彌迦書
Chapter 6

彌迦書

Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1以色列 人哪,當聽耶和華的話! 要起來向山嶺爭辯, 使岡陵聽你的話。
1Aŭskultu, kion diras la Eternulo: Leviĝu, havu juĝan disputon kun la montoj, kaj la montetoj aŭdu vian voĉon.
2山嶺和地永久的根基啊, 要聽耶和華爭辯的話! 因為耶和華要與他的百姓爭辯, 與 以色列 爭論。
2Aŭskultu, ho montoj, la juĝan disputon de la Eternulo, kaj ankaŭ vi, ho potencaj fundamentoj de la tero; ĉar la Eternulo havas juĝan disputon kun Sia popolo, kaj al Izrael Li volas doni moralinstruon.
3我的百姓啊,我向你做了甚麼呢? 我在甚麼事上使你厭煩? 你可以對我證明。
3Ho Mia popolo! kion Mi faris al vi, kaj per kio Mi faris al vi maljustaĵon? respondu al Mi.
4我曾將你從 埃及 地領出來, 從作奴僕之家救贖你; 我也差遣 摩西 、 亞倫 ,和 米利暗 在你前面行。
4Mi elkondukis ja vin el la lando Egipta, kaj el la domo de sklaveco Mi vin elaĉetis, kaj Mi sendis antaŭ vin Moseon, Aaronon, kaj Mirjamon.
5我的百姓啊,你們當追念 摩押 王 巴勒 所設的謀 和 比珥 的兒子 巴蘭 回答他的話, 並你們從 什亭 到 吉甲 所遇見的事 , 好使你們知道耶和華公義的作為。
5Ho Mia popolo! rememoru, kion intencis Balak, reĝo de Moab, kaj kion respondis al li Bileam, filo de Beor; de Ŝitim ĝis Gilgal, por ke vi sciu la bonfarojn de la Eternulo.
6我朝見耶和華, 在至高上帝面前跪拜,當獻上甚麼呢? 豈可獻一歲的牛犢為燔祭嗎?
6Kun kio mi povas stariĝi antaŭ la Eternulo, kliniĝi antaŭ Dio en la alto? ĉu mi stariĝu antaŭ Li kun bruloferoj, kun jaraĝaj bovidoj?
7耶和華豈喜悅千千的公羊, 或是萬萬的油河嗎? 我豈可為自己的罪過獻我的長子嗎? 為心中的罪惡獻我身所生的嗎?
7Ĉu al la Eternulo faros plezuron miloj da ŝafoj aŭ sennombraj torentoj da oleo? ĉu mi donu mian unuenaskiton pro mia krimo, la frukton de mia ventro pro la peko de mia animo?
8世人哪,耶和華已指示你何為善。 他向你所要的是甚麼呢? 只要你行公義,好憐憫, 存謙卑的心,與你的上帝同行。
8Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi: nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antaŭ via Dio.
9耶和華向這城呼叫, 智慧人必敬畏他的名。 你們當聽是誰派定刑杖的懲罰。
9La voĉo de la Eternulo vokas al la urbo, kaj saĝuloj timas Vian nomon. Humiliĝu antaŭ la puno, kaj antaŭ Tiu, kiu ĝin destinis.
10惡人家中不仍有非義之財 和可惡的小升斗嗎?
10Ankoraŭ restas en la domo de malpiulo trezoroj de malpieco, kaj malbeninda malĝusta mezurilo.
11我若用不公道的天平和囊中詭詐的法碼, 豈可算為清潔呢?
11Ĉu Mi povas aprobi falsan pesilon kaj trompajn pezilojn en la saketo?
12城裏的富戶滿行強暴; 其中的居民也說謊言, 口中的舌頭是詭詐的。
12Ĉar la riĉuloj de la urbo estas plenaj de rabemo, kaj ĝiaj loĝantoj parolas mensogon, kaj la lingvo de ilia buŝo estas falsaĵo,
13因此,我擊打你, 使你的傷痕甚重, 使你因你的罪惡荒涼。
13tial Mi dolorige vin frapos per dezertigo pro viaj pekoj.
14你要吃,卻吃不飽; 你的虛弱必顯在你中間。 你必挪去,卻不得救護; 所救護的,我必交給刀劍。
14Vi manĝos, sed ne fariĝos sata; doloron pro malsato vi havos en via interno; vi kaŝos, sed ne povos konservi; kaj kion vi konservos, tion Mi transdonos al la glavo.
15你必撒種,卻不得收割; 踹橄欖,卻不得油抹身; 踹葡萄,卻不得酒喝。
15Vi semos, sed vi ne rikoltos; vi premos olivojn, sed vi ne ŝmiros vin per oleo; vi premos vinberojn, sed vi ne trinkos vinon.
16因為你守 暗利 的惡規, 行 亞哈 家一切所行的, 順從他們的計謀; 因此,我必使你荒涼, 使你的居民令人嗤笑, 你們也必擔當我民的羞辱。
16Konserviĝis ĉe vi la moroj de Omri kaj ĉiuj faroj de la domo de Aĥab, kaj vi sekvas iliajn konsilojn, por ke Mi faru vin dezerto, viajn loĝantojn mokataĵo, kaj por ke vi portu sur vi la malhonoron de Mia popolo.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.