Genezo 35
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Modern Hebrew Bible
1Kaj Dio diris al Jakob: Leviĝu, iru al Bet-El kaj loĝu tie; kaj faru tie altaron al Dio, kiu aperis al vi, kiam vi kuris de via frato Esav.
1ויאמר אלהים אל יעקב קום עלה בית אל ושב שם ועשה שם מזבח לאל הנראה אליך בברחך מפני עשו אחיך׃
2Tiam Jakob diris al sia domanaro, kaj al ĉiuj, kiuj estis kun li: Forigu la fremdajn diojn, kiuj estas inter vi, kaj puriĝu kaj ŝanĝu viajn vestojn.
2ויאמר יעקב אל ביתו ואל כל אשר עמו הסרו את אלהי הנכר אשר בתככם והטהרו והחליפו שמלתיכם׃
3Kaj ni leviĝu, kaj ni iru al Bet-El; kaj mi faros tie altaron al Dio, kiu atentis min en la tago de mia mizero, kaj estis kun mi sur la vojo, kiun mi iris.
3ונקומה ונעלה בית אל ואעשה שם מזבח לאל הענה אתי ביום צרתי ויהי עמדי בדרך אשר הלכתי׃
4Kaj ili donis al Jakob ĉiujn fremdajn diojn, kiuj estis en iliaj manoj, kaj la ringojn, kiuj estis en iliaj oreloj; kaj Jakob enfosis ilin sub la kverko, kiu estis apud Ŝeĥem.
4ויתנו אל יעקב את כל אלהי הנכר אשר בידם ואת הנזמים אשר באזניהם ויטמן אתם יעקב תחת האלה אשר עם שכם׃
5Kaj ili ekiris. Kaj timo de Dio venis sur la urbojn, kiuj estis ĉirkaŭ ili, kaj ili ne persekutis la filojn de Jakob.
5ויסעו ויהי חתת אלהים על הערים אשר סביבתיהם ולא רדפו אחרי בני יעקב׃
6Jakob venis al la urbo Luz, kiu estas en la lando Kanaana kaj havas ankaŭ la nomon Bet-El, li kaj ĉiuj homoj, kiuj estis kun li.
6ויבא יעקב לוזה אשר בארץ כנען הוא בית אל הוא וכל העם אשר עמו׃
7Kaj li konstruis tie altaron, kaj donis al la loko la nomon El-Bet-El; ĉar tie aperis al li Dio, kiam li kuris de sia frato.
7ויבן שם מזבח ויקרא למקום אל בית אל כי שם נגלו אליו האלהים בברחו מפני אחיו׃
8Tiam mortis Debora, la mamnutrintino de Rebeka, kaj oni ŝin enterigis apud Bet-El, sub la kverko. Kaj tiu loko ricevis la nomon Alon-Baĥut.
8ותמת דברה מינקת רבקה ותקבר מתחת לבית אל תחת האלון ויקרא שמו אלון בכות׃
9Kaj denove Dio aperis al Jakob, kiam li revenis el Mezopotamio, kaj benis lin.
9וירא אלהים אל יעקב עוד בבאו מפדן ארם ויברך אתו׃
10Kaj Dio diris al li: Via nomo estas Jakob; tamen ne plue estu nomata Jakob, sed Izrael estu via nomo. Kaj Li donis al li la nomon Izrael.
10ויאמר לו אלהים שמך יעקב לא יקרא שמך עוד יעקב כי אם ישראל יהיה שמך ויקרא את שמו ישראל׃
11Kaj Dio diris al li: Mi estas Dio la Plejpotenca; fruktu kaj multiĝu; popolo kaj popolaro fariĝos el vi, kaj reĝoj eliros el via lumbo.
11ויאמר לו אלהים אני אל שדי פרה ורבה גוי וקהל גוים יהיה ממך ומלכים מחלציך יצאו׃
12Kaj la landon, kiun Mi donis al Abraham kaj al Isaak, Mi donos al vi, kaj al via idaro post vi Mi donos la landon.
12ואת הארץ אשר נתתי לאברהם וליצחק לך אתננה ולזרעך אחריך אתן את הארץ׃
13Kaj Dio forleviĝis de li sur la loko, kie Li parolis kun li.
