約珥書 3
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1「到那日,我使 猶大 和 耶路撒冷 被擄之人歸回的時候,
1Ĉar jen en tiuj tagoj kaj en tiu tempo, kiam Mi revenigos la forkaptitojn de Judujo kaj de Jerusalem,
2我要聚集萬民,帶他們下到 約沙法谷 ,在那裏施行審判;因為他們將我的百姓,就是我的產業 以色列 ,分散在列國中,又分取我的地土,
2Mi kolektos ĉiujn naciojn kaj venigos ilin en la valon de Jehoŝafat; kaj tie Mi faros super ili juĝon pro Mia popolo kaj Mia heredaĵo Izrael, kiun ili disĵetis inter la naciojn, dividinte Mian landon;
3且為我的百姓拈鬮,將童子換妓女,賣童女買酒喝。
3kaj pro tio, ke ili lotis pri Mia popolo, fordonis knabon pro manĝaĵo kaj knabinon vendis pro vino, kaj drinkis.
4「 泰爾 、 西頓 ,和 非利士 四境的人哪,你們與我何干?你們要報復我嗎?若報復我,我必使報應速速歸到你們的頭上。
4Kaj kion vi volas de Mi, ho Tiro, Cidon, kaj ĉiuj distriktoj Filiŝtaj? ĉu vi volas repagi al Mi? kaj se vi volos repagi al Mi, Mi facile kaj baldaŭ turnos vian repagon sur vian kapon.
5你們既然奪取我的金銀,又將我可愛的寶物帶入你們宮殿,
5Mian arĝenton kaj Mian oron vi prenis, kaj Miajn plej bonajn valoraĵojn vi transportis en viajn templojn,
6並將 猶大 人和 耶路撒冷 人賣給 希臘 人,使他們遠離自己的境界。
6kaj la filojn de Judujo kaj la filojn de Jerusalem vi vendis al la filoj de la Grekoj, por malproksimigi ilin de iliaj limoj;
7我必激動他們離開你們所賣到之地,又必使報應歸到你們的頭上。
7sed jen Mi vekos ilin el tiu loko, kien vi vendis ilin, kaj vian agon Mi turnos sur vian kapon;
8我必將你們的兒女賣在 猶大 人的手中,他們必賣給遠方 示巴 國的人。這是耶和華說的。」
8kaj Mi vendos viajn filojn kaj viajn filinojn en la manojn de la Judoj, kaj ĉi tiuj vendos ilin al la Ŝebaanoj, al popolo malproksima; ĉar la Eternulo tion diris.
9當在萬民中宣告說: 要預備打仗; 激動勇士, 使一切戰士上前來。
9Proklamu tion inter la nacioj; pretiĝu al milito, veku la kuraĝulojn; ĉiuj militistoj leviĝu kaj eliru.
10要將犂頭打成刀劍, 將鐮刀打成戈矛; 軟弱的要說:我有勇力。
10Forĝu el viaj plugiloj glavojn, kaj el viaj rikoltiloj lancojn; la malfortulo diru: Mi estas forta.
11四圍的列國啊, 你們要速速地來, 一同聚集。 耶和華啊, 求你使你的大能者降臨。
11Rapidu kaj venu, ĉiuj nacioj de ĉiuj flankoj, kaj kolektiĝu; tien alkonduku, ho Eternulo, Viajn fortulojn.
12萬民都當興起, 上到 約沙法谷 ; 因為我必坐在那裏, 審判四圍的列國。
12La popoloj leviĝu kaj iru en la valon de Jehoŝafat; ĉar tie Mi sidiĝos, por juĝi ĉiujn naciojn de ĉiuj flankoj.
13開鐮吧!因為莊稼熟了; 踐踏吧!因為酒醡滿了。 酒池盈溢; 他們的罪惡甚大。
13Svingu la rikoltilon, ĉar la rikoltaĵo estas matura; venu malsupren, ĉar la premejoj estas plenaj kaj la tinoj tropleniĝis; ĉar granda estas ilia malboneco.
14許多許多的人在 斷定谷 , 因為耶和華的日子臨近 斷定谷 。
14Amasoj post amasoj kolektiĝas en la valo de la juĝo, ĉar alproksimiĝas la tago de la Eternulo en la valo de la juĝo.
15日月昏暗, 星宿無光。
15La suno kaj la luno senlumiĝos, kaj la steloj perdos sian brilon.
16耶和華必從 錫安 吼叫, 從 耶路撒冷 發聲, 天地就震動。 耶和華卻要作他百姓的避難所, 作 以色列 人的保障。
16Kaj la Eternulo ektondros el Cion kaj aŭdigos Sian voĉon el Jerusalem; ektremos la ĉielo kaj la tero; sed la Eternulo estos rifuĝejo por Sia popolo, kaj fortikaĵo por la idoj de Izrael.
17你們就知道我是耶和華-你們的上帝, 且又住在 錫安 -我的聖山。 那時, 耶路撒冷 必成為聖; 外邦人不再從其中經過。
17Kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio, kiu loĝas en Cion, sur Mia sankta monto; kaj Jerusalem estos sanktejo, kaj fremduloj ne plu iros tra ĝi.
18到那日,大山要滴甜酒; 小山要流奶子; 猶大 溪河都有水流。 必有泉源從耶和華的殿中流出來, 滋潤 什亭谷 。
18En tiu tago la montoj elgutigos dolĉan sukon, el la montetoj fluos lakto, kaj ĉiuj torentoj de Judujo estos plenaj de akvo; kaj fonto eliros el la domo de la Eternulo kaj liveros akvon al la valo Ŝitima.
19埃及 必然荒涼, 以東 變為悽涼的曠野, 都因向 猶大 人所行的強暴, 又因在本地流無辜人的血。
19Egiptujo fariĝos dezerto, kaj Edom fariĝos senviva dezerto, pro tio, ke ili premis la idojn de Jehuda kaj verŝis senkulpan sangon en sia lando.
20但 猶大 必存到永遠; 耶路撒冷 必存到萬代。
20Sed Judujo estos loĝata eterne, kaj Jerusalem en ĉiuj generacioj.
21我未曾報復流血的罪, 現在我要報復, 因為耶和華住在 錫安 。
21Kaj Mi venĝos pro ilia sango, kiu ne estis venĝita de Mi; kaj la Eternulo loĝados en Cion.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.