kune kun ĝia animo, la sango, ne manĝu.
4אך בשר בנפשו דמו לא תאכלו׃
5Ankaŭ vian sangon kaj animon Mi repostulos, el la manoj de ĉiuj bestoj Mi ĝin repostulos, kaj el la manoj de homo, el la manoj de ĉiu homo pro lia frato Mi repostulos la animon de homo.
5ואך את דמכם לנפשתיכם אדרש מיד כל חיה אדרשנו ומיד האדם מיד איש אחיו אדרש את נפש האדם׃
6Se iu verŝos sangon de homo, lia sango ankaŭ estos verŝita de homo; ĉar laŭ la bildo de Dio estas farita la homo.
6שפך דם האדם באדם דמו ישפך כי בצלם אלהים עשה את האדם׃
7Kaj vi fruktu kaj multiĝu, moviĝadu sur la tero kaj multiĝu sur ĝi.
7ואתם פרו ורבו שרצו בארץ ורבו בה׃
8Kaj Dio diris al Noa kaj al liaj filoj kune kun li jene:
8ויאמר אלהים אל נח ואל בניו אתו לאמר׃
9Jen Mi starigas Mian interligon kun vi kaj kun via idaro post vi;
9ואני הנני מקים את בריתי אתכם ואת זרעכם אחריכם׃
10kaj kun ĉiu viva ekzistaĵo, kiu estas kun vi, el birdoj, el brutoj, kaj el ĉiuj bestoj de la tero kun vi, el ĉiuj, kiuj eliris el la arkeo, kun ĉiuj bestoj de la tero.
10ואת כל נפש החיה אשר אתכם בעוף בבהמה ובכל חית הארץ אתכם מכל יצאי התבה לכל חית הארץ׃
11Kaj Mi starigas Mian interligon kun vi, ke ne ekstermiĝos plu ĉiu karno per akvo de diluvo, kaj ne estos plu diluvo, por pereigi la teron.
11והקמתי את בריתי אתכם ולא יכרת כל בשר עוד ממי המבול ולא יהיה עוד מבול לשחת הארץ׃
12Kaj Dio diris: Ĉi tio estas la signo de la interligo, kiun Mi metas inter Mi kaj inter vi kaj inter ĉiu viva ekzistaĵo, kiu estas kun vi, por eternaj generacioj:
12ויאמר אלהים זאת אות הברית אשר אני נתן ביני וביניכם ובין כל נפש חיה אשר אתכם לדרת עולם׃
13Mian arkon Mi metas en la nubon, kaj ĝi estu signo de la interligo inter Mi kaj la tero.
13את קשתי נתתי בענן והיתה לאות ברית ביני ובין הארץ׃
14Kaj kiam Mi venigos nubon super la teron, montriĝos la arko en la nubo;
14והיה בענני ענן על הארץ ונראתה הקשת בענן׃
15kaj Mi rememoros Mian interligon, kiu ekzistas inter Mi kaj vi kaj ĉiu viva ekzistaĵo el ĉiu karno, kaj la akvo ne fariĝos plu diluvo, por pereigi ĉiun karnon.
15וזכרתי את בריתי אשר ביני וביניכם ובין כל נפש חיה בכל בשר ולא יהיה עוד המים למבול לשחת כל בשר׃
16Kaj la arko estos en la nubo; kaj Mi ĝin vidos, por memori pri la eterna interligo inter Dio kaj ĉiu viva ekzistaĵo el ĉiu karno, kiu estas sur la tero.
16והיתה הקשת בענן וראיתיה לזכר ברית עולם בין אלהים ובין כל נפש חיה בכל בשר אשר על הארץ׃
17Kaj Dio diris al Noa: Ĉi tio estas la signo de la interligo, kiun Mi starigis inter Mi kaj ĉiu karno, kiu estas sur la tero.
17ויאמר אלהים אל נח זאת אות הברית אשר הקמתי ביני ובין כל בשר אשר על הארץ׃
18Kaj la filoj de Noa, kiuj eliris el la arkeo, estis: Ŝem, Ĥam, kaj Jafet; kaj Ĥam estis la patro de Kanaan.
18ויהיו בני נח היצאים מן התבה שם וחם ויפת וחם הוא אבי כנען׃
19Tio estis la tri filoj de Noa; kaj de ili diskreskis la tuta loĝantaro de la tero.
19שלשה אלה בני נח ומאלה נפצה כל הארץ׃
20Kaj Noa komencis terkultivan laboron kaj plantis vinberĝardenon.
20ויחל נח איש האדמה ויטע כרם׃
21Kaj li trinkis el la vino kaj ebriiĝis, kaj nudiĝis en sia tendo.
21וישת מן היין וישכר ויתגל בתוך אהלה׃
22Kaj Ĥam, la patro de Kanaan, vidis la nudecon de sia patro, kaj li diris tion al siaj du fratoj ekstere.
22וירא חם אבי כנען את ערות אביו ויגד לשני אחיו בחוץ׃
23Kaj Ŝem kaj Jafet prenis la veston kaj metis ĝin sur siajn ŝultrojn, kaj iris dorsdirekte kaj kovris la nudecon de sia patro; kaj iliaj vizaĝoj estis turnitaj malantaŭen, kaj la nudecon de sia patro ili ne vidis.
23ויקח שם ויפת את השמלה וישימו על שכם שניהם וילכו אחרנית ויכסו את ערות אביהם ופניהם אחרנית וערות אביהם לא ראו׃
24Kaj Noa vekiĝis de sia ebrieco, kaj li sciiĝis, kiel agis kun li lia pli juna filo.
24וייקץ נח מיינו וידע את אשר עשה לו בנו הקטן׃
25Kaj li diris: Malbenita estu Kanaan; Sklavo de sklavoj li estu ĉe siaj fratoj.
25ויאמר ארור כנען עבד עבדים יהיה לאחיו׃
26Glorata estu la Eternulo, la Dio de Ŝem; Kaj Kanaan estu sklavo al ili;
26ויאמר ברוך יהוה אלהי שם ויהי כנען עבד למו׃
27Dio disvastigu Jafeton, Kaj li loĝu en la tendoj de Ŝem, Kaj Kanaan estu sklavo al ili.
27יפת אלהים ליפת וישכן באהלי שם ויהי כנען עבד למו׃
28Kaj Noa vivis post la diluvo tricent kvindek jarojn.
28ויחי נח אחר המבול שלש מאות שנה וחמשים שנה׃
29Kaj la tuta vivo de Noa estis naŭcent kvindek jaroj, kaj li mortis.
29ויהיו כל ימי נח תשע מאות שנה וחמשים שנה וימת׃
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.