13ויעל מעליו אלהים במקום אשר דבר אתו׃
14Jakob starigis monumenton sur la loko, kie Li parolis kun li, monumenton ŝtonan; kaj li verŝis sur ĝin verŝoferon kaj verŝis sur ĝin oleon.
14ויצב יעקב מצבה במקום אשר דבר אתו מצבת אבן ויסך עליה נסך ויצק עליה שמן׃
15Kaj al la loko, kie Dio parolis kun li, Jakob donis la nomon Bet-El.
15ויקרא יעקב את שם המקום אשר דבר אתו שם אלהים בית אל׃
16Kaj ili forlasis Bet-Elon. Kiam restis ankoraŭ negranda interspaco, por veni al Efrata, Raĥel naskis, kaj ŝia akuŝiĝo estis malfacila.
16ויסעו מבית אל ויהי עוד כברת הארץ לבוא אפרתה ותלד רחל ותקש בלדתה׃
17Dum ŝia akuŝiĝa suferado la akuŝistino diris al ŝi: Ne timu, ĉar ankaŭ ĉi tiu ĉe vi estas filo.
17ויהי בהקשתה בלדתה ותאמר לה המילדת אל תיראי כי גם זה לך בן׃
18Dum la elirado de ŝia animo, ĉar ŝi estis mortanta, ŝi donis al li la nomon Ben-Oni; sed lia patro donis al li la nomon Benjamen.
18ויהי בצאת נפשה כי מתה ותקרא שמו בן אוני ואביו קרא לו בנימין׃
19Kaj Raĥel mortis, kaj oni enterigis ŝin sur la vojo al Efrata, kiu estas Bet-Leĥem.
19ותמת רחל ותקבר בדרך אפרתה הוא בית לחם׃
20Kaj Jakob starigis monumenton super ŝia tombo. Tio estas la tomba monumento de Raĥel ĝis la nuna tago.
20ויצב יעקב מצבה על קברתה הוא מצבת קברת רחל עד היום׃
21Kaj Izrael formigris, kaj starigis sian tendon transe de la turo Eder.
21ויסע ישראל ויט אהלה מהלאה למגדל עדר׃
22En la tempo, kiam Izrael loĝis en tiu lando, Ruben iris kaj kuŝis kun Bilha, la kromvirino de lia patro. Kaj pri tio aŭdis Izrael. La filoj de Jakob estis dek du:
22ויהי בשכן ישראל בארץ ההוא וילך ראובן וישכב את בלהה פילגש אביו וישמע ישראל ויהיו בני יעקב שנים עשר׃
23la filoj de Lea: Ruben, la unuenaskito de Jakob, kaj Simeon kaj Levi kaj Jehuda kaj Isaĥar kaj Zebulun;
23בני לאה בכור יעקב ראובן ושמעון ולוי ויהודה ויששכר וזבלון׃
24la filoj de Raĥel: Jozef kaj Benjamen;
24בני רחל יוסף ובנימן׃
25kaj la filoj de Bilha, sklavino de Raĥel: Dan kaj Naftali;
25ובני בלהה שפחת רחל דן ונפתלי׃
26kaj la filoj de Zilpa, sklavino de Lea: Gad kaj Aŝer. Tio estas la filoj de Jakob, kiuj naskiĝis al li en Mezopotamio.
26ובני זלפה שפחת לאה גד ואשר אלה בני יעקב אשר ילד לו בפדן ארם׃
27Kaj Jakob venis al sia patro Isaak en Mamre, al Kirjat-Arba (tio estas Ĥebron), kie vivis fremdule Abraham kaj Isaak.
27ויבא יעקב אל יצחק אביו ממרא קרית הארבע הוא חברון אשר גר שם אברהם ויצחק׃
28Isaak havis la aĝon de cent okdek jaroj.
28ויהיו ימי יצחק מאת שנה ושמנים שנה׃
29Kaj Isaak konsumiĝis kaj mortis kaj alkolektiĝis al sia popolo, estante maljuna kaj sata de vivo. Kaj lin enterigis liaj filoj Esav kaj Jakob.
29ויגוע יצחק וימת ויאסף אל עמיו זקן ושבע ימים ויקברו אתו עשו ויעקב בניו׃
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.