Genezo
Chapter 44
Londona Biblio (Esperant…
vs Modern Hebrew Bible
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Modern Hebrew Bible
1Kaj Jozef ordonis al la estro de sia domo jene: Plenigu la sakojn de tiuj homoj per greno tiom, kiom ili nur povas porti, kaj metu la monon de ĉiu en la aperturon de lia sako;
1ויצו את אשר על ביתו לאמר מלא את אמתחת האנשים אכל כאשר יוכלון שאת ושים כסף איש בפי אמתחתו׃
2kaj mian pokalon, la arĝentan pokalon, metu en la aperturon de la sako de la plej juna, kune kun la mono por lia greno. Kaj tiu faris, kiel Jozef diris.
2ואת גביעי גביע הכסף תשים בפי אמתחת הקטן ואת כסף שברו ויעש כדבר יוסף אשר דבר׃
3Kiam eklumis la mateno, oni forsendis la homojn, ilin kaj iliajn azenojn.
3הבקר אור והאנשים שלחו המה וחמריהם׃
4Kiam ili eliris el la urbo kaj ankoraŭ ne estis malproksime, Jozef diris al la estro de sia domo: Leviĝu, kuru post tiuj homoj, kaj kiam vi atingos ilin, diru al ili: Kial vi pagis malbonon por bono?
4הם יצאו את העיר לא הרחיקו ויוסף אמר לאשר על ביתו קום רדף אחרי האנשים והשגתם ואמרת אלהם למה שלמתם רעה תחת טובה׃
5Ĝi estas ja tiu pokalo, el kiu trinkas mia sinjoro, kaj li ankaŭ aŭguras sur ĝi! vi agis malbone!
5הלוא זה אשר ישתה אדני בו והוא נחש ינחש בו הרעתם אשר עשיתם׃
6Kaj li kuratingis ilin kaj diris al ili tiujn vortojn.
6וישגם וידבר אלהם את הדברים האלה׃
7Kaj ili diris al li: Kial mia sinjoro parolas tiajn vortojn? Dio gardu viajn sklavojn de farado de tia afero!
7ויאמרו אליו למה ידבר אדני כדברים האלה חלילה לעבדיך מעשות כדבר הזה׃
8Jen la monon, kiun ni trovis en la aperturoj de niaj sakoj, ni realportis al vi el la lando Kanaana; kiel do ni ŝtelus el la domo de via sinjoro arĝenton aŭ oron?
8הן כסף אשר מצאנו בפי אמתחתינו השיבנו אליך מארץ כנען ואיך נגנב מבית אדניך כסף או זהב׃
9Tiu el viaj sklavoj, ĉe kiu oni ĝin trovos, mortu, kaj ankaŭ ni fariĝu sklavoj al mia sinjoro.
9אשר ימצא אתו מעבדיך ומת וגם אנחנו נהיה לאדני לעבדים׃
10Kaj li diris: Ĝi estu laŭ viaj vortoj: tiu, ĉe kiu ĝi troviĝos, estu mia sklavo, sed vi estos senkulpaj.
10ויאמר גם עתה כדבריכם כן הוא אשר ימצא אתו יהיה לי עבד ואתם תהיו נקים׃
11Kaj rapide ĉiu el ili mallevis sian sakon sur la teron, kaj ĉiu malfermis sian sakon.
11וימהרו ויורדו איש את אמתחתו ארצה ויפתחו איש אמתחתו׃
12Kaj li serĉis; de la plej maljuna li komencis, kaj per la plej juna li finis. Kaj la pokalo troviĝis en la sako de Benjamen.
12ויחפש בגדול החל ובקטן כלה וימצא הגביע באמתחת בנימן׃
13Tiam ili disŝiris siajn vestojn, kaj ĉiu metis la ŝarĝon sur sian azenon, kaj ili reiris en la urbon.
13ויקרעו שמלתם ויעמס איש על חמרו וישבו העירה׃
14Kaj Jehuda kaj liaj fratoj venis en la domon de Jozef, kiu estis ankoraŭ tie, kaj ili ĵetis sin antaŭ li sur la teron.
14ויבא יהודה ואחיו ביתה יוסף והוא עודנו שם ויפלו לפניו ארצה׃
15Kaj Jozef diris al ili: Kian aferon vi faris! ĉu vi ne scias, ke tia homo, kiel mi, facile divenos?
15ויאמר להם יוסף מה המעשה הזה אשר עשיתם הלוא ידעתם כי נחש ינחש איש אשר כמני׃
16Tiam Jehuda diris: Kion ni diru al mia sinjoro? kion ni parolu kaj per kio ni nin pravigu? Dio trovis la pekon de viaj sklavoj! jen ni estas sklavoj al mia sinjoro, ni kaj ankaŭ tiu, en kies manoj troviĝis la pokalo.
16ויאמר יהודה מה נאמר לאדני מה נדבר ומה נצטדק האלהים מצא את עון עבדיך הננו עבדים לאדני גם אנחנו גם אשר נמצא הגביע בידו׃
17Sed li diris: Dio min gardu de tia faro! la homo, en kies mano troviĝis la pokalo, estos sklavo al mi, sed vi iru en paco al via patro.
17ויאמר חלילה לי מעשות זאת האיש אשר נמצא הגביע בידו הוא יהיה לי עבד ואתם עלו לשלום אל אביכם׃
18Tiam Jehuda aliris al li, kaj diris: Permesu, mia sinjoro, ke via sklavo diru vorton en la orelojn de mia sinjoro, kaj ne koleriĝu kontraŭ via sklavo, ĉar vi estas kiel Faraono.
18ויגש אליו יהודה ויאמר בי אדני ידבר נא עבדך דבר באזני אדני ואל יחר אפך בעבדך כי כמוך כפרעה׃
19Mia sinjoro demandis siajn sklavojn, dirante: Ĉu vi havas patron aŭ fraton?
19אדני שאל את עבדיו לאמר היש לכם אב או אח׃
20Kaj ni diris al mia sinjoro: Ni havas maljunan patron, kaj malgrandan knabon, naskitan en lia maljuneco; kaj lia frato mortis, kaj li restis sola de sia patrino, kaj lia patro lin amas.
20ונאמר אל אדני יש לנו אב זקן וילד זקנים קטן ואחיו מת ויותר הוא לבדו לאמו ואביו אהבו׃
21Tiam vi diris al viaj sklavoj: Venigu lin al mi, ke mi lin rigardu.
21ותאמר אל עבדיך הורדהו אלי ואשימה עיני עליו׃
22Sed ni diris al mia sinjoro: La knabo ne povas forlasi sian patron; ĉar se li forlasos sian patron, tiu mortos.
22ונאמר אל אדני לא יוכל הנער לעזב את אביו ועזב את אביו ומת׃
23Tiam vi diris al viaj sklavoj: Se ne venos kun vi via plej juna frato, tiam ne aperu plu antaŭ mia vizaĝo.
23ותאמר אל עבדיך אם לא ירד אחיכם הקטן אתכם לא תספון לראות פני׃
24Kaj kiam ni venis al via sklavo nia patro, ni diris al li la vortojn de mia sinjoro.
24ויהי כי עלינו אל עבדך אבי ונגד לו את דברי אדני׃
25Nia patro diris: Reiru, aĉetu por ni iom da greno.
25ויאמר אבינו שבו שברו לנו מעט אכל׃
26Sed ni diris: Ni ne povas iri; se estos kun ni nia plej juna frato, tiam ni iros; ĉar ni ne povas aperi antaŭ la vizaĝo de tiu homo, se nia plej juna frato ne estos kun ni.
26ונאמר לא נוכל לרדת אם יש אחינו הקטן אתנו וירדנו כי לא נוכל לראות פני האיש ואחינו הקטן איננו אתנו׃
27Tiam via sklavo nia patro diris al ni: Vi scias, ke mia edzino naskis al mi du;
27ויאמר עבדך אבי אלינו אתם ידעתם כי שנים ילדה לי אשתי׃
28sed unu foriris de mi, kaj mi diris: Li estas disŝirita; kaj mi ne vidis lin ĝis nun;
28ויצא האחד מאתי ואמר אך טרף טרף ולא ראיתיו עד הנה׃
29se vi ankaŭ ĉi tiun prenos de mi kaj lin trafos malfeliĉo, tiam vi enirigos miajn grizajn harojn kun malĝojo en Ŝeolon.
29ולקחתם גם את זה מעם פני וקרהו אסון והורדתם את שיבתי ברעה שאלה׃
30Kaj nun se mi venos al via sklavo mia patro kaj ne estos kun ni la knabo, al kies animo estas alligita lia animo,
30ועתה כבאי אל עבדך אבי והנער איננו אתנו ונפשו קשורה בנפשו׃
31tiam, ekvidinte, ke la knabo forestas, li mortos; kaj viaj sklavoj enirigos la grizajn harojn de via sklavo nia patro kun malĝojo en Ŝeolon.
31והיה כראותו כי אין הנער ומת והורידו עבדיך את שיבת עבדך אבינו ביגון שאלה׃
32Ĉar mi, via sklavo, garantiis por la knabo antaŭ mia patro, dirante: Se mi ne revenigos lin al vi, mi estos kulpa antaŭ mia patro por ĉiam.
32כי עבדך ערב את הנער מעם אבי לאמר אם לא אביאנו אליך וחטאתי לאבי כל הימים׃
33Tial mi, via sklavo, restu anstataŭ la knabo kiel sklavo ĉe mia sinjoro, sed la knabo iru kun siaj fratoj.
33ועתה ישב נא עבדך תחת הנער עבד לאדני והנער יעל עם אחיו׃
34Ĉar kiel mi iros al mia patro, se la knabo ne estos kun mi? mi tiam vidus la malfeliĉon, kiu trafos mian patron.
34כי איך אעלה אל אבי והנער איננו אתי פן אראה ברע אשר ימצא את אבי׃

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.