Genezo
Chapter 32
Londona Biblio (Esperant…
vs Modern Hebrew Bible
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Modern Hebrew Bible
1Kaj Jakob iris sian vojon. Kaj renkontiĝis kun li anĝeloj de Dio.
1ויעקב הלך לדרכו ויפגעו בו מלאכי אלהים׃
2Kaj Jakob diris, kiam li ilin vidis: Tio estas militistaro de Dio; kaj li donis al tiu loko la nomon Maĥanaim.
2ויאמר יעקב כאשר ראם מחנה אלהים זה ויקרא שם המקום ההוא מחנים׃
3Jakob sendis antaŭ si senditojn al sia frato Esav, en la landon Seir, en la regionon de Edom.
3וישלח יעקב מלאכים לפניו אל עשו אחיו ארצה שעיר שדה אדום׃
4Kaj li ordonis al ili jene: Tiele diru al mia sinjoro Esav: Jen kion diris via sklavo Jakob: Mi loĝis ĉe Laban kaj restis tie ĝis nun.
4ויצו אתם לאמר כה תאמרון לאדני לעשו כה אמר עבדך יעקב עם לבן גרתי ואחר עד עתה׃
5Mi havas bovojn kaj azenojn, ŝafojn kaj sklavojn kaj sklavinojn; kaj mi sendas, por sciigi mian sinjoron, por ke mi akiru vian favoron.
5ויהי לי שור וחמור צאן ועבד ושפחה ואשלחה להגיד לאדני למצא חן בעיניך׃
6Kaj la senditoj revenis al Jakob, kaj diris: Ni venis al via frato Esav; li iras renkonte al vi, kaj kvarcent homoj iras kune kun li.
6וישבו המלאכים אל יעקב לאמר באנו אל אחיך אל עשו וגם הלך לקראתך וארבע מאות איש עמו׃
7Tiam Jakob tre ektimis kaj afliktiĝis. Kaj li dividis la homojn, kiuj estis kun li, kaj la ŝafojn kaj la bovojn kaj la kamelojn, en du taĉmentojn;
7ויירא יעקב מאד ויצר לו ויחץ את העם אשר אתו ואת הצאן ואת הבקר והגמלים לשני מחנות׃
8kaj li diris: Se Esav venos al unu taĉmento kaj venkobatos ĝin, tiam la restinta taĉmento sin savos.
8ויאמר אם יבוא עשו אל המחנה האחת והכהו והיה המחנה הנשאר לפליטה׃
9Kaj Jakob diris: Dio de mia patro Abraham kaj Dio de mia patro Isaak, Eternulo, kiu diris al mi: Reiru en vian landon kaj en vian naskiĝlokon, kaj Mi faros al vi bonon;
9ויאמר יעקב אלהי אבי אברהם ואלהי אבי יצחק יהוה האמר אלי שוב לארצך ולמולדתך ואיטיבה עמך׃
10mi estas tro malgranda por ĉiuj favorkoraĵoj kaj por la tuta bonaĵo, kiun Vi faris al Via sklavo; ĉar kun mia bastono mi transiris ĉi tiun Jordanon, kaj nun mi havas du taĉmentojn.
10קטנתי מכל החסדים ומכל האמת אשר עשית את עבדך כי במקלי עברתי את הירדן הזה ועתה הייתי לשני מחנות׃
11Savu min de la mano de mia frato, de la mano de Esav; ĉar mi timas lin, ke li eble venos kaj mortigos ĉe mi patrinon kun la infanoj.
11הצילני נא מיד אחי מיד עשו כי ירא אנכי אתו פן יבוא והכני אם על בנים׃
12Vi diris ja: Mi faros al vi bonon, kaj Mi faros vian idaron tia, kia estas la apudmara sablo, kiun oni ne povas kalkuli pro multegeco.
12ואתה אמרת היטב איטיב עמך ושמתי את זרעך כחול הים אשר לא יספר מרב׃
13Kaj li pasigis tie la nokton. Kaj li prenis el tio, kion li havis sub la mano, donacon por sia frato Esav:
13וילן שם בלילה ההוא ויקח מן הבא בידו מנחה לעשו אחיו׃
14ducent kaprinojn kaj dudek virkaprojn, ducent ŝafinojn kaj dudek virŝafojn,
14עזים מאתים ותישים עשרים רחלים מאתים ואילים עשרים׃
15tridek mamnutrantajn kamelojn kun iliaj idoj, kvardek bovinojn kaj dek virbovojn, dudek azeninojn kaj dek azenidojn.
15גמלים מיניקות ובניהם שלשים פרות ארבעים ופרים עשרה אתנת עשרים ועירם עשרה׃
16Kaj li transdonis en la manojn de siaj sklavoj ĉiun gregon aparte, kaj li diris al siaj sklavoj: Iru antaŭ mi kaj lasu liberan interspacon inter unu grego kaj alia.
