以斯帖記 8
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1當日, 亞哈隨魯 王把 猶大 人仇敵 哈曼 的家產賜給王后 以斯帖 。 末底改 也來到王面前,因為 以斯帖 已經告訴王, 末底改 是她的親屬。
1En tiu tago la reĝo Aĥaŝveroŝ transdonis al la reĝino Ester la domon de Haman, la malamiko de la Judoj; kaj Mordeĥaj venis antaŭ la reĝon, ĉar Ester diris, kio li estas por ŝi.
2王摘下自己的戒指,就是從 哈曼 追回的,給了 末底改 。 以斯帖 派 末底改 管理 哈曼 的家產。
2Kaj la reĝo deprenis sian ringon, kiun li forprenis de Haman, kaj donis ĝin al Mordeĥaj; kaj Ester starigis Mordeĥajon super la domo de Haman.
3以斯帖 又俯伏在王腳前,流淚哀告,求他除掉 亞甲 族 哈曼 害 猶大 人的惡謀。
3Kaj Ester plue parolis antaŭ la reĝo, kaj ĵetis sin antaŭ liajn piedojn, kaj ploris kaj petegis lin, ke li neniigu la malbonaĵon de Haman, la Agagido, kaj lian planon, kiun li entreprenis kontraŭ la Judoj.
4王向 以斯帖 伸出金杖; 以斯帖 就起來,站在王前,
4La reĝo etendis al Ester sian oran sceptron, kaj Ester leviĝis kaj stariĝis antaŭ la reĝo.
5說:「 亞甲 族 哈米大他 的兒子 哈曼 設謀傳旨,要殺滅在王各省的 猶大 人。現今王若願意,我若在王眼前蒙恩,王若以為美,若喜悅我,請王另下旨意,廢除 哈曼 所傳的那旨意。
5Kaj ŝi diris: Se al la reĝo plaĉas, kaj se mi trovis favoron antaŭ li, se la afero ŝajnas al li ĝusta, kaj se li havas simpation por mi: tiam estu skribate, ke oni revoku la leterojn, kiujn elpensis Haman, filo de Hamedata, la Agagido, kaj kiujn li skribis, por ekstermi la Judojn, kiuj troviĝas en ĉiuj landoj de la reĝo;
6我何忍見我本族的人受害?何忍見我同宗的人被滅呢?」
6ĉar kiel mi povus vidi la malfeliĉon, kiu trafas mian popolon? kaj kiel mi povus vidi la pereon de miaj samgentanoj?
7亞哈隨魯 王對王后 以斯帖 和 猶大 人 末底改 說:「因 哈曼 要下手害 猶大 人,我已將他的家產賜給 以斯帖 ,人也將 哈曼 掛在木架上。
7Tiam la reĝo Aĥaŝveroŝ diris al la reĝino Ester kaj al la Judo Mordeĥaj: Jen la domon de Haman mi transdonis al Ester, kaj lin mem oni pendigis sur arbo, pro tio, ke li metis sian manon sur la Judojn;
8現在你們可以隨意奉王的名寫諭旨給 猶大 人,用王的戒指蓋印;因為奉王名所寫、用王戒指蓋印的諭旨,人都不能廢除。」
8skribu do pri la Judoj en la nomo de la reĝo tion, kio plaĉas al vi, kaj sigelu per la reĝa ringo; ĉar leteron, skribitan en la nomo de la reĝo kaj sigelitan per la reĝa ringo, oni ne povas revoki.
9三月,就是西彎月二十三日,將王的書記召來,按着 末底改 所吩咐的,用各省的文字、各族的方言,並 猶大 人的文字方言寫諭旨,傳給那從 印度 直到 古實 一百二十七省的 猶大 人和總督省長首領。
9Kaj oni vokis la skribistojn de la reĝo en tiu tempo, en la tria monato, tio estas en la monato Sivan, en ĝia dudek-tria tago; kaj oni skribis ĉion tiel, kiel ordonis Mordeĥaj, al la Judoj, al la satrapoj, al la regionestroj, kaj al la princoj de la landoj, kiuj estis de Hindujo ĝis Etiopujo, cent dudek sep landoj, al ĉiu lando laŭ ĝia skribmaniero kaj al ĉiu popolo en ĝia lingvo, ankaŭ al la Judoj laŭ ilia skribmaniero kaj en ilia lingvo.
10末底改 奉 亞哈隨魯 王的名寫諭旨,用王的戒指蓋印,交給騎御馬圈快馬的驛卒,傳 到各處 。
10Li skribigis en la nomo de la reĝo Aĥaŝveroŝ, kaj sigelis per la reĝa ringo, kaj sendis per rajdantaj kurieroj sur bone kurantaj bonrasaj ĉevaloj leterojn pri tio,
11諭旨中,王准各省各城的 猶大 人在一日之間,十二月,就是亞達月十三日,聚集保護性命,剪除殺戮滅絕那要攻擊 猶大 人的一切仇敵和他們的妻子兒女,奪取他們的財為掠物。
11ke la reĝo permesas al la Judoj en ĉiuj urboj kolektiĝi kaj stariĝi, por defendi sian vivon, ekstermi, mortigi, kaj pereigi ĉiujn fortulojn de la popolo kaj de la lando, kiuj atakos ilin, la infanojn, kaj la virinojn, kaj disrabi ilian havaĵon,
no verse 12 in this text
12en la daŭro de unu tago en ĉiuj landoj de la reĝo Aĥaŝveroŝ, en la dek-tria tago de la dek-dua monato, tio estas de la monato Adar;
13抄錄這諭旨,頒行各省,宣告各族,使 猶大 人預備等候那日,在仇敵身上報仇。
13ke oni donu kopion de ĉi tiu ordonletero kiel leĝon, proklamotan al ĉiuj popoloj, kaj ke la Judoj estu pretaj por tiu tago, por venĝi al siaj malamikoj.
14於是騎快馬的驛卒被王命催促,急忙起行;諭旨也傳遍 書珊 城。
14La kurieroj, rajdantaj sur bonrasaj ĉevaloj, elrajdis tuj kaj rapide kun la ordono de la reĝo. La leĝo estis donita en la kastelurbo Ŝuŝan.
15末底改 穿着藍色白色的朝服,頭戴大金冠冕,又穿紫色細麻布的外袍,從王面前出來; 書珊 城的人民都歡呼快樂。
15Mordeĥaj eliris de la reĝo en reĝa vesto el blua kaj blanka ŝtofo, kun granda ora krono, kaj en mantelo bisina kaj purpura. Kaj la urbo Ŝuŝan ĝojkriis kaj estis gaja.
16猶大 人有光榮,歡喜快樂而得尊貴。
16Ĉe la Judoj estis lumo kaj ĝojo, gajeco kaj triumfo.
17王的諭旨所到的各省各城, 猶大 人都歡喜快樂,設擺筵宴,以那日為吉日。那國的人民,有許多因懼怕 猶大 人,就入了 猶大 籍。
17Kaj en ĉiu lando kaj en ĉiu urbo, sur ĉiu loko, kien atingis la ordono kaj dekreto de la reĝo, estis ĉe la Judoj ĝojo kaj gajeco, festeno kaj festo. Kaj multaj homoj el la popoloj de la lando fariĝis Judoj, ĉar falis sur ilin timo antaŭ la Judoj.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.