1 Kroniko 4
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Modern Hebrew Bible
1La filoj de Jehuda estis: Perec, Ĥecron, Karmi, Ĥur, kaj Ŝobal.
1בני יהודה פרץ חצרון וכרמי וחור ושובל׃
2Reaja, filo de Ŝobal, naskigis Jaĥaton; Jaĥat naskigis Aĥumajon kaj Lahadon; tio estas la familioj de la Coreaidoj.
2וראיה בן שובל הוליד את יחת ויחת הליד את אחומי ואת להד אלה משפחות הצרעתי׃
3Kaj jen estas la domanaro de Etam: Jizreel, Jiŝma, Jidbaŝ; la nomo de ilia fratino estis Haclelponi;
3ואלה אבי עיטם יזרעאל וישמא וידבש ושם אחותם הצללפוני׃
4kaj Penuel, la fondinto de Gedor, kaj Ezer, la fondinto de Ĥuŝa. Tio estas la idoj de Ĥur, unuenaskito de Efrata, posedanto de Bet-Leĥem.
4ופנואל אבי גדר ועזר אבי חושה אלה בני חור בכור אפרתה אבי בית לחם׃
5Aŝĥur, fondinto de Tekoa, havis du edzinojn: Ĥela kaj Naara.
5ולאשחור אבי תקוע היו שתי נשים חלאה ונערה׃
6Naara naskis al li Aĥuzamon, Ĥeferon, Temnin, kaj Aĥaŝtarin; tio estas la filoj de Naara;
6ותלד לו נערה את אחזם ואת חפר ואת תימני ואת האחשתרי אלה בני נערה׃
7la filoj de Ĥela estis: Ceret, Coĥar, kaj Etnan.
7ובני חלאה צרת יצחר ואתנן׃
8Koc naskigis Anubon, Cobeban, kaj la familiojn de Aĥarĥel, filo de Harum.
8וקוץ הוליד את ענוב ואת הצבבה ומשפחות אחרחל בן הרום׃
9Jabec estis la plej estimata inter siaj fratoj. Lia patrino donis al li la nomon Jabec, ĉar ŝi diris: En malĝojo mi naskis.
9ויהי יעבץ נכבד מאחיו ואמו קראה שמו יעבץ לאמר כי ילדתי בעצב׃
10Kaj Jabec vokis al Dio de Izrael, dirante: Ho, se Vi min benus kaj vastigus miajn limojn, kaj Via mano estus kun mi kaj forigus la malbonon, por ke mi ne havu aflikton! Kaj Dio plenumis tion, pri kio li petis.
10ויקרא יעבץ לאלהי ישראל לאמר אם ברך תברכני והרבית את גבולי והיתה ידך עמי ועשית מרעה לבלתי עצבי ויבא אלהים את אשר שאל׃
11Kelub, frato de Ŝuĥa, naskigis Meĥiron; ĉi tiu estis la patro de Eŝton.
11וכלוב אחי שוחה הוליד את מחיר הוא אבי אשתון׃
12Eŝton naskigis Bet-Rafan, Paseaĥon, kaj Teĥinan, fondinton de la urbo Naĥaŝ; tio estas la loĝantoj de Reĥa.
12ואשתון הוליד את בית רפא ואת פסח ואת תחנה אבי עיר נחש אלה אנשי רכה׃
13La filoj de Kenaz estis: Otniel kaj Seraja; la filo de Otniel estis Ĥatat.
13ובני קנז עתניאל ושריה ובני עתניאל חתת׃
14Meonotaj naskigis Ofran, kaj Seraja naskigis Joabon, fondinton de la Valo de Ĉarpentistoj; ĉar ili estis ĉarpentistoj.
14ומעונתי הוליד את עפרה ושריה הוליד את יואב אבי גיא חרשים כי חרשים היו׃
15La filoj de Kaleb, filo de Jefune: Iru, Ela, kaj Naam; la filo de Ela estis Kenaz.