16ויתן ביד עבדיו עדר עדר לבדו ויאמר אל עבדיו עברו לפני ורוח תשימו בין עדר ובין עדר׃
17Kaj al la unua li ordonis jene: Se vin renkontos mia frato Esav, kaj demandos vin: Kies vi estas? kaj kien vi iras? kaj al kiu apartenas tio, kio estas antaŭ vi?
17ויצו את הראשון לאמר כי יפגשך עשו אחי ושאלך לאמר למי אתה ואנה תלך ולמי אלה לפניך׃
18tiam diru: Al via sklavo Jakob; ĝi estas donaco, sendata al mia sinjoro Esav, kaj jen li ankaŭ mem estas post ni.
18ואמרת לעבדך ליעקב מנחה הוא שלוחה לאדני לעשו והנה גם הוא אחרינו׃
19Kaj li ordonis ankaŭ al la dua, ankaŭ al la tria, ankaŭ al ĉiuj, kiuj iris post la gregoj, dirante: Tiamaniere parolu al Esav, kiam vi lin renkontos.
19ויצו גם את השני גם את השלישי גם את כל ההלכים אחרי העדרים לאמר כדבר הזה תדברון אל עשו במצאכם אתו׃
20Kaj diru: Jen ankaŭ via sklavo Jakob iras post ni. Ĉar li pensis: Mi pardonemigos lin per la donaco, kiu iras antaŭ mi, kaj poste mi vidos lian vizaĝon; eble li akceptos min favore.
20ואמרתם גם הנה עבדך יעקב אחרינו כי אמר אכפרה פניו במנחה ההלכת לפני ואחרי כן אראה פניו אולי ישא פני׃
21Kaj la donaco pasis antaŭ li; sed li pasigis tiun nokton en la tendaro.
21ותעבר המנחה על פניו והוא לן בלילה ההוא במחנה׃
22Kaj li leviĝis en tiu nokto, kaj prenis siajn du edzinojn kaj siajn du sklavinojn kaj siajn dek unu infanojn, kaj transpasis la vadejon de Jabok.
22ויקם בלילה הוא ויקח את שתי נשיו ואת שתי שפחתיו ואת אחד עשר ילדיו ויעבר את מעבר יבק׃
23Kaj li prenis ilin kaj transirigis ilin trans la riveron, kaj transigis tion, kion li havis.
23ויקחם ויעברם את הנחל ויעבר את אשר לו׃
24Kaj Jakob restis sola. Kaj iu luktis kun li ĝis la apero de la matenruĝo.
24ויותר יעקב לבדו ויאבק איש עמו עד עלות השחר׃
25Vidinte, ke li ne povas lin venki, tiu tuŝis la artikon de lia femuro; kaj la femuro de Jakob elartikiĝis, dum li luktis kun tiu.
25וירא כי לא יכל לו ויגע בכף ירכו ותקע כף ירך יעקב בהאבקו עמו׃
26Kaj tiu diris: Forliberigu min, ĉar leviĝis la matenruĝo. Sed li diris: Mi ne forliberigos vin, antaŭ ol vi min benos.
26ויאמר שלחני כי עלה השחר ויאמר לא אשלחך כי אם ברכתני׃
27Kaj tiu diris al li: Kia estas via nomo? Kaj li respondis: Jakob.
27ויאמר אליו מה שמך ויאמר יעקב׃
28Tiam tiu diris: Ne Jakob estu de nun via nomo, sed Izrael; ĉar vi luktis kun Dio kaj kun homoj, kaj vi venkis.
28ויאמר לא יעקב יאמר עוד שמך כי אם ישראל כי שרית עם אלהים ועם אנשים ותוכל׃
29Kaj Jakob demandis, dirante: Diru vian nomon. Sed tiu diris: Por kio vi demandas mian nomon? Kaj li benis lin tie.
29וישאל יעקב ויאמר הגידה נא שמך ויאמר למה זה תשאל לשמי ויברך אתו שם׃
30Kaj Jakob donis al tiu loko la nomon Penuel, dirante: Ĉar mi vidis Dion vizaĝon kontraŭ vizaĝo, kaj mia animo saviĝis.
30ויקרא יעקב שם המקום פניאל כי ראיתי אלהים פנים אל פנים ותנצל נפשי׃
31La suno leviĝis antaŭ li, kiam li trapasis Penuelon; kaj li lamis per sia femuro.
31ויזרח לו השמש כאשר עבר את פנואל והוא צלע על ירכו׃
32Tial la Izraelidoj ne manĝas ĝis la nuna tempo la tendenon, kiu estas sur la artiko de la femuro, ĉar tiu tuŝis la femuran artikon de Jakob ĉe la tendeno.
32על כן לא יאכלו בני ישראל את גיד הנשה אשר על כף הירך עד היום הזה כי נגע בכף ירך יעקב בגיד הנשה׃

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.