15ובני כלב בן יפנה עירו אלה ונעם ובני אלה וקנז׃
16La filoj de Jehalelel: Zif, Zifa, Tirja, kaj Asarel.
16ובני יהללאל זיף וזיפה תיריא ואשראל׃
17La filoj de Ezra: Jeter, Mered, Efer, kaj Jalon. Ŝi naskis Mirjamon, Ŝamajon, kaj Jiŝbaĥon, la patron de Eŝtemoa;
17ובן עזרה יתר ומרד ועפר וילון ותהר את מרים ואת שמי ואת ישבח אבי אשתמע׃
18dum lia edzino la Judino naskis Jeredon, fondinton de Gedor, Ĥeberon, fondinton de Soĥo, kaj Jekutielon, fondinton de Zanoaĥ. Tiuj estis la filoj de Bitja, filino de Faraono, kiun prenis Mered.
18ואשתו היהדיה ילדה את ירד אבי גדור ואת חבר אבי שוכו ואת יקותיאל אבי זנוח ואלה בני בתיה בת פרעה אשר לקח מרד׃
19La filoj de la edzino de Hodija, fratino de Naĥam: la patro de Keila, la Garmano, kaj Eŝtemoa, la Maaĥatano.
19ובני אשת הודיה אחות נחם אבי קעילה הגרמי ואשתמע המעכתי׃
20La filoj de Ŝimon: Amnon, Rina, Ben-Ĥanan, kaj Tilon; la filoj de Jiŝei: Zoĥet kaj Ben-Zoĥet.
20ובני שימון אמנון ורנה בן חנן ותולון ובני ישעי זוחת ובן זוחת׃
21La filoj de Ŝela, filo de Jehuda: Er, patro de Leĥa, kaj Lada, patro de Mareŝa, kaj la familioj de la tolfaristoj el la domo de Aŝbea;
21בני שלה בן יהודה ער אבי לכה ולעדה אבי מרשה ומשפחות בית עבדת הבץ לבית אשבע׃
22kaj Jokim, kaj la loĝantoj de Kozeba, kaj Joaŝ, kaj Saraf, kiuj estis sinjoroj en Moab kaj poste revenis en Bet-Leĥemon, laŭ antikvaj rakontoj.
22ויוקים ואנשי כזבא ויואש ושרף אשר בעלו למואב וישבי לחם והדברים עתיקים׃
23Ili estis potistoj, kaj loĝis inter ĝardenoj kaj brutejoj; ĉe la reĝo ili tie loĝis por liaj laboroj.
23המה היוצרים וישבי נטעים וגדרה עם המלך במלאכתו ישבו שם׃
24La filoj de Simeon: Nemuel, Jamin, Jarib, Zeraĥ, kaj Ŝaul.
24בני שמעון נמואל וימין יריב זרח שאול׃
25La filo de ĉi tiu estis Ŝalum; la filo de ĉi tiu estis Mibsam; la filo de ĉi tiu estis Miŝma.
25שלם בנו מבשם בנו משמע בנו׃
26La filoj de Miŝma: lia filo Ĥamuel, lia filo Zakur, lia filo Ŝimei.
26ובני משמע חמואל בנו זכור בנו שמעי בנו׃
27Ŝimei havis dek ses filojn kaj ses filinojn; sed liaj fratoj ne havis multe da filoj, kaj ilia tuta parencaro ne tiel multiĝis, kiel la idaro de Jehuda.
27ולשמעי בנים ששה עשר ובנות שש ולאחיו אין בנים רבים וכל משפחתם לא הרבו עד בני יהודה׃
28Ili loĝis en Beer-Ŝeba, Molada, kaj Ĥacar-Ŝual,
28וישבו בבאר שבע ומולדה וחצר שועל׃
29en Bilha, Ecem, kaj Tolad,
29ובבלהה ובעצם ובתולד׃
30en Betuel, Ĥorma, kaj Ciklag,
30ובבתואל ובחרמה ובציקלג׃
31en Bet-Markabot, Ĥacar-Susim, Bet-Biri, kaj Ŝaaraim. Tio estis iliaj urboj ĝis la reĝado de David.
31ובבית מרכבות ובחצר סוסים ובבית בראי ובשערים אלה עריהם עד מלך דויד׃
32Iliaj vilaĝoj estis: Etam, Ain, Rimon, Toĥen, kaj Aŝan, kvin urboj;
32וחצריהם עיטם ועין רמון ותכן ועשן ערים חמש׃
33kaj ĉiuj iliaj vilaĝoj, kiuj estis ĉirkaŭ tiuj urboj, ĝis Baal. Tie estis ilia loĝloko, kaj ili havis apartan genealogian registron.
33וכל חצריהם אשר סביבות הערים האלה עד בעל זאת מושבתם והתיחשם להם׃
34Kaj Meŝobab, Jamleĥ, Joŝa, filo de Amacja,
34ומשובב וימלך ויושה בן אמציה׃
35Joel, Jehu, filo de Joŝibja, filo de Seraja, filo de Asiel,
35ויואל ויהוא בן יושביה בן שריה בן עשיאל׃
36Eljoenaj, Jaakoba, Jeŝoĥaja, Asaja, Adiel, Jesimiel, Benaja,
36ואליועיני ויעקבה וישוחיה ועשיה ועדיאל וישימאל ובניה׃
37Ziza, filo de Ŝifi, filo de Alon, filo de Jedaja, filo de Ŝimri, filo de Ŝemaja.
37וזיזא בן שפעי בן אלון בן ידיה בן שמרי בן שמעיה׃
38Ĉi tiuj, cititaj laŭ iliaj nomoj, estis princoj en siaj familioj, kaj iliaj patrodomoj forte vastiĝis.
38אלה הבאים בשמות נשיאים במשפחותם ובית אבותיהם פרצו לרוב׃
39Ili iris ĝis Gedor, ĝis la orienta flanko de la valo, por serĉi paŝtejon por siaj ŝafoj;
39וילכו למבוא גדר עד למזרח הגיא לבקש מרעה לצאנם׃
40kaj ili trovis paŝtejon grasan kaj bonan, kaj teron vastan, trankvilan, kaj kvietan, ĉar el la Ĥamidoj estis tiuj, kiuj tie loĝis antaŭe.
40וימצאו מרעה שמן וטוב והארץ רחבת ידים ושקטת ושלוה כי מן חם הישבים שם לפנים׃
41Kaj venis tiuj, kiuj ĵus estas cititaj, en la tempo de Ĥizkija, reĝo de Judujo, kaj disbatis iliajn tendojn, kaj ankaŭ la Meunojn, kiuj tie troviĝis, kaj ekstermis ilin por ĉiam kaj ekloĝis sur ilia loko, ĉar tie estis paŝtejo por iliaj ŝafoj.
41ויבאו אלה הכתובים בשמות בימי יחזקיהו מלך יהודה ויכו את אהליהם ואת המעינים אשר נמצאו שמה ויחרימם עד היום הזה וישבו תחתיהם כי מרעה לצאנם שם׃
42Kaj el ili, el la idoj de Simeon, kvincent homoj iris al la monto Seir; iliaj estroj estis Pelatja, Nearja, Refaja, kaj Uziel, filoj de Jiŝei.
42ומהם מן בני שמעון הלכו להר שעיר אנשים חמש מאות ופלטיה ונעריה ורפיה ועזיאל בני ישעי בראשם׃
43Kaj ili venkobatis la restintajn saviĝintojn de Amalek kaj ekloĝis tie por ĉiam.
43ויכו את שארית הפלטה לעמלק וישבו שם עד היום הזה׃
